К содержанию

Kio estas celo por la vivo?

от diogotux, 1 ноября 2012 г.

Сообщений: 211

Язык: Esperanto

hebda999 (Показать профиль) 20 ноября 2012 г., 7:00:09

mihxil:Vilius jam montris la strangecon kaj netaŭgecon de via argumento, sed jen vi ankaŭ mem ankoraŭ montras ke la tuta Diista argumento estas komplete absurda.
Neniu el vi ion montris pri la malekzisto de la Dio. Vi nur ofendas la kontraŭdiskutanton. Ofendo estas nenia pruvo.

mihxil (Показать профиль) 20 ноября 2012 г., 8:02:42

hebda999: Neniu el vi ion montris pri la malekzisto de la Dio. Vi nur ofendas la kontraŭdiskutanton. Ofendo estas nenia pruvo.
Vi diris ke ne dubas pri la ekzisto de Dio, sed ja pri nia propra ekzisto, sen iu ajn klarigo aŭ ellaboro. Nomi tion 'absurda' ne estas ofenda sed tute trafa karakterizo.

hebda999 (Показать профиль) 20 ноября 2012 г., 10:36:36

mihxil:
hebda999: Neniu el vi ion montris pri la malekzisto de la Dio. Vi nur ofendas la kontraŭdiskutanton. Ofendo estas nenia pruvo.
Vi diris ke ne dubas pri la ekzisto de Dio, sed ja pri nia propra ekzisto, sen iu ajn klarigo aŭ ellaboro. Nomi tion 'absurda' ne estas ofenda sed tute trafa karakterizo.
Se la Dio ne ekzistas, do el kio ni ĉiuj fariĝis? El nenio? Tio ĉi estas la plej granda absurdo. Ha, ha, ha!

Vilius (Показать профиль) 20 ноября 2012 г., 11:01:33

hebda999:Se la Dio ne ekzistas, do el kio ni ĉiuj fariĝis? El nenio? Tio ĉi estas la plej granda absurdo. Ha, ha, ha!
Ha ha, kaj la "klarigo", ke iu dio kreis nin en el nenio estas ege pli racia... Ĉu ne? Kaj de kie aperis la dio? Ĉu li aperis el nenio - tio ja estus absurdaĵo, laŭ vi, ĉu ne?

Honesta respondo estas, ke oni ne scias el kio fariĝis universo.

Vilius (Показать профиль) 20 ноября 2012 г., 11:03:19

hebda999:Dio ne regas vin - vi ja havas liberan volon.
Tamen, se vi uzos la liberan volon laŭ sia plaĉo, li vin punos per eterna sufero. Jen vera libereco ridego.gif

hebda999 (Показать профиль) 20 ноября 2012 г., 12:30:11

Vilius:
hebda999:Se la Dio ne ekzistas, do el kio ni ĉiuj fariĝis? El nenio? Tio ĉi estas la plej granda absurdo. Ha, ha, ha!
Ha ha, kaj la "klarigo", ke iu dio kreis nin en el nenio estas ege pli racia...
Jesege jes!!! Kaj mi ne diris, ke Ĝi kreis nin el nenio, nur ke Ĝi kreis nin. El kio ni estis kreitaj, tion neniu scias, eble el la Dio mem.

hebda999 (Показать профиль) 20 ноября 2012 г., 12:32:06

Vilius:
hebda999:Dio ne regas vin - vi ja havas liberan volon.
Tamen, se vi uzos la liberan volon laŭ sia plaĉo, li vin punos per eterna sufero. Jen vera libereco ridego.gif
Ĝi vin ne punos, tion faros al vi vi mem. Ja vi ne estas devigita peki, ĉu ne? La elekto estas libere via - vivi en eterna feliĉo aŭ en eterna suferego.

Vilius (Показать профиль) 20 ноября 2012 г., 14:17:40

hebda999:La elekto estas libere via - vivi en eterna feliĉo aŭ en eterna suferego.
Dankon, vi tiom sukcese primokas sian religion, ke mi ne havas kion plu diri.

mihxil (Показать профиль) 20 ноября 2012 г., 18:07:23

hebda999:Se la Dio ne ekzistas, do el kio ni ĉiuj fariĝis? El nenio? Tio ĉi estas la plej granda absurdo. Ha, ha, ha!
Ne estas bone difinite kion vi celas per 'nenio'. Povus esti ke la universo efektive ekekzistis el 'nenio' en la senco de 'kvantuma vakuo'. Ankaŭ tio povus ŝajni absurda al vi, sed almenaŭ tiu ideo estas en io bazita. Mi ekzemple rekomendus la verkon de Krauss 'A Universe from Nothing' en kiu tio estas klarigata.

Sed almenaŭ ne estas alternativo klaĉi pri tio ke eble ni eĉ mem ne ekzistas, kaj ke Dio tute certe (kvankam dume ankaŭ ne bone difinita) ja ekzistas, kaj mem entute ne bezonas originon. Tio simple restas absurda, des pli pro tio ke vi ankoraŭ ne klarigis kion vi celis per io tiom svaga. Mi restas opinii ke vi simple defendas vin per svagaĵoj, per nedifinitaĵoj, ĉar alimaniere via tuta tezo simple ne defendeblas.

antoniomoya (Показать профиль) 20 ноября 2012 г., 19:09:20

Hebda,

Oni ne povas riveli Dion al tiuj kiuj ne serĉas Lin.
Neeblas instrui homon pri Dio, se tiu homo ne deziras koni Dion.
Via peno estas senutila.

Tute amike.

Наверх