kio povas savi nin?
de codesito, 2013-marto-01
Mesaĝoj: 185
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-08 14:36:00
hebda999:"Kion nin detruos?"Tio gramatike ne estus komprenebla.
mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-08 17:36:03
Prof. Filipe:En religioj kie dio ne estas nek viro nek ino, ni parolu pri dio kiel ĝi. Simile, se ni parolu pri Jesuo kiel dio, tiel ni uzu pronomon "ĝi"Estas kompreneble al mi fekegale ĉu oni diras 'li', 'ŝi' 'ĝi', 'ŝli' 'ri', 'i' aŭ ion eĉ alian al la imagitulo, sed mi volas tamen rimarki ke Zamĉjo almenaŭ ne malofte tradukis la hebrean biblion per 'Li'.
codesito (Montri la profilon) 2013-marto-08 18:29:08
mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-08 18:41:33
vidas vandenis: Se vi batalas kontraŭ iu malamiko, tiu ĉi okaze, kontraŭ DioMi ne batalas kontraŭ Dio, ĉar tiu ne ekzistas. Mi batalis kontraŭ misinformiĝo kaj mispensado. Sed ĉi-kaze mi nur skribis pri gramatika detalo, kaj volis sugesti ke estas tute defendeble, ĉar tradicie, skribi 'Li' kiam temas pri la Dio de la kristanoj kaj judoj.
hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-08 23:00:04
mihxil:Do, skribante "Li", vi asertas, ke la Dio havas penison. Tute ridinde. Do kiu havas vaginon, por ke tiu peniso povu esti uzata? Stultaĵo kaj limigita homa pensado pri la Dio.vidas vandenis: Se vi batalas kontraŭ iu malamiko, tiu ĉi okaze, kontraŭ DioMi ne batalas kontraŭ Dio, ĉar tiu ne ekzistas. Mi batalis kontraŭ misinformiĝo kaj mispensado. Sed ĉi-kaze mi nur skribis pri gramatika detalo, kaj volis sugesti ke estas tute defendeble, ĉar tradicie, skribi 'Li' kiam temas pri la Dio de la kristanoj kaj judoj.
mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-08 23:37:25
hebda999:Do, skribante "Li", vi asertas, ke la Dio havas penison. Tute ridinde. Do kiu havas vaginon, por ke tiu peniso povu esti uzata? Stultaĵo kaj limigita homa pensado pri la Dio.Ŝajnas al mi absurde diskuti pri la imagata peniso de imagata Dio. Mi nur konstatis ke tradicie oni uzas 'Li' por dio. Ankaŭ estas tiel ke 'li' uzeblas por aferoj kies sekso estas nesciata aŭ negrava.
Jen, vidu signifon du en Revo.
Insisti ke lioj havu penison simple estas malkohere kun reala uzo de la vorto. Sed nu, mi jam antaŭe konstatis ke via konekto kun realo estas mankema.
codesito (Montri la profilon) 2013-marto-09 11:51:57
hebda999:La demando ĉifadene iom fuŝas. Pli ĝuste estus demandi:Tio estas pesimisma, fatisma demando, kiu povus ŝajnigi ke ni estas simplaj viktimoj de estonta katastrofo.
"Kio nin detruos?"
lobo_xx (Montri la profilon) 2013-marto-09 12:20:27
hebda999:Do, skribante "Li", vi asertas, ke la Dio havas penison. Tute ridinde. Do kiu havas vaginon, por ke tiu peniso povu esti uzata? Stultaĵo kaj limigita homa pensado pri la Dio.Mi ja ĉiam estas ege amuzata kiel spektanto de viaj sangaj, malamegaj kaj reciproke ŝirantaj batadoj. Tiu certe estas la nova superega pinto! Mi nun returnos sub la tablon baraktante pro ekstaza ridado...
...kaj koregegegan dankon - vi savis tiun tagon...
Lobo
hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-09 14:29:37
mihxil: Sed nu, mi jam antaŭe konstatis ke via konekto kun realo estas mankema.Do laŭ vi eĉ virinon oni povas nomi per li. Tre interesa pensado. Ĉu vi povas klarigi tion ĉi plue? Ĉu en Nederlando estas virinoj?
hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-09 14:34:36
mihxil:Ŝajnas al mi absurde diskuti pri la imagata peniso de imagata Dio...Do kial vi diskutas plue? Kial vi povas esti tiel facile provokata al la diskuto, kiu estas por vi absurda? Min tre ĝojigas viaj respondoj kiuj montras vian arogantecon. Ĉu vi sentas vin pli saĝa ol mi? En kiu kampo?