Zum Inhalt

kio povas savi nin?

von codesito, 1. März 2013

Beiträge: 185

Sprache: Esperanto

mihxil (Profil anzeigen) 19. März 2013 23:36:57

vidas vandenis: primoki alian en ĉi tiu kampo (religio) montras, ke ilia spirita stato iom malordas.
Ke vi sentas vin instultita, ne signifas ke la rimarkoj estis celitaj kiel insultoj. Mi estas konvinkita ke religiuloj vivas en iluzio. Mi apenaŭ, se entute, mem starigas la temon. Mi nur reagas al montro de eniluziado, ĉar mi pensas ke tio ne estas bona, kaj korektinda.

mihxil (Profil anzeigen) 20. März 2013 07:19:56

vidas vandenis:Unu ĝenerala trajto- ili neniam pardonos al tiu ulo kiu insultis Mahometon. Tion ni jam ne unufoje vidis. Por tio mi ilin estimas.
Vi estimas ulojn kiuj minacas murdi pro 'insulto' (al ulo jam longe morta, se entute ekzistinta)? Strange, sed tion mi ne trovas estiminda. Mi trovas tion forte malaprobinda, kaj mi intencas plejeble multe insulti la fiprofeton ĝis kiam neniu plu devos timi pri sia vivo nur pro tia bagatelo.

hebda999 (Profil anzeigen) 20. März 2013 13:14:41

mihxil:
vidas vandenis:Unu ĝenerala trajto- ili neniam pardonos al tiu ulo kiu insultis Mahometon. Tion ni jam ne unufoje vidis. Por tio mi ilin estimas.
Vi estimas ulojn kiuj minacas murdi pro 'insulto' (al ulo jam longe morta, se entute ekzistinta)? Strange, sed tion mi ne trovas estiminda. Mi trovas tion forte malaprobinda, kaj mi intencas plejeble multe insulti la fiprofeton ĝis kiam neniu plu devos timi pri sia vivo nur pro tia bagatelo.
Tute prave ili mortigas la religiajn ofendantojn. Neniu devas ilin ofendi. Tiam ne estas arogantuloj tie.

Pravigo estas tre simpla. Se vi incitas la tigron en ĝangalo, tiam la tigro havas rajton vin mortigi - ĉiuj scias la naturon de la tigro, se iu malgraŭ tia scio faras stultaĵojn, tiam laŭ la natura eliminado de maladaptuloj li estas forigita. Ĉio.

Al alireligianoj oni devas rilati per amo, kompreno kaj plej granda respekto, neniam per mokoj kaj ofendoj. Tiamaniere saĝa homo ne kondutas, nur arogantulo.

mihxil (Profil anzeigen) 20. März 2013 18:39:50

hebda999: Tute prave ili mortigas la religiajn ofendantojn. Neniu devas ilin ofendi. Tiam ne estas arogantuloj tie.
Ĉu vere mi bone komprenis ke vi opinias ke islamanoj prave mortigus aliajn nur pro tio ke ili estus insultintaj la profeton? Mi restas ŝokita.

hebda999:Pravigo estas tre simpla. Se vi incitas la tigron en ĝangalo, tiam la tigro havas rajton vin mortigi - ĉiuj scias la naturon de la tigro, se iu malgraŭ tia scio faras stultaĵojn, tiam laŭ la natura eliminado de maladaptuloj li estas forigita. Ĉio.
Ah, ĉu mi devas konkludi ke vi estas rasisto kiu opinias islamanojn iaspecaj bestoj, de kiuj oni ne povas atendi homan konduton?

hebda999:Al alireligianoj oni devas rilati per amo, kompreno kaj plej granda respekto, neniam per mokoj kaj ofendoj. Tiamaniere saĝa homo ne kondutas, nur arogantulo.
Lasu min citi privatan mesaĝon de vi al mi:
Sendanto: hebda999
Dato: 2013-03-20 9:48:22
Titolo: Insulto

Blekulo!
Nun klarigu al mi kiel tio estas 'rilati per amo, kompreno kaj plej granda respekto'. Aŭ ĉu oni ne devus tiel konduti al nereligianoj? Ĉu senreligianoj estas ia escepto, kiujn oni povus senhezite sendi tiajn mesaĝojn?

robbkvasnak (Profil anzeigen) 21. März 2013 01:41:50

Mi bedaŭrinde lernas ĉiam de nove ke religiemuloj ofte ŝatas dolorigi aliajn homojn. Ili ŝajnas kredi ke sia religio pardonos al ili ja eĉ kuraĝigas ilin dolorigi aliajn homojn. Mi tial ne plu havas religion. Jes, mi legas ofte la verkojn de tiuj kiuj sekvas la instruojn de buddho sed mi timas organizitajn religiojn ĉiujn.

