הודעות: 16
שפה: Esperanto
vejktoro (הצגת פרופיל) 26 בינואר 2013, 06:46:22
Vere mi ŝercas. La vortoj estas 'teknomaniulo' aŭ 'giko', aŭ por vi eble 'lingvemulo'
Aliajn vortojn oni trovas angle ĉi-tie.
Kaj, finfine, mi kredas ke estis je iu Lernu fadeno ke mi legis la vorton 'otako' (el la japana?) anstataŭ 'nerdo' (el la angla lingvo.)
Sed ĉi tiu fadeno volas esplori je kiu gikas. Ĉu sli? Aŭ eble ŝij kaj lij? Ĉu nij!?... Ŝajnas ke nun estas mi kiu gikas. Kiel diras 'lij' Na'vie?
akueck (הצגת פרופיל) 26 בינואר 2013, 18:42:57
Tempodivalse:La afero dependas de tio, kia "logiko" estas decida.Sahaquiel:Ĉu vi pensas ke «Ŝij» (Inaj ili) kaj «Lij» (Viraj ili) estas logikaj? Almenaŭ por mi jes. Estas nur kuriozaĵo, mi volas reformi nenion .Ĥm, eble.
Kion vi opinias pri tio?
Tempodivalse:La dek ses bazreguloj simple konstatas ke -j indikas plurecon.... sed nur por o- kaj a-finajhaj vortoj. Licenco estas por "unuj", char ghi aperas en la Fundamenta Ekzercaro § 12; PMEG-aj klarigoj.
Amike
Andreas
Troyus23 (הצגת פרופיל) 28 בינואר 2013, 01:33:39
dankon pro amuza respondo! Kvankam mi ne scias kion lij aŭ Sij estas
Sahaquiel (הצגת פרופיל) 29 בינואר 2013, 00:50:53
Troyus23:SahaquielNu, mi ne respondis , estis vejktoro el Kanado kiu tion faris.
dankon pro amuza respondo! Kvankam mi ne scias kion lij aŭ Sij estas
Lij kaj Ŝij estus pli malpli en la angla, Hes kaj Shes, aŭ He kaj She plurala. Mi komprenus tion kiel aro da viroj aŭ virinoj.
Ĉu vi parolas (aŭ scipovas) la Quenya-n? Mi tre interesiĝas tiu lingvo, kaj mi ĝin volegas lerni.
kefga_x (הצגת פרופיל) 29 בינואר 2013, 06:02:18
Sahaquiel:Lij kaj Ŝij estus pli malpli en la angla, Hes kaj Shes, aŭ He kaj She plurala. Mi komprenus tion kiel aro da viroj aŭ virinoj.Fakte en kelkaj dialektoj de la angla oni uzas vorton "yous" por "vij."
Urho (הצגת פרופיל) 29 בינואר 2013, 15:45:52
Sahaquiel:Ĉu vi pensas ke «Ŝij» (Inaj ili) kaj «Lij» (Viraj ili) estas logikaj? Almenaŭ por mi jes. Estas nur kuriozaĵo, mi volas reformi nenion .Eble Vin interesus ĉi tiuj fadenoj:
Kion vi opinias pri tio?
- Ĉu ”vi” aǔ ”vij”, kiel plurala persona pronomo? ĉe la forumo de edukado.net
- Kial oni ne cidiras en Esperanto ĉe la forumo de lernu!