Al la enhavo

La evoluo de Esperanto

de jchthys, 2013-februaro-16

Mesaĝoj: 82

Lingvo: Esperanto

Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 05:52:53

Dankon al Drafter kaj michaleo por iliaj respondoj!
Kaj mi petas de ĉiuj, kiuj scias,ke ili skribu pro la supozata evoluo de Esperanto en la landoj de Sudoriena Azio. Ekzemple, la ĉina lingvo diferenciĝas konsiderinde de Esperanto. Mi supozas, ke ĝi ne havas plimulton da internaciaj vortoj, kiuj ekzistas en eŭropaj lingvoj. Cxu mi eraras? Mi vidis en la statistiko de lernu!, ke ĉi tie estas registrataj multe da anoj el Cxinujo. Ĉu vi povas rakonti, ĉu Esperanto estas facila por vi kaj kion vi pensas pri ĝiaj perspektivaj?

Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 05:55:08

Ree mi havas eraron! Mi volis skribi"perspektivoj"!

Urho (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 07:17:10

Shuchdan40:Ree mi havas eraron! Mi volis skribi"perspektivoj"!
Miaopinie, Vi ĉiam povas redakti vian mesaĝon ĉe la forumo.

Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 07:43:17

Jes, dankon, nun mi komprenis! Mi ne sciis pro tio. Grandegan dankon!

akueck (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 12:20:58

Shuchdan40:Mi ankaŭ opinias, ke ni ne havas rajton elpensi novajn pronomojn, eĉ se la estantaj pronomoj ŝajnas mallogikaj al ni.
Mi interpretas la regulojn same. Detale estas tiel, ke Regulo 5 de la Fundamenta Gramatiko celas kompletecon de la tie donitaj personaj pronomoj. Aldonighas tamen la persona pronomo "ci", kiu aperas en la Fundamenta Ekzercaro kaj Universala Vortaro.

Sekve por la leghokonforma uzado de plia persona pronomo almenau unu el la jenaj du kondichoj devas esti plenumita (kio lau mi estas tre malvershajna):

a) La Akademio de Esperanto enkondukas plian personan pronomon (bazo de io tia estas la oka alineo de Antauparolo al la Fundamento de Esperanto).
b) Iam estos internacia persona pronomo, do persona pronomo prenita de la plimulto de la lingvoj kaj tial uzebla lau Regulo 15; ghis nun miascie ne estas tia internacia persona pronomo.

Amike

Andreas

Stefano888 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-14 03:30:06

En la sudaj ŝtatoj de usono, ni havas specialan pronomon, kiu ni diras kiam ajn ni parolas al pli ol unu homo. Ni diras "y'all." Tiu ĉi vorto estas mallongigo por "you all." Ĝi estas nenorma anglalingvo, sed ni diras ĝin ofte. Mi rigardis videon en Youtube, en kiu junvirino diris "vi ĉiuj." Mi pensis pri nia uzado de "y'all" kiam mi aŭdis tion. Eble, oni povus krei mallongigon de "vi ĉiuj" por literaturaj kialoj. Oni povus uzi "viuj" anstataŭ "vi ĉiuj." Tiu ĉi vorto estus nenorma Esperanto, kompreneble. Ĝi estas tamen bona traduko de "y'all."

Mi pensas ke Esperanto bezonas malmulte pli da personaj pronomoj. Nenio estas malbona pri la plibonigado de la lingvo. Vortoj esprimas ideojn. Se estas pli bonaj vortoj esprimi ideojn, ni devas uzi ilin.

