Mesaĝoj: 82
Lingvo: Esperanto
akueck (Montri la profilon) 2013-julio-30 11:36:15
cellus:Ĉu eblas ke novaj vokaloj aperos [...]Vi prezentas kelkajn formojn novajn al Fundamentaj formoj.
Mi ĉiam vekigas morgam. Mi venos tagaŭ. Ni povos renkontiĝi la kvinam.
La fundamentalistoj protestegos. Bedaburinde mi certe tiam estos jam morta kaj ne povos rigardi tiun amuzan situacion.
Kio estas "fundamentalistoj"? La verketo "Fundamento de Esperanto", akceptita kiel legho de Esperanto, specifas en la oka alineo de la Antauparolo, ke ankau formoj novaj povas esti uzataj. La kondicho*) estas tamen rekomendo fare de autoritata centra institucio. Kiel chi lasta estas rigardata nuntempe la Akademio de Esperanto, kaj ankau ties tolerdeklarojn pri formoj novaj oni opinias sufichaj (ekzemploj).
Chio chi estas tre sagha difino por planlingvo, por eviti, almenau malhelpi, ties hhaosighon. Estus bone, se tiujn aferojn konscius ankau la anoj de la Akademia "Konsultejo"...
*) Tiu kondicho ne estas okaze de tio, ke temas pri internacia vorto uzebla lau Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko au nova vorto en la senco de sepa alineo de la Antauparolo.
Amike
Andreas
cellus (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-01 16:19:07
cellus (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-01 16:27:13
Kaj glason ne estas objekto sed mezurvorta adverbialo kaj oni povus analizi ĝin same kiel en "La vojo estas tri kilometrojn longa." *Mi trinkas glason (kiom?)kafo.
Do, tio ne estas bona esperanto, kaj ĝi eble neniam aperos, sed mi supozas ke en estonteco oni eble parolos tiel. Estas amuza pens-ludo.
Stefano888 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 16:39:18
Li havas ruĝan ĉemizon kaŭ flavan kravaton. Tio signifas:
Li havas ruĝan ĉemizon aŭ flavan kravaton aŭ ambaŭ.
Marc Ockrand inventis por sia Klingon lingvo du vortojn, kiuj signifas "kaj/aŭ": joq kaj qoj.
Eble Esperanto devas havi tian vorton ankaŭ.
Por "li/ŝi", estas eble havi tian vorton en Esperanto. "Ŝli" estas uzata de iuj parolantoj de la lingvo, sed ne estas oficiala. Mi pensis pri la eblo de malsama vorto. Kio pri "geiliano"? Tiu ĉi vorto sekvas la regulojn de la lingvo.
Mi certas, ke multaj aliaj homoj, kiuj parolas Esperanton, vidos la bezonon inventi novajn vortojn kaj ili faros tion. Esperanto evoluos.
Francestral (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 17:53:04
Stefano888:"Ŝli" estas uzata de iuj parolantoj de la lingvo, sed ne estas oficiala. Mi pensis pri la eblo de malsama vorto. Kio pri "geiliano"? Tiu ĉi vorto sekvas la regulojn de la lingvo.Geiliano ne estus pronomo, sed O-vorto.
Kiel vi dirus lia aŭ ŝia? Ĉu geilianoa?
Krome, li aŭ ŝi estas pli mallonga ol geiliano.
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 19:56:31
michaleo (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 20:11:03
Stefano888:Mi certas, ke multaj aliaj homoj, kiuj parolas Esperanton, vidos la bezonon inventi novajn vortojn kaj ili faros tion. Esperanto evoluos.Sed Esperantistoj faradas tion de la plej frua komenco de Esperanto. La lingvo permesas fari tion multe pli libere ol plimulto da lingvoj. Kvankam, kiel en ĉiuj lingvoj, ekzistas iuj reguloj, kiujn ĉiu devas obei. Tamen, daŭre lasas multe da spaco por homa kreemo. La vorto geiliano konfirmas tion kaj se vi bezonas, vi povas uzi ĝin.
RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 20:36:17
michaleo:La vorto geiliano konfirmas tion kaj se vi bezonas, vi povas uzi ĝin.Jes, vi povas uzi geilianon. Sed, vi devas uzi ĝin kiel o-vorto (kiu ĝi estas), kaj ne kiel pronomo (kiu ĝi ne estas).
Ni povas krei novajn radikojn. Ni ne povas krei novajn pronomojn.
Stefano888 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-05 22:55:57
Francestral:Okej. Se ne geiliano, kio pri nova pronomo, gi? Estas lingvoj, kiuj havas pronomojn, kiuj aludi al ambaŭ aŭ ajna el la du seksoj. Mi pensas, ke ĝi estus bona se Esperanto havis tian pronomon ankaŭ.Stefano888:"Ŝli" estas uzata de iuj parolantoj de la lingvo, sed ne estas oficiala. Mi pensis pri la eblo de malsama vorto. Kio pri "geiliano"? Tiu ĉi vorto sekvas la regulojn de la lingvo.Geiliano ne estus pronomo, sed O-vorto.
Kiel vi dirus lia aŭ ŝia? Ĉu geilianoa?
Krome, li aŭ ŝi estas pli mallonga ol geiliano.
michaleo (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-05 23:27:50
Stefano888:Nu, sed kial ne uzi ĝi? Ĝi estas tute senseksa. Zamenhof uzadis li ankaŭ sensekse. Ĉu vere ni bezonas ion alian?Francestral:Stefano888:"Ŝli" estas uzata de iuj parolantoj de la lingvo, sed ne estas oficiala. Mi pensis pri la eblo de malsama vorto. Kio pri "geiliano"? Tiu ĉi vorto sekvas la regulojn de la lingvo.Geiliano ne estus pronomo, sed O-vorto.
Kiel vi dirus lia aŭ ŝia? Ĉu geilianoa?
Krome, li aŭ ŝi estas pli mallonga ol geiliano.
Okej. Se ne geiliano, kio pri nova pronomo, gi? Estas lingvoj, kiuj havas pronomojn, kiuj aludi al ambaŭ aŭ ajna el la du seksoj. Mi pensas, ke ĝi estus bona se Esperanto havis tian pronomon ankaŭ.