Ir ao conteúdo

kio povas savi nin?

de codesito, 1 de março de 2013

Mensagens: 185

Idioma: Esperanto

mihxil (Mostrar o perfil) 1 de abril de 2013 18:06:26

fstphane:Ĉu mia malgranda ekzemplo pri Pasko ne plaĉis al vi? Anstataŭ tio vi preferas paroladi pri mortintoj.
Mi efektive ne tre interesiĝus pri kelkaj ŝajne iom torditaj interpretoj. Mi preferus une finparoli la ekzemplon pri mortpuno pro sabatolaborado. Mi ne neus ke eblas 'bonaj' interpretoj de (partoj de) la biblio, sed mi scivolas kiel oni aranĝas ke la malbonaj partoj ne ĝenu la konsciencon.

fstphane:Ĉu tio helpas vin, por scii kio estas via vivo, en esenco? Ĉu la mistero de la vivo ne interesas vin? Kion vi volas vere?
Mi ne scias 'kion mi volas vere', sed ĉiuokaze mi ne vidas kialon supozi ke ĝi troveblus en la biblio. Kial la 'mistero de la vivo' troveblas tie? Ĝi estas malnova libro skribita de aro de praepokaj kapropaŝtistoj. Kial tiuj scius ion pri io ajn? La libro el kultura vidpunkto estas eble iomete interesa, sed supozi ke ĝi diras ion ajn pri vero aŭ pri moralo estas absurdo.

fstphane (Mostrar o perfil) 1 de abril de 2013 22:20:17

codesito:Mi respektas vian kredon, la historio pri Jesuo estas iom mistera kaj oni ne konas bone kio vere okazis.
Mi ne estas kredanto. Mi akordas kun vi, ekzistas multe da *nekoherecoj pri la datoj, kie la libroj estis skribitaj, kaj la propra historio de Jesuo. Ne gravas. Sole lia mesaĝo estas grava.

(*france: incohérences)

codesito:Tamen mi vidas ke aliaj majstroj estas multe pli evidentaj: J. Krishnamurti, budho, lao tse, ktp.Evidente, tio estas mia opinio kaj mi povas erari, ni devas serĉi la veron precipe en la vivo, en la birdoj, la suno, la floroj kaj en ni mem.
Vi pravas, estas multaj aliaj 'majstroj', eble malpli konataj. Ekzemple "Arnaud Desjardin" skribis libron, kies titolo estas:
"Relegante la evangelioj". (france: En relisant les évangiles)
Sed ankaŭ, "Ramesh Balsekar", "Nisargadatta", "Tony Parsons", "UG Krishnamurti", "Karl Renz" kaj multe da aliaj...

fstphane (Mostrar o perfil) 2 de abril de 2013 02:06:10

mihxil: Mi efektive ne tre interesiĝus pri kelkaj ŝajne iom torditaj interpretoj.
Estas eble via kompreno kiu estas tordita, ĉu ne?

mihxil: Mi preferus une finparoli la ekzemplon pri mortpuno pro sabatolaborado.
KIal do maltrankviligi pro mortintoj anstataŭ vivantoj?
Kiom mi scias, la leĝo de Moseo estas finita, ĉu ne? Malbonŝance kelkaj fanatikuloj ankoraŭ aplikas je la litero la skribaĵojn.

mihxil: Mi ne neus ke eblas 'bonaj' interpretoj de (partoj de) la biblio, sed mi scivolas kiel oni aranĝas ke la malbonaj partoj ne ĝenu la konsciencon.
Tute simple lasu fali la malbonan parton. Jesuo mem neniam skribis libron, sed lia mesaĝo estas ja tie.

mihxil: Mi ne scias 'kion mi volas vere', sed ĉiuokaze mi ne vidas kialon supozi ke ĝi troveblus en la biblio. Kial la 'mistero de la vivo' troveblas tie? Ĝi estas malnova libro skribita de aro de praepokaj kapropaŝtistoj. Kial tiuj scius ion pri io ajn? La libro el kultura vidpunkto estas eble iomete interesa, sed supozi ke ĝi diras ion ajn pri vero aŭ pri moralo estas absurdo.
kial do paŝistoj ne povus kompreni la instruon de Jesuo?
Relegante la evangelioj, vi komprenos eble la 'veron'. Biblio tre malfacilas. Kaŭze de malbonaj interpretadoj, multe da malfeliĉaĵoj okazis.