Verdano (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-14 09:35:28

chrisim101010:Laŭ mi, la plej granda problemo de Esperanto estas ke iom da homoj penas trovi problemojn kun Esperanto. Tro multe la pensadojn kaj ne sufiĉe la agadojn. Mi ne kredas ke Esperanto devas evolui kiel naturaj lingvoj. Tamen, se natura ŝanĝo helpus kompreni, ŝanĝo tiam bonus.
La lingvo de progresidsho jam existas: estas la Linguna, rigardu la enidsho-lokojn cze Gugl dum la lastaj ronde 2 jardekoj.
Koncerne Esperanton, se tiu volas postvivi tamen, id certe bezonas multe pli da parolantoj kaj defendantoj.
Kiam ankorau tute ne havatis la Linguna, mi kaj aliaj proponis en Esperanto la alprenon de rektaj maloj, pervorte al certaj adjektivoj (kiuj nun jam delonge aperas en Linguna); tiu malgranda (pekena) progresigo certe ne detruinta estus Esperanton; kaj se Esperanto ne volas esti tede pedanta, tiam id ankau transprenas tiujn rektajn malo-vortojn, kiel exemple: (vd. la datuaron czi-sekvantan, kiun mi devis kurtigi multe) :
malgranda -> pekena;
maldika = dena (antane dina);
malrapida = lanta;
malrapidega = bava;
tre malsagja = stupida;
mallonga = kurta;
malebla = imposibla (tion ankau gjenerale oni pli klare ekkonas);
maldaura = efemera;
malalta = basa;
malsupren = kata-, katau (el la helena);
( sed kato farigjas "katino"; resp. "virkato" )
malsuben, alten, supren = ana-, resp. anau;
malrekta = sinua;
malegala = diferenta;
maltrans = cis;
malantau = arier;
malgjoja = morna, funebranta;
malhelpa = impeda;
malpermesi = prohibi;
malprofunda = shola;
malaspra = smuva;
malglata = aspra;
maldextra = liva;
malsaviga = sinistra;
malproxima = (relative) dista, malvaste distanca; telea (treege malproxima); lontana (normale malproxima);
malnoca = salubra;
malaprobi = skoùldi;
malema, "nulboka" = skucza;
malgjentila = ruda;
malprofana = sakrala;
malmodera = profuza;
malavara = prodig(u)a;
malkuragja = poltrona;
de malproxime, el (tre) fore = prokul;
malmensa, nulmensa, sence inversita = prepostra;
malamiko milita = polemo;
malamiko gjismorta = vurago;
malcerteca-fatala, mis-malshanca = prekera;
malshpar(acz)i = disvasti;
ktp.

Verdano (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-14 15:16:27

(al Stefano888) pri "viuj":
Pli koncize estus tiam uzi -- kiam distingo pro aliela miskompren' necesus -- la plural-pronomon "vij" (kun tre longa i). Czu vi sciis, ke en la hebrea la pronomoj de la dua kaj unua persono(j) havas apud maskulino ankau femininon? Tial tamen, mia-opiníe, ne bezonatas tio en Esperanto.
pri "akuzativo":
Tiu existas ankau en lingvoj kij shajne ne posedas specialan finidshon pro tio, id estas esprimita per
ordo de la partoj del propozicío, nome 1-e la subjekto, 2-e la verbo finita, 3-e la objekto rekta (tiu pozicío montras la akuzativon).
Existas aliaj lingvoj kij preferas la verbon finitan post la akuzativa objekto kaj post la dativa aldonajjo, nome en la finon ili la verbon finitan metas.
Kaj existas lingvoj, kiuj havas kompletan liberecon de la vortordo en propozicío, nome (kun la sola escepto del verbo finita en dua loko, en dependa frazo en la fina loko) la germana estas relative libera. La latina kaj la helena estis ankorau pli liberaj je la vortordo. -
Kaj la plej libera estas evidente la lingvo Esperanto (en la tempo de antau jarcento), gjuste ja pro la klaraj finajjoj. -

Stefano888 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-15 18:06:14

Mi ne rekomendas ke "viuj" iam uzatas krom kiam oni tradukas sud-usonan literaturon en Esperanton. Tamen, mi ankoraŭ pensas ke Esperanto bezonas pli da pronomoj por esprimi aferojn pli precize.

Mi pensas ke bonus se Esperanto havus pronomojn kiel en la hebrea. Masklaj pronomoj kaj inaj pronomoj. Bonus ankaŭ se Esperanto havus komunan (ambaŭseksan) pronomon por la ununombra tria persono.

Esperanto estas bona lingvo sed ĝi ankoraŭ povas pliboniĝi.

En la Esperanto-English Dictionary skribita de Montague C. Butler, mi legis:

"As an empirical rule, avoid using ŝati before an infinitive. This will obviate the worst miuses of the word."

Nun, mi provos traduki ĉi tion en Esperanton.

"Kiel spertisma regulo, evitu la uzadon de ŝati antaŭ infinitivo. Tio ĉi preventos (aŭ eliminos) la plej malbonajn misuzadojn de la vorto."

Mi rimarkis ke homoj uzas ŝati -n antaŭ infinitivoj, eĉ en la kursoj en tiu ĉi retejo.

Ekzemploj:

Mi ŝatas trinki bieron.
Mi ŝatas ludi.
Mi ŝatas naĝi.

Ĉu Sinjoro Butler malĝustis, kiam li skribis tiun regulon en sia Esperanto-Angla vortaro?

Francestral (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-15 21:50:49

Pri viuj:

Laŭ PMEG 11.4. Dua persono --- Ci:
PMEG:En normala Esperanto oni simple uzas ĉiam vi, ĉu oni parolas al unu persono, ĉu al pluraj, ĉu oni parolas al intime konata persono, ĉu al fremdulo, ĉu oni parolas al amiko, ĉu al malamiko. Tio funkcias tre bone. Je bezono oni povas pliprecizigi per vi sinjoro, vi amiko, vi kara, vi ĉiuj, vi amikoj, vi karaj, vi ambaŭ k.t.p.

Reen al la supro