Kio estas celo por la vivo?
av diogotux, 1 november 2012
Meddelanden: 211
Språk: Esperanto
hebda999 (Visa profilen) 20 november 2012 07:00:09
mihxil:Vilius jam montris la strangecon kaj netaŭgecon de via argumento, sed jen vi ankaŭ mem ankoraŭ montras ke la tuta Diista argumento estas komplete absurda.Neniu el vi ion montris pri la malekzisto de la Dio. Vi nur ofendas la kontraŭdiskutanton. Ofendo estas nenia pruvo.
mihxil (Visa profilen) 20 november 2012 08:02:42
hebda999: Neniu el vi ion montris pri la malekzisto de la Dio. Vi nur ofendas la kontraŭdiskutanton. Ofendo estas nenia pruvo.Vi diris ke ne dubas pri la ekzisto de Dio, sed ja pri nia propra ekzisto, sen iu ajn klarigo aŭ ellaboro. Nomi tion 'absurda' ne estas ofenda sed tute trafa karakterizo.
hebda999 (Visa profilen) 20 november 2012 10:36:36
mihxil:Se la Dio ne ekzistas, do el kio ni ĉiuj fariĝis? El nenio? Tio ĉi estas la plej granda absurdo. Ha, ha, ha!hebda999: Neniu el vi ion montris pri la malekzisto de la Dio. Vi nur ofendas la kontraŭdiskutanton. Ofendo estas nenia pruvo.Vi diris ke ne dubas pri la ekzisto de Dio, sed ja pri nia propra ekzisto, sen iu ajn klarigo aŭ ellaboro. Nomi tion 'absurda' ne estas ofenda sed tute trafa karakterizo.
Vilius (Visa profilen) 20 november 2012 11:01:33
hebda999:Se la Dio ne ekzistas, do el kio ni ĉiuj fariĝis? El nenio? Tio ĉi estas la plej granda absurdo. Ha, ha, ha!Ha ha, kaj la "klarigo", ke iu dio kreis nin en el nenio estas ege pli racia... Ĉu ne? Kaj de kie aperis la dio? Ĉu li aperis el nenio - tio ja estus absurdaĵo, laŭ vi, ĉu ne?
Honesta respondo estas, ke oni ne scias el kio fariĝis universo.
Vilius (Visa profilen) 20 november 2012 11:03:19
hebda999:Dio ne regas vin - vi ja havas liberan volon.Tamen, se vi uzos la liberan volon laŭ sia plaĉo, li vin punos per eterna sufero. Jen vera libereco
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
hebda999 (Visa profilen) 20 november 2012 12:30:11
Vilius:Jesege jes!!! Kaj mi ne diris, ke Ĝi kreis nin el nenio, nur ke Ĝi kreis nin. El kio ni estis kreitaj, tion neniu scias, eble el la Dio mem.hebda999:Se la Dio ne ekzistas, do el kio ni ĉiuj fariĝis? El nenio? Tio ĉi estas la plej granda absurdo. Ha, ha, ha!Ha ha, kaj la "klarigo", ke iu dio kreis nin en el nenio estas ege pli racia...
hebda999 (Visa profilen) 20 november 2012 12:32:06
Vilius:Ĝi vin ne punos, tion faros al vi vi mem. Ja vi ne estas devigita peki, ĉu ne? La elekto estas libere via - vivi en eterna feliĉo aŭ en eterna suferego.hebda999:Dio ne regas vin - vi ja havas liberan volon.Tamen, se vi uzos la liberan volon laŭ sia plaĉo, li vin punos per eterna sufero. Jen vera libereco
Vilius (Visa profilen) 20 november 2012 14:17:40
hebda999:La elekto estas libere via - vivi en eterna feliĉo aŭ en eterna suferego.Dankon, vi tiom sukcese primokas sian religion, ke mi ne havas kion plu diri.
mihxil (Visa profilen) 20 november 2012 18:07:23
hebda999:Se la Dio ne ekzistas, do el kio ni ĉiuj fariĝis? El nenio? Tio ĉi estas la plej granda absurdo. Ha, ha, ha!Ne estas bone difinite kion vi celas per 'nenio'. Povus esti ke la universo efektive ekekzistis el 'nenio' en la senco de 'kvantuma vakuo'. Ankaŭ tio povus ŝajni absurda al vi, sed almenaŭ tiu ideo estas en io bazita. Mi ekzemple rekomendus la verkon de Krauss 'A Universe from Nothing' en kiu tio estas klarigata.
Sed almenaŭ ne estas alternativo klaĉi pri tio ke eble ni eĉ mem ne ekzistas, kaj ke Dio tute certe (kvankam dume ankaŭ ne bone difinita) ja ekzistas, kaj mem entute ne bezonas originon. Tio simple restas absurda, des pli pro tio ke vi ankoraŭ ne klarigis kion vi celis per io tiom svaga. Mi restas opinii ke vi simple defendas vin per svagaĵoj, per nedifinitaĵoj, ĉar alimaniere via tuta tezo simple ne defendeblas.
antoniomoya (Visa profilen) 20 november 2012 19:09:20
Oni ne povas riveli Dion al tiuj kiuj ne serĉas Lin.
Neeblas instrui homon pri Dio, se tiu homo ne deziras koni Dion.
Via peno estas senutila.
Tute amike.