kio povas savi nin?
viết bởi codesito, Ngày 01 tháng 3 năm 2013
Tin nhắn: 185
Nội dung: Esperanto
vincas (Xem thông tin cá nhân) 11:54:22 Ngày 25 tháng 3 năm 2013
mihxil:Mi ne havas multon kontraŭ viandomanĝado, krom eble ke ĝi estas malŝparo de rimedoj, sed mi ja pensas ke jena via rimarko simple ne estas vera. Eskimoj en tre malvarma regiono entute sen plantoj eble povis uzi tiun ĉi argumenton.Malbone laŭ mi estas manĝi nur viandon aŭ nur plantojn.
miĥil:Sed ĉu vi asertas ke vegetaranoj en via lando kutime mortas pro maltroa energikonsumo? Tio al mi ne sonas tre verŝajna...Nu ne mortas vegetaranoj en Litovio kaj mi tion ne asertis. Eble homoj, kiuj loĝas en Nordaj landoj ne gajnas tiom da energio kaj aliaj aĵoj (vitaminoj ktp) kiom estus necesa nur el plantoj
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 19:54:26 Ngày 25 tháng 3 năm 2013
vincas: Nu ne mortas vegetaranoj en Litovio kaj mi tion ne asertis. Eble homoj, kiuj loĝas en Nordaj landoj ne gajnas tiom da energio kaj aliaj aĵoj (vitaminoj ktp) kiom estus necesa nur el plantojEble se oni laborus tuttage sur la kampo. Sed tion faras plu apenaŭ iu. Laŭ mi kutime, ankaŭ en 'Nordaj' landoj, homoj pli riskas konsumi tro da ol maltro da energio. Laŭ mi manĝo de viando ankaŭ en tiuj landoj estas luksaĵo. Mi ne diras ke oni nepre ne faru, sed mi ja diras ke laŭ tiom kiom mi scias, ne estas necese, kaj vegetarismo estas tute bone eble.
Sed mi ankaŭ dubas ke vegetaranismo 'savus nin'. Mi ankoraŭ atendas pri tio respondon de Francisko1, kiu cetere probable neniam sekvos. Se mi bone rememoras li ne kutimas respondi ion ajn.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 10:48:54 Ngày 26 tháng 3 năm 2013
baibaibibi (Xem thông tin cá nhân) 21:21:55 Ngày 26 tháng 3 năm 2013
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 23:00:12 Ngày 26 tháng 3 năm 2013
baibaibibi (Xem thông tin cá nhân) 23:07:56 Ngày 26 tháng 3 năm 2013
Altebrilas:Kio estas la fukuoka sistemo?Serĉu Masanobu fukuoka en la vikipedio aŭ en youtube. En la vikipedio oni povas legi lian unuan libron en la ĉefaj lingvoj.
Algis (Xem thông tin cá nhân) 18:04:11 Ngày 27 tháng 3 năm 2013
kio povas savi nin? Respondo - homa konscio
fstphane (Xem thông tin cá nhân) 18:10:58 Ngày 27 tháng 3 năm 2013
baibaibibi:Tre interese! Jen certe legenda libro. Perfekta ekzemplo pri homo vivanta harmonie kun la naturo.Altebrilas:Kio estas la fukuoka sistemo?Serĉu Masanobu fukuoka en la vikipedio aŭ en youtube. En la vikipedio oni povas legi lian unuan libron en la ĉefaj lingvoj.
Alia kampokultivado eblas, kaj sen ia polucio.
"Manasobu Fukuoka"
Algis (Xem thông tin cá nhân) 18:19:35 Ngày 27 tháng 3 năm 2013
vincas:Male- tio estas tute kontraŭ nature, kion povas atesti ĉiu, kiu ion scias pri anatomio. Kaj homaj dentoj kaj intestoj estas kiel frukto-legomo manĝanto, kaj tute malsimilas al viandomanĝantoj. Ankaŭ estas leĝo de Dio : nemortigu. (ateistoj laŭ mi ankaŭ samopinias, nur tion eldiras per alia esprimo)Francisko1:Kiel multaj saĝuloj diris, tio kio povas savi nin estas ĉesi mortigi bestojn kaj manĝi ili. Simple.Manĝi viandon estas tute natura afero. Eble en Sudaj landoj homoj povas ne manĝi viandon, sed en Nordaj landoj viando estas tre necesa fonto de energio.
Algis (Xem thông tin cá nhân) 18:24:10 Ngày 27 tháng 3 năm 2013