До змісту

kio povas savi nin?

від codesito, 1 березня 2013 р.

Повідомлення: 185

Мова: Esperanto

mihxil (Переглянути профіль) 31 березня 2013 р. 13:00:06

Francisko1:.. IDIOTAĴOJ TUTE MAJUKSLAJ...
Sufiĉas! Jen, mi prezentas al vi plonk-skripton por lernu!. Instalu ĝin en Chroma Tampermonkey (aŭ simile) por senigi vin de ĉi tiaj frenezaĵoj:

Plonk-skripto por lernu-forumoj

Mi ĵus rapide faris ĝin, do povas esti ke vi trovas ankoraŭ cimetojn. Bonvolu sciigi min tiuokaze.

fstphane (Переглянути профіль) 31 березня 2013 р. 14:39:47

mihxil: Tio kio estas malbona pri religio estas ke ĝi disvastigas mensogojn kaj fantaziaĵojn kiel verojn. Ke aliaj flankoj de ĝi povas esti bonaj ne estas rilate al tio, kaj ne forprenas ke tiu adorado de sensencaĵoj kaj kruelaĵoj pli bone ĉeŝiĝu.
Biblio estas komplika libro, ĝi ne devas esti aplikata je la litero. Ĝi havas esoteran sencon, profundan sencon. la religioj sole estas helpo, por solvi la misteron de nia vivo, sed ĉiu ne bezonas de ili.
El mondvidpunkto, Pasko estas la renoviĝo de la vivo (printempo) post vintro.
El religia vidpunkto, la Printempo signifas la naskiĝon de la vero en la homo (la renoviĝo, la vera kompreno). la Vintro signifas la malkleron, eraron.
Jesuo, (la filo de l'homo) post mortis sur la kruco, renaskiĝas je la vivo (la vero), kaj fariĝas Kristo (la filo de Dio), la vera kompreno.
Ĉu vi komprenas min bone?

mihxil (Переглянути профіль) 31 березня 2013 р. 15:24:16

fstphane:.. ĝi ne devas esti aplikata je la litero. Ĝi havas esoteran sencon, profundan sencon. la religioj sole estas helpo, por solvi la misteron de nia vivo, sed ĉiu ne bezonas de ili.
Do, kio ekzemple estas la 'esotera' senco en 'homoj kiuj laboras je sabato estu mortigita'? Kiun misteron tio helpas solvi?

fstphane (Переглянути профіль) 31 березня 2013 р. 16:14:09

mihxil:Do, kio ekzemple estas la 'esotora' senco en 'homoj kiuj laboras je sabato estu mortigita'? Kiun misteron tio helpas solvi?
Ĉu mia malgranda ekzemplo pri Pasko ne plaĉis al vi? Anstataŭ tio vi preferas paroladi pri mortintoj. Ĉu tio helpas vin, por scii kio estas via vivo, en esenco? Ĉu la mistero de la vivo ne interesas vin? Kion vi volas vere?
Honeste, mi ne povas respondi al via demando. Ĉiuokaze, tio ne estas la mesaĝo de Jesuo, ĉu ne?
Mi konsilus al neniu mortigi iun ajn anstataŭ profunde kompreni.

codesito (Переглянути профіль) 31 березня 2013 р. 18:41:14

fstphane:
mihxil:Do, kio ekzemple estas la 'esotora' senco en 'homoj kiuj laboras je sabato estu mortigita'? Kiun misteron tio helpas solvi?
Ĉu mia malgranda ekzemplo pri Pasko ne plaĉis al vi? Anstataŭ tio vi preferas paroladi pri mortintoj. Ĉu tio helpas vin, por scii kio estas via vivo, en esenco? Ĉu la mistero de la vivo ne interesas vin? Kion vi volas vere?
Honeste, mi ne povas respondi al via demando. Ĉiuokaze, tio ne estas la mesaĝo de Jesuo, ĉu ne?
Mi konsilus al neniu mortigi iun ajn anstataŭ prunfunde kompreni.
La mesaĝo de Jesuo ŝajnas al mi, la mesaĝo de religia fanatikulo, kelkfoje bonintenca aŭ kortuŝa, kelkfoje absurda aŭ ne saĝa. Kvankam li havas kelkajn interesajn ideojn, laŭ mi, li ne estas vojo al libereco.

Matthieu (Переглянути профіль) 31 березня 2013 р. 19:03:32

vidas vandenis:Kaj kion li intencas festi en plej proksima estonteco? Naskiĝtagon de Markso,Engelso? Kaj ĝenerale, ĉu povas esti iaj festoj ĉe ateistoj? Ĉar iu ajn festo kaj funebro laŭ ili estas nur obskuro.
Ĉu tio estas ŝerco? Kiel oni povas diri tiajn aĵojn serioze?

AlfRoland (Переглянути профіль) 31 березня 2013 р. 19:17:57

Mutusen:
vidas vandenis:Kaj kion li intencas festi en plej proksima estonteco? Naskiĝtagon de Markso,Engelso? Kaj ĝenerale, ĉu povas esti iaj festoj ĉe ateistoj? Ĉar iu ajn festo kaj funebro laŭ ili estas nur obskuro.
Ĉu tio estas ŝerco? Kiel oni povas diri tiajn aĵojn serioze?
Kiam mankas pli bonajn argumentojn ankaŭ tiaj taŭgas, ĉu ne??

codesito (Переглянути профіль) 31 березня 2013 р. 19:39:07

Mi festas ĉiujn tagojn, ĉiujn momentojn, mi dankas al la vivo pro ĉiuj ĝiaj donacoj, mi festas la birdojn kaj la florojn, kaj mi ne komprenas kial la kristanoj nur volas festi kelkajn "sanktulojn" kiuj vivis antaŭ multe da tempo.

fstphane (Переглянути профіль) 31 березня 2013 р. 20:12:05

codesito:La mesaĝo de Jesuo ŝajnas al mi, la mesaĝo de religia fanatikulo, kelkfoje bonintenca aŭ kortuŝa, kelkfoje absurda aŭ ne saĝa. Kvankam li havas kelkajn interesajn ideojn, laŭ mi, li ne estas vojo al libereco.
Ĉu vere, Jesuo estis laŭ vi fanatikulo? Mi ne samopinias. Pli bone estus diri ke vi ne komprenas lin, ĉu ne estas tiel?
Kaj tute male la kompreno de lia mesaĝo estas ja fakte la 'libereco'. Tamen mi konfesas, ke tio kion li diris unuavide ne estas simpla.
Antaŭ juĝi, necesas ĝisfunde studi, kaj kontroli ĉion, kion li diris, en vi kaj per vi mem, en via propra vivo.
Sed mi ripetas, la religio(j) ne estas la sola 'vojo'. Ĉiu devas sekvi sian propran 'vojon'.

codesito (Переглянути профіль) 31 березня 2013 р. 22:45:03

Mi respektas vian kredon, la historio pri Jesuo estas iom mistera kaj oni ne konas bone kio vere okazis. mi akceptas ankaŭ ke estis bonaj laŭdindaj kristanoj, do iom da vero Jesuo devis instrui. Tamen mi vidas ke aliaj majstroj estas multe pli evidentaj: J. Krishnamurti, budho, lao tse, ktp.
Evidente, tio estas mia opinio kaj mi povas erari, ni devas serĉi la veron precipe en la vivo, en la birdoj, la suno, la floroj kaj en ni mem.

Назад до початку