去目錄頁

Kio estas celo por la vivo?

从 diogotux, 2012年11月1日

讯息: 211

语言: Esperanto

hebda999 (显示个人资料) 2012年11月20日下午8:07:58

Vilius:
hebda999:La elekto estas libere via - vivi en eterna feliĉo aŭ en eterna suferego.
Dankon, vi tiom sukcese primokas sian religion, ke mi ne havas kion plu diri.
Ne, mi ne primokas la religion. Vi serĉas en la religio ion, kio tie ne estas. Se vi ne havas ion plue diri, do ne diru. Kial vi diras do?

hebda999 (显示个人资料) 2012年11月20日下午8:13:52

mihxil:...ĉar alimaniere via tuta tezo simple ne defendeblas.
Mi nenion defendas, ĉar la vero estas ĉiam venkanta. La lumo ne ekzistas por la blinduloj, la surduloj ne povas aŭdi la voĉon de la vero, tiam vi estas perditaj por eterna suferado - via libera elekto.

futbalemulo (显示个人资料) 2012年11月20日下午10:18:16

hebda999:
mihxil:...ĉar alimaniere via tuta tezo simple ne defendeblas.
Mi nenion defendas, ĉar la vero estas ĉiam venkanta. La lumo ne ekzistas por la blinduloj, la surduloj ne povas aŭdi la voĉon de la vero, tiam vi estas perditaj por eterna suferado - via libera elekto.
Tamen, ne estas lia "libera elekto". Vi parolas kiel se kredon oni elektus, sed ne estas tiel.
Oni elektas aŭton, domon, ktp. sed oni ne elektas kion oni kredas, mi povas kredi je la eksterteranoj aŭ ne, mi povas kredi je la jeti aŭ ne, sed mi ne elektas kredi ion ajn. Do, oni ne devas kondamni homon ĉar li kredas aŭ ne, tio ne estas lia elekto.

mihxil (显示个人资料) 2012年11月20日下午10:56:13

futbalemulo:Tamen, ne estas lia "libera elekto".
Vi estas tute prava. Oni ne povas 'elekti' kredi ion kio tute klare ne veras, kaj eĉ ne ion kio ne klare veras. Tio estus malsincera.

Doneval (显示个人资料) 2012年11月21日上午8:02:31

Mia nova konatulino antaŭ multaj jaroj estis en klinika morto. Trafinte en alian mondon ŝi renkontis sian mortintan avinon, kiu donis al ŝi konsilon. Ankaŭ ŝi ekaŭdis demandon: kion bonan vi faris? Tiel ni faru nur bonon! Amike Doneval

hebda999 (显示个人资料) 2012年11月21日下午5:22:28

"Kiu provas grimpi supren direkte al Dio, tiu survoje renkontas sekvon de plej diversaj tentoj kaj miraĝoj. Feliĉe abundas kriterioj por distingi ion dian disde delogo bremsa aŭ instiga al malbonfaro. Se realaĵo devenas de Dio, ĝi neniam estos pure materia. Ĝi strebos al amo, respekto, interkompreniĝo. Ĝi ne serĉos la aprobon de snoboj kaj potenculoj, sed al humiluloj ĝi havigos profundajn ĝojojn radikantajn pli en esto ol en havo. Ĝian disradiadon kaŭzos ĝiaj internaj kvalitoj, ne aranĝoj eksteraj. Senmanke rigora, ĝi neriproĉeble koheros, tamen dissendante etoson de mildakoreco. Ĝi venkos barojn kaj malamikojn sen iam ajn uzi perforton aŭ premadon. Ĝi estos diskreta. Simpla kaj modesta, ĝi montriĝos efika en sia kampo sen iam ajn esti facileca solvo: ĝi nepre postulos ian fortostreĉon."

hebda999 (显示个人资料) 2012年11月21日下午5:27:37

mihxil:
futbalemulo:Tamen, ne estas lia "libera elekto".
Vi estas tute prava. Oni ne povas 'elekti' kredi ion kio tute klare ne veras, kaj eĉ ne ion kio ne klare veras. Tio estus malsincera.
Pruvu, ke la Dio ne ekzistas. Tiam vi povas nomi Ĝin malvero. Sincere estus diri - mi ne scias, mi ne estas certa. Via aserto estas tute senpruva. Sed kiel alie povus agadi sendia okcidentulo? Vi do havas dion aŭ diaĵon - MONO. Preĝu al ĝi kaj vivu prospere. Feliĉe tio ne estas mia afero.

hebda999 (显示个人资料) 2012年11月21日下午5:47:07

Doneval:Mia nova konatulino antaŭ multaj jaroj estis en klinika morto. Trafinte en alian mondon ŝi renkontis sian mortintan avinon, kiu donis al ŝi konsilon. Ankaŭ ŝi ekaŭdis demandon: kion bonan vi faris? Tiel ni faru nur bonon! Amike Doneval
Mi scias, ke niaj karaj mortintoj daŭre vivas kaj nin rigardas, de tempo al tempo provas kun ni komunikiĝi. Post la morto de iu proksimulo longe oni povas senti lian/ŝian ĉeestadon hejme. Mi mem spertis tion multfoje.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年11月21日下午7:12:30

hebda999:
mihxil:Vi estas tute prava. Oni ne povas 'elekti' kredi ion kio tute klare ne veras, kaj eĉ ne ion kio ne klare veras. Tio estus malsincera.
Pruvu, ke Dio ne ekzistas. Tiam vi povas nomi Ĝin malvero. Sincere estus diri - mi ne scias, mi ne estas certa. Via aserto estas tute senpruva. Sed kiel alie povus agadi sendia okcidentulo? Vi do havas dion aŭ diaĵon - MONO.
Mono? Ne necese, amiko Hebda. SCIENCO estas la nova religio de sendiuloj. Ili interŝanĝis Dion por Scienco. Tiel ili povas preĝi al atomoj, energioj, kemiaĵoj, kaj tiel plu.

Amike.

mihxil (显示个人资料) 2012年11月21日下午7:15:44

hebda999:Sincere estus diri - mi ne scias, mi ne estas certa.
Do, kial vi ne diras tion?

hebda999:Via aserto estas tute senpruva.
Ne estas necese pruvi la neekziston de evidentaj fantaziaĵoj. Tio ne havus finon. Estas klare ke fantaziaĵo estas preskaŭ ĉiam malveraj, ĉar simple multe pli da neveraĵoj ol da veraĵoj estas. La tuta koncepto de Dio cetere havas multe pli bonan klarigon. Ĝi estas kromefiko de kiel nia cerbo kaj kulturo funkcias. Mia aserto do eĉ ne estas 'tute senpruva', ĝi pleje koheras kun la faktoj de realo, sen devi supozi aferojn kies naturon ni povus nur fantazii.

hebda999:Sed kiel alie povus agadi sendia okcidentulo? Vi do havas dion aŭ diaĵon - MONO.
Fantaziu plu. Mi eĉ ne povas imagi kiel vi vidas rilaton kun 'MONO'. Ne estas tia rilato, ankaŭ tiun vi nur fantazias.

回到上端