codesito (Profil anzeigen) 21. März 2013 02:13:34

Iom post iom la kristanoj kaj aliaj monoteistoj montras sian veran vizaĝon. Ili estas aro da malkuraĝuloj pretaj por elimini ofendantojn kiuj insultas ilin aŭ simple laŭ ilia vidpunkto ne kondutas dece. Ĉu ili estas enkorpiĝo de sia propra dio?

fstphane (Profil anzeigen) 21. März 2013 11:20:05

La religiaj tekstoj ja havas grandan, profundan, sencon. Ne nur Biblio, sed Korano, "Bhagavad-Gitâ", ktp...Sed, anstataŭ kompreni la vera, reala senco, certaj laŭdiraj religuloj, en la nomo de Dio, mortigas aliajn homojn, tute simple pro tio, ke tiuj ĉi ne akordas kun ili.
Kiu estis vundata, ofendata, ĉi tie? Nek Dio, nek la Profetoj, estis ofendataj ĉi tie, sole vian malhumilon.

lobo_xx (Profil anzeigen) 21. März 2013 11:27:48

robbkvasnak:Mi bedaŭrinde lernas ĉiam de nove ke religiemuloj ofte ŝatas dolorigi aliajn homojn. Ili ŝajnas kredi ke sia religio pardonos al ili ja eĉ kuraĝigas ilin dolorigi aliajn homojn. Mi tial ne plu havas religion. Jes, mi legas ofte la verkojn de tiuj kiuj sekvas la instruojn de buddho sed mi timas organizitajn religiojn ĉiujn.
Salutojn robbkvasnak,

mi iel same opinias, la problemo ŝajnas estiĝi se religio estas organizata kaj ne de la kredo je iu 'Dio' mem. Ankaǔ la multegaj diskutoj ĉi tie tute klare montras, ke la argumentoj de ateistoj kaj kredantoj ĉirkaǔas la demandon, ĉu la ekzisto de 'Dio' estas pruvebla; kaj ambaǔ flankuloj fiaskas tiurilate tute same; ankaǔ rilate al la sinteno insulti alikredantulojn.

Tamen, la plejparto de homoj ja ne estas tiom batema; nur por kelkaj uloj estas iom malfacile akcepti la kredon de aliaj homoj sen taksi iliajn kredojn kiel malbonajn. Bedaǔrinde la modestuloj kutime restas pli mallaǔte, trankvile kaj paceme; pro tio la batemaj ŝajnas kiel plimulto - sed precipe tiuj (miaopinie) ne meritu tro da atenton.

Amike, lobo

mihxil (Profil anzeigen) 21. März 2013 12:34:32

Jen la respondo de hebda999. Li ial ne kuragas sendi publike:

hebda999:

Sendanto: hebda999
Dato: 2013-03-21 14:13:56
Titolo: Insulto

Fiulo, vi forgesis nur unu etaĵon - tio estis VI mem, kiu komencis la kverelon, eĉ kelkfoje pasintece. Via fia naturo devas sin nutri je malesimado de aliaj homoj.

> Ĉu vere mi bone komprenis ke vi opinias ke islamanoj
> prave mortigus aliajn nur pro tio ke ili estus insultintaj
> la profeton? Mi restas ŝokita.

Jes, neniu devas insulti ilian profeton, ju pli se li scias la konsekvencojn. Nur idioto aŭ fiulo tion faras.

> Ah, ĉu mi devas konkludi ke vi estas rasisto kiu opinias islamanojn
> iaspecaj bestoj, de kiuj oni ne povas atendi homan konduton?

Tiel konkludas nur fiulo aŭ kreteno. Substreku la ĝustan.

Citaĵo:
Sendanto: hebda999
Dato: 2013-03-20 9:48:22
Titolo: Insulto

Blekulo!

> Nun klarigu al mi kiel tio estas 'rilati per amo, kompreno
> kaj plej granda respekto'. Aŭ ĉu oni ne devus tiel konduti
> al nereligianoj? Ĉu senreligianoj estas ia escepto, kiujn
> oni povus senhezite sendi tiajn mesaĝojn?

Tio estas la ĝusta respondo al fiulo, kiun mi sincere malamas kaj malestimas. Ne ĝeneraligu, aliajn mi amas, nur VI estas escepto. Kiel homo mi povas erari kaj peki. Do perpeke mi vin malestimas, fiulo abomena kaj naŭza!

Via amata mortigmalamiko

PS. Trovu al vi virinon. Vi ja havas tro multe da tempo kun vi mem.

hebda999 (Profil anzeigen) 21. März 2013 17:15:01

La letero estis privata, ne publika. Se vi volas ĝin publikigi, tio estas via decido. Mi esprimis mian sintenon al vi persone kaj private, sed se vi volas publike, bone: vi estas fiulo Miĥil malinda je unu penso. Ĉu tio jam vin plezurigas?

Zurück nach oben