kio povas savi nin?
de codesito, 1 de marzo de 2013
Aportes: 185
Idioma: Esperanto
mihxil (Mostrar perfil) 27 de marzo de 2013 20:47:38
Algis:Male- tio estas tute kontraŭ nature, kion povas atesti ĉiu, kiu ion scias pri anatomio. Kaj homaj dentoj kaj intestoj estas kiel frukto-legomo manĝanto, kaj tute malsimilas al viandomanĝantoj.Tamen deorigine ankaŭ la aliaj grandaj simioj kiel ekzemple ĉimpanzoj ne malofte manĝas iomete da viando. Homoj supozeble manĝas kaj jam manĝas milionojn da jaroj pli da. Kvankam ni klare ne estas 'viandomanĝantoj', ni probable ja estas konsidereblaj 'ĉionmanĝantoj', kaj mi supozas ke plej 'nature' (kion tio eĉ signifu...) estas foje ja manĝi viandon. Kvankam ja ŝajnas tiel ke nuntempe kelkaj homoj emas manĝi absurdajn kvantojn, kaj ofte viando ankaŭ estas ridinde malmultkosta.
Algis:Ankaŭ estas leĝo de Dio : nemortigu.Eh, Dio do ne ekzistas....
Algis:(ateistoj laŭ mi ankaŭ samopinias, nur tion eldiras per alia esprimo)Ateismo pri ĉi tio diras nenion ajn, ĝi ne estas pli ol neado de la ekzisto de Dioj. Ne nepre ĉiuj 'ateistoj' do same opinias pri aliaj temoj.
Algis:Saĝuloj ankaŭ diris, ke sango de bestoj elvokas sangon de homoj. Kaj militoj kaj tertremoj aŭ aliaj katastrofoj ne ĉesiĝos, se homoj mortigos bestojn. Tio estas rekte ligitaTertremoj ne rilatas al ĉu homoj mortigas bestojn aŭ ne. Tio estas plene absurda.
Algis (Mostrar perfil) 27 de marzo de 2013 20:57:34
mihxil:Afero estas tiu, ke nek en biblio, nek en korano oni ne skribas pri murdo, mortigo. Male, oni instruas ami ĉiujn, eĉ malamikojn. Nur homoj pripensis diversajn strangaĵojn, ke help" al religioj ili povus atingi siajn celojn:-regi homaron- kaj pravigis ĉiujn rimedojn, kiujn ili mem uzis kaj uzas. Do, ili certe ne estas kredantoj, eĉ male- ili estas satanistoj, kiuj aŭdacas agi je nomo de Dio. Ilia laboro estas krucmilitoj, inkvizicijoj, militoj inter malsamaj religioj ktp.vidas vandenis:Unu ĝenerala trajto- ili neniam pardonos al tiu ulo kiu insultis Mahometon. Tion ni jam ne unufoje vidis. Por tio mi ilin estimas.Vi estimas ulojn kiuj minacas murdi pro 'insulto' (al ulo jam longe morta, se entute ekzistinta)? Strange, sed tion mi ne trovas estiminda. Mi trovas tion forte malaprobinda, kaj mi intencas plejeble multe insulti la fiprofeton ĝis kiam neniu plu devos timi pri sia vivo nur pro tia bagatelo.
mihxil (Mostrar perfil) 27 de marzo de 2013 21:47:43
Algis:Afero estas tiu, ke nek en biblio, nek en korano oni ne skribas pri murdo, mortigo. Male, oni instruas ami ĉiujn, eĉ malamikojn.Ĉu vi entute legis la biblion? En ĝi estas multo skribata pri murdo kaj mortigo. Ekzemple ne malofte Dio ordonas al la hebreoj iom masakradi. Ankaŭ Jesuo mem estis murdita, kio ankaŭ estas priskribita en la biblio, kvankam eble ne kun konsento.
Sed vi ŝanĝas la temon. Estas komplete negrave kion diras la biblio. Ni simple neniel akceptu murdadon pro tio ke iu 'instultas la profeton' aŭ simile. Tio estas sendependa de ĉiu ajn 'religia' verko. Kaj vi ne estimu ulojn kiuj iel sukcesas interpreti sian religian libron tiel (ĉu prave, ĉu ne) ke ili rajtas murdi aliajn homojn. Oni ne estimu murdistojn.
codesito (Mostrar perfil) 28 de marzo de 2013 14:34:41
fstphane:Miaopinie, la problemo certe venas per tio, ke homo sin ĉiam kredis, kaj ankoraŭ sin kredu esti pli grava ol la tuta kreaĵo.Tio okazas pro la fortega influo de la kristanismo en la socio, la biblio diras ke la homo estas supera al la naturo kaj ke li devas submeti la tutan teron. Religio kiu ne valoras kaj protektas la naturon, konsiderante ĝin kiel unu plia propraĵo de la homoj, estas diabla religio. Do, mi pensas ke la kristanismo havas gravegan respodecon pri la detruo de la naturo kaj pri la detruo de la indiĝenaj religioj kiuj ja prokektis la naturon, konsiderataj barbaraj de la kristanoj.
