Kiel vi komprenus
від sudanglo, 10 січня 2013 р.
Повідомлення: 11
Мова: Esperanto
sudanglo (Переглянути профіль) 10 січня 2013 р. 12:20:48
Bedaŭrinde, hieraŭ ni devis peti la veterinaron dormigi nian katon.
Se vi havas similan uzon en via denaska lingvo, bv. indiki la respondan frazon.
Sahaquiel (Переглянути профіль) 10 січня 2013 р. 12:26:06
sudanglo:Kiel vi komprenus la jenan frazon?Mi komprenas, dormigi hejmbestojn estas mortigi ilin per injekcilo aŭ io simila por ke ili jam ne plu suferu.
Bedaŭrinde, hieraŭ ni devis peti la veterinaron dormigi nian katon.
Se vi havas similan uzon en via denaska lingvo, bv. indiki la respondan frazon.
antoniomoya (Переглянути профіль) 10 січня 2013 р. 13:07:38
Sahaquiel:Mi tute konsentas kun Sahaquiel. Legante la frazon, mi interpretas ekzakte tion.sudanglo:Kiel vi komprenus la jenan frazon?Mi komprenas, dormigi hejmbestojn estas mortigi ilin per injekcilo aŭ io simila por ke ili jam ne plu suferu.
Bedaŭrinde, hieraŭ ni devis peti la veterinaron dormigi nian katon.
Se vi havas similan uzon en via denaska lingvo, bv. indiki la respondan frazon.
Amike.
Ondo (Переглянути профіль) 10 січня 2013 р. 14:35:30
sudanglo:Kiel vi komprenus la jenan frazon?Mi komprenus la frazon kiel la antaŭaj respondinton (dormigi = mortigi), sed nur pro la ĉeesto de la vortoj "bedaŭrinde" kaj "devis". Mi supozus, ke la dirinto eble esprimas sin tiel, ĉar li volas eviti la vorton "mortigi", kiun li sentas tro kruda, aŭ ĉar li nature dirus simile (dorm+igi) en iu alia lingvo.
Bedaŭrinde, hieraŭ ni devis peti la veterinaron dormigi nian katon.
Se vi havas similan uzon en via denaska lingvo, bv. indiki la respondan frazon.
Mia propra lingvo ne uzas en tia situacio verbon, kiu signifas "dormigi", krom eble kun aldonaj vortoj "en eternan pacon", "poreterne" aŭ simile. La Finna verbo "nukuttaa" (laŭlitere dorm+igi), en medicina kunteksto, povas signifi nur "senkonsciigi, plene anestezi, narkoti", ekz. antaŭ operacio.
Se oni volas nepre eviti la radikon "mort", eble estus pli bone diri ekz. "forpasigi", ĉar la vorto "forpasi" estas sufiĉe ofta mildiga evitvorto por "morti". Se oni diras "dormigi", oni ankaŭ zorgu, ke la kunteksto certe komprenigas pri kia dormo temas.
scorpjke (Переглянути профіль) 10 січня 2013 р. 15:12:47
"Unfortunately, yesterday we had to ask our group of female weathers (veter-in-aro) to make our cat sleep".
Sed se temas pri kompreni la vorton "dormigi", tiu esprimo supoze estas sufiĉe komprenebla al ĉiuj.
antoniomoya (Переглянути профіль) 10 січня 2013 р. 17:18:24
"Bedaŭrinde, hieraŭ ni devis peti la bestokuraciston forpasigi nian katon".
Tiel, la duobla senco de "dormigi" estus evitita.
Amike.
Ondo (Переглянути профіль) 10 січня 2013 р. 17:51:18
"Pro ŝia jam plurnokta maldormado, ni fine petis kuraciston dormigi nian avinon. Poste, dorminte preskaŭ 20 horojn, ŝi jam sentis sin sufiĉe bonfarta."
Tempodivalse (Переглянути профіль) 10 січня 2013 р. 19:07:24
Leginte la opinion de Ondo, mi ankaŭ pensas (kiel li) ke estus eble pli taŭga vorto diri "forpasigi"Kiel mi indikis en la alia fadeno, mi ankoraŭ proponas "malvivigi". La problemo kun "dormigi" estas simple ke en multaj okazoj ĝi povas esti komprenata en laŭlitera senco (kiel oni jam montris ĉi-supre). Ĉe "malvivigi" aŭ "forpasigi", ĉi tiu dusenco ne ekzistas. Ĉar Esperanto plejokaze celas transdoni sencon rekte, la malantaŭaj variantoj estas, laŭ mia opinio, pli uzindaj.
sudanglo (Переглянути профіль) 11 січня 2013 р. 12:32:06
Restarigi demandon ne estas la sama afero kiel restarigi falintan seĝon.
Tiel dormigi infanon ne estas la sama afero kiel dormigi katon. (Bebicido ne estas ofta)
mihxil (Переглянути профіль) 12 січня 2013 р. 06:44:15