前往目錄

Kio estas celo por la vivo?

貼文者: diogotux, 2012年11月1日

訊息: 211

語言: Esperanto

baibaibibi (顯示個人資料) 2012年12月4日上午8:49:47

Nia celo devus esti serĉi la veron, ni ne devus ĉagreniĝi se aliaj atakas nian kredon kun logikaj argumentoj kaj kun respekto, kontraŭe ni devus danki lin ĉar li klopodis helpi nin, eĉ se li eraras. Homo estas grava, ne religio nek organizoj. Se ni kredus ion kio estas malvera, neniel utilus al ni kaj ĝi eĉ povus havi malbonan influon je ni kaj nia familio, ktp. Kvankam ne oni ĉiam povas klagigi ĉiujn aspektojn de religio nek de spiritaj aferoj, ktp.

baibaibibi (顯示個人資料) 2012年12月4日上午8:59:59

hebda999:
mihxil:
hebda999: Ĉar vi estas blinda. Blindulo ne vidas. Tio estas tute naturala.
Mi ne estas blinda, sed vi estas haluciniĝanta. Vi vidas aferojn kiuj ne estas.
Provu tion. Viaj vortoj havas nenian valoron sen pruvo. La Dio ekzistas same kiel ĉio alia. Tio estas la sola vero. Mi ne bezonas pruvon de Ĝia plej evidentega ekzistado. Mi kredas kaj mia kredo estas pruvo por mi. Vi ne kredas kaj via vidpunkto estas halucino. La sola venko de la diablo estis tia, ke li sukcesis konvinki iuj homoj pri malekzisto de la plej potenca Dio. Vi jam estas lia por ĉiam, malfeliĉulo. Ridu, ankoraŭ kiam vi povas.
Tamen mi kredas je "io" de difinita, sed mi ne havas religion aŭ argumentojn por ĝin defendi, mi eĉ havas nenian certecon pri ĝi, sed mi sentas ĝin malproksime de la urboj, kie natura harmonio estas...

Altebrilas (顯示個人資料) 2012年12月4日下午1:25:02

baibaibibi:Nia celo devus esti serĉi la veron, ni ne devus ĉagreniĝi se aliaj atakas nian kredon kun logikaj argumentoj kaj kun respekto, kontraŭe ni devus danki lin ĉar li klopodis helpi nin, eĉ se li eraras. Homo estas grava, ne religio nek organizoj. Se ni kredus ion kio estas malvera, neniel utilus al ni kaj ĝi eĉ povus havi malbonan influon je ni kaj nia familio, ktp. Kvankam ne oni ĉiam povas klagigi ĉiujn aspektojn de religio nek de spiritaj aferoj, ktp.
Mi tute konsentas kun vi kaj estas malferma al kontraŭaj argumentoj racie prezentitaj. Al homoj kiuj nepre ne volas ion ajn ŝanĝi de siaj opinioj, mi kutimas diri: " Mi ĉiam pravas... tutsimple pro tio ke, kiam mi malpravas, mi ŝanĝas mian opinion!"

mihxil (顯示個人資料) 2012年12月4日下午5:19:08

hebda999:Mi ne bezonas pruvon de Ĝia plej evidentega ekzistado. Mi kredas kaj mia kredo estas pruvo por mi.
Bone, finfine vi eksinceras. Vi agnoskas ke ekzistas neniu evidentaĵo por Li krom via propra kredo. La venonta paŝo estas agnoski ke tio kompreneble tute ne estas evidentaĵo entute.

hebda999:Vi ne kredas kaj via vidpunkto estas halucino. La sola venko de la diablo estis tia, ke li sukcesis konvinki iuj homoj pri malekzisto de la plej potenca Dio. Vi jam estas lia por ĉiam, malfeliĉulo. Ridu, ankoraŭ kiam vi povas.
Fikcio, nenio pli. Vi havas nek iun ajn evidentaĵon por la ekzisto de la diablo. Krom, supozeble, denove vian kredon, kiun mi memkompreneble denove tute senpere flankenmetas kiel nevaloran.

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年12月4日下午7:37:44

Tiu diskuto inter Hebda kaj Miĥil estas "peine perdue" (perdita klopodo), kiel diras la francoj. Almenaŭ tio estas mia opinio. Nek unu nek la alia sukcesos konviki la kontraŭulon. Kiel diras Baibaibibi, "nia celo devus esti serĉi la veron". Kaj ĉiu el ni serĉas tiun veron siamaniere, tiel respektinda kiel ian ajn alian. Mi estas el tiuj kiuj pensas ke ĉiu homo havas sian propran, unikan "religion" (kredon), ĉu sciencan, filozofan aŭ eklezian. Neniu homo vivas sen havi sian personan ideon pri tiu univers-ensemblo kie ni estas enmetitaj.

Amike.

Koracio (顯示個人資料) 2012年12月4日下午7:57:29

Esperanto estas la lingvo de la paco por nacioj, sed ne por mondrigardoj.

AlfRoland (顯示個人資料) 2012年12月4日下午8:28:38

Koracio:Esperanto estas la lingvo de la paco por nacioj, sed ne por mondrigardoj.
Esperanto estas lingvo!

darkweasel (顯示個人資料) 2012年12月4日下午8:48:14

AlfRoland:
Koracio:Esperanto estas la lingvo de la paco por nacioj, sed ne por mondrigardoj.
Esperanto estas lingvo!
Krom laŭ Chomsky.

(mia rezisto kontraŭ skribi tiun ĉi mesaĝon estis bedaŭrinde senutila, pardonu)

mihxil (顯示個人資料) 2012年12月4日下午11:20:49

antoniomoya:Mi estas el tiuj kiuj pensas ke ĉiu homo havas sian propran, unikan "religion" (kredon), ĉu sciencan, filozofan aŭ eklezian. Neniu homo vivas sen havi sian personan ideon pri tiu univers-ensemblo kie ni estas enmetitaj.
Mi tute ne akceptas tian ĉi relativecon. Tio ja sugestas ke 'religio' iel estas samnivela al scienco. Ne estas tiel. Scienco temas pri vero, religio temas pri elpensitaj fikcioj, kaj ili tial neniel estas samnivelaj aŭ samvaloraj.

Mi ja samopinias pri tio ke la tuta diskuto estas iom vana, ĉar certe neniam partoprenantoj ŝanĝus opinion. Sed tio ja ne tre gravas, ĉar la diskuto en si mem povus iom amuzi.

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年12月5日上午7:22:40

mihxil:Scienco temas pri vero, religio temas pri elpensitaj fikcioj, kaj ili tial neniel estas samnivelaj aŭ samvaloraj.
Tio estas via opinio, tre respektinda. Sed aliaj personoj pensas alimaniere.

Amike.

回到上端