Kial homo estus pli grava? Kial ĝi devus esti savita?
Homo malkiel bestoj, preskaŭ ĉiam mortigas, ne sole por sin nutri (kaj foje nur pri ideoj, ĉu ne?), sed por fari pli kaj pli profitojn.
Kaj tio ĉi, estas vere, produktata treegan malŝparon de energio. Ne sole por la viandoj sed, legumoj, fruktoj, ktp...elĉerpante senpercepte tiel la riĉecojn de la planedo.
Ne, la solvo ne estas la vegetarismo.
Homo nur estas elemento de la kreaĵo. Ĝi devas konsciigi, ke ĝi estas neniel supera al la cetero.
AlfRoland (Mostrar perfil) 28 de marzo de 2013 16:19:27
Algis:Eliro 35:1-2mihxil:Afero estas tiu, ke nek en biblio, nek en korano oni ne skribas pri murdo, mortigo. Male, oni instruas ami ĉiujn, eĉ malamikojn. Nur homoj pripensis diversajn strangaĵojn, ke help" al religioj ili povus atingi siajn celojn:-regi homaron- kaj pravigis ĉiujn rimedojn, kiujn ili mem uzis kaj uzas. Do, ili certe ne estas kredantoj, eĉ male- ili estas satanistoj, kiuj aŭdacas agi je nomo de Dio. Ilia laboro estas krucmilitoj, inkvizicijoj, militoj inter malsamaj religioj ktp.vidas vandenis:Unu ĝenerala trajto- ili neniam pardonos al tiu ulo kiu insultis Mahometon. Tion ni jam ne unufoje vidis. Por tio mi ilin estimas.Vi estimas ulojn kiuj minacas murdi pro 'insulto' (al ulo jam longe morta, se entute ekzistinta)? Strange, sed tion mi ne trovas estiminda. Mi trovas tion forte malaprobinda, kaj mi intencas plejeble multe insulti la fiprofeton ĝis kiam neniu plu devos timi pri sia vivo nur pro tia bagatelo.
Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili: Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari: 2 Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita.
fstphane (Mostrar perfil) 28 de marzo de 2013 17:20:49
codesito:Tio okazas pro la fortega influo de la kristanismo en la socio, la biblio diras ke la homo estas supera al la naturo kaj ke li devas submeti la tutan teron. Religio kiu ne valoras kaj protektas la naturon, konsiderante ĝin kiel unu plia propraĵo de la homoj, estas diabla religio. Do, mi pensas ke la kristanismo havas gravegan respodecon pri la detruo de la naturo kaj pri la detruo de la indiĝenaj religioj kiuj ja prokektis la naturon, konsiderataj barbaraj de la kristanoj.Laŭ mia opinio, tio neniel estas religia problemo. Multaj homoj vivas tre bone, kun aŭ êc sen ia religio. Cetere ne bezonas kredi, sed sole bezonas vidi. Kiel funkcias la naturo, kio estas nia rango en ĝi. Rigardante ĝin (la naturo), atente, pacience, tiam homo agos ĝusta. Prenante sole tion, kio estas necesa por lia vivo. Ne estas reala diferenco inter homo, formiko, floro, hundo, planedo, ktp..
Kompreneble ili funkcias malsammaniere, sed ĉiuj estas la vivo. Kaj ĉio, ĉiu aĵo estas interdependanta.
mihxil (Mostrar perfil) 28 de marzo de 2013 17:52:20
fstphane:Laŭ mia opinio, tio neniel estas religia problemo.Mi samopinias ke malbona trakto kaj trouzo de la ĉirkaŭaĵo ne estas nepre rilata al religio. Mi ankaŭ estas skeptika pri la supozo de codesito ke estus pli bone ĉe 'indiĝenaj' religioj.
Kvankam ja estas tiel ke ekzistas kelkaj fundamentistoj kiuj estas tute certaj ke la mondo ja ĉiuokaze baldaŭ pereos. Tio cetere estas kun iom da pravigo, ĉar la biblio efektive diras ke la lasta tago sekvos tre baldaŭ (ke jam pasis preskaŭ du mil jarojn ŝajne ne malhelpas tiun kredon).
Iu kiu estas konvinkita ke la mondo pereos ĉiuokaze, povus malvidi la neceson protekti ĝin ankoraŭ. Ankaŭ ili povus supozi ke homoj ne povus tiel influi la povan kreaĵon de Dio. Mi pensas ke ne pro nenio ŝajnas esti ia korelacio inter ekstrema religieco kaj negado de klimatŝanĝo.
mihxil (Mostrar perfil) 28 de marzo de 2013 20:14:00
AlfRoland:Eliro 35:1-2Tio poste efektiviĝis en ekzemple Nombroj:
Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili: Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari: 2 Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita.
Nombroj 15:32-36:Kia krimulo. Li kolektis lignon en la sabato! Fie. Li evidente nepre mortu.
32 Kiam la Izraelidoj estis en la dezerto, ili trovis homon, kiu kolektis lignon en tago sabata. 33 Kaj tiuj, kiuj trovis lin, kiam li kolektis lignon, alkondukis lin al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo. 34 Kaj oni metis lin en gardejon, ĉar ne estis ankoraŭ klarigite, kion oni devas fari al li. 35 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Tiu homo mortu; per ŝtonoj mortigu lin la tuta komunumo ekster la tendaro. 36 Kaj la tuta komunumo elkondukis lin ekster la tendaron kaj mortigis lin per ŝtonoj, kaj li mortis; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
codesito (Mostrar perfil) 29 de marzo de 2013 11:03:32
fstphane:Mi pensas ke estas interese fantazii pri la ebleco ke la homaro povus supervivi ŝanĝante sian detruan pensmanieron kaj uzante la teknologion por bono k ne por malbono. Mi timas nenion, mi ne preokupiĝas sed mi okupiĝas pri paco k ekologio.codesito:Tio okazas pro la fortega influo de la kristanismo en la socio, la biblio diras ke la homo estas supera al la naturo kaj ke li devas submeti la tutan teron. Religio kiu ne valoras kaj protektas la naturon, konsiderante ĝin kiel unu plia propraĵo de la homoj, estas diabla religio. Do, mi pensas ke la kristanismo havas gravegan respodecon pri la detruo de la naturo kaj pri la detruo de la indiĝenaj religioj kiuj ja prokektis la naturon, konsiderataj barbaraj de la kristanoj.Laŭ mia opinio, tio neniel estas religia problemo. Multaj homoj vivas tre bone, kun aŭ êc sen ia religio. Cetere ne bezonas kredi, sed sole bezonas vidi. Kiel funkcias la naturo, kio estas nia rango en ĝi. Rigardante ĝin (la naturo), atente, pacience, tiam homo agos ĝusta. Prenante sole tion, kio estas necesa por lia vivo. Ne estas reala diferenco inter homo, formiko, floro, hundo, planedo, ktp..
Kompreneble ili funkcias malsammaniere, sed ĉiuj estas la vivo. Kaj ĉio, ĉiu aĵo estas interdependanta.
Mi pensas ke la homaro detruiĝos baldaŭ, precipe ĉar estas multaj povuloj kaj ankaŭ ĉiaspecaj homoj kiuj timegas tion, multaj ankaŭ estas kredantoj je la apokalipso,ktp. kaj ili deziregas la alvenon de la apokalipso ĉar ne estas eble vivi kun tiom da religia timo en la koro.
Ni estu feliĉaj, timu nenion kaj ni ridetu kiam la pluvo falas sur niaj vizaĝoj.
mihxil (Mostrar perfil) 30 de marzo de 2013 14:09:25
vidas vandenis:Pri kio vi parolas? Ni mencias la biblion tute ne ofte. Sed ĉi-foje Algis skribis ke en la biblio 'oni ne skribas pri murdo, mortigo'. Tio tutevidente ne estas vera, kaj nur tion ni montras.
Sed por ateistoj Biblio fariĝis ĉefa, kardinala armilo en batalo kontraŭ religio. Eĉ atombombo, mi dirus.
vidas vandenis:Tial mi jam ne unufoje skribas, ke pravigi sin apogante al Biblio ateisto nuligas mem si, ĉar ofte li citas tiujn strofojn el teksto kiuj estas oportunaj por li. Tiutempe je rakontoj de Biblio li preskaŭ aŭ eĉ tute ne kredas.Ja estas tiel ke krom la fakto ke Dio evidente ne ekzistas, estas mirige ke kelkaj homoj (mi ne certas ĉu ankaŭ vi) diras ke la biblio estas ilia 'sankta' libro, ke ĝi enhavas la veron kaj la moralon, ĉar ĝi estas tiom dia. Estas mirige ĉar tiu libro enhavas multajn fiaĵojn, kiuj estas evidente tute ne moralaj aŭ sekvindaj. Mi dubas ĉu ĝi estas tre 'historia'. Fakte mi multe dubas ĉu tiu historio pri la homo kiu kolektis lignon entute okazis. Ĝi ŝajne precipe aperas por ilustri 'la leĝon'.
Estas ne honeste!
Bona homo distancigu sin de tiu leĝo, kaj de la libro kiu prezentas tion, kaj tio estas montrinda. Ĝi ne estas 'kardinala armilo' de ateistoj, ĝi nur estas argumento por montri ke kristanismo estas krom malprava pri la vero, ankaŭ hipokrita pri sia pretendo disponigi la moralon.
Ankaŭ Jesuo mem ne malaprobis la malnovan testamenton:
MAT 5:17:17 Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.Oni povintis skribi ke li diris ke 'tiu leĝo ke je sabato labori meritas mortpunon estas absurda kaj forte malakceptinda', sed ne, tio kio aperas estas ke li 'ne venis por detrui la leĝon'.