Je la demando: Kio povas 'savi' nin? Mi respondus: La scipovo de ni(si) mem.

mihxil (Mostrar o perfil) 2 de abril de 2013 06:57:01

fstphane:KIal do maltrankviligi pro mortintoj anstataŭ vivantoj?
Kiom mi scias, la leĝo de Moseo estas finita, ĉu ne? Malbonŝance kelkaj fanatikuloj ankoraŭ aplikas je la litero la skribaĵojn.
Kiom mi scias la kristanoj ne jam forŝiris la malnovan testamenton el la biblio. Kial ne?

fstphane:Tute simple lasu fali la malbonan parton. Jesuo mem neniam skribis libron, sed lia mesaĝo estas ja tie.
Vi ŝajnas antaŭsupozas ke mi entute pensas ke mi trovu ion ajn en la biblio. Ĝi estas malnova libro de iu sekto el la unua jarcento. Mi povus same bone trovi aferojn en la korano aŭ la libro de Mormon, similaj verkaĵoj de postaj epokoj.

Cetere efektive Jesuo mem neniam skribis la libron. Fakte plejmulto kio estas skribita pri li eĉ probable neniam okazis. Li tre verŝajne plejparte estas fikciulo.

fstphane:kial do paŝistoj ne povus kompreni la instruon de Jesuo?
Nu, mi precipe pensis ekzemple pri la ekzisto de Dio entute. Ili ne povis pri tio juĝi ĉar ili ekzemple eĉ ne sciis ke la tero ĉirkaŭiras la sunon. Ili estis profunde sensciaj pri la bazaj faktoj de la universo.

Mi supozas ke ili estas normalaj homoj kaj do same bone povus 'kompreni la instruon de Jesuo'. Sed ŝajne ili apenaŭ komprenis ĝin, ĉar ili simple, kun malmultaj esceptoj, restis judoj kaj ne fariĝis kristanoj. La tuta reviviĝo de Kristo (kaj samptempe la 'dormantaj sanktuloj' ) ŝajne surloke ne impresis multe. La homoj kiuj estis en la plej bona pozicio juĝi, nome surloke, ŝajne plejparte ne kredis ke tio vere okazis. Probable ĉar efektive ne vere okazis....

fstphane:Relegante la evangelioj, vi komprenos eble la 'veron'. Biblio tre malfacilas. Kaŭze de malbonaj interpretadoj, multe da malfeliĉaĵoj okazis.
Se la libro estus tiom grava, kial ĝi ne estas klara kaj facila?

fstphane:Je la demando: Kio povas 'savi' nin? Mi respondus: La scipovo de ni(si) mem.
De kio tio 'savus' nin? El kiu specifa danĝero scio pri ni mem savus nin?

Algis (Mostrar o perfil) 2 de abril de 2013 17:20:43

Ankaŭ Jesuo mem ne malaprobis la malnovan testamenton:
MAT 5:17:17 Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.
Oni povintis skribi ke li diris ke 'tiu leĝo ke je sabato labori meritas mortpunon estas absurda kaj forte malakceptinda', sed ne, tio kio aperas estas ke li 'ne venis por detrui la leĝon'.[/quote]--------------------------------------------------------------------------------- --------------------------------------------------------------------------------------------------------
Jesuo, kiam fariziejoj kulpigis lin, ke li laboras sabate, diris:-se via ŝafido enfalos en kavon sabate, ĉu vi savos ĝin, ĉu atendos sekvontan tagon? Kaj li multfoje diris:- ne rigardu malvivan leteron de skriboj, sed aŭskultu vivan vorton de homa filo. ---------------------------------------------------------------------------------- Malnovan testamenton judoj skribis por si mem, do, ili havu ĝin kaj ne puŝu al aliaj. Nova testamento suferis fortan cenzuron dum 2-a soboro en Konstantinopolo dum jaro ĉ. 550 (se iu scias pli ĝuste- ĝustigu), ankaŭ multtempe dum 2 mij jaroj. Do, mi preferas ion proksiman al origino, ekz: "evangelio laŭ eseoj", kiu estis tradukita de origino en aramea lingvo, kiu estis parolata lingvo dum tiu tempo

AlfRoland (Mostrar o perfil) 2 de abril de 2013 18:51:52

Algis:

Petu do al Dio ke li skribu novan eldonon!

fstphane (Mostrar o perfil) 2 de abril de 2013 23:15:49

mihxil: Kiom mi scias la kristanoj ne jam forŝiris la malnovan testamenton el la biblio. Kial ne?
Kial ili tion farus? Ĉiu el ili ne mortigas iun post leginte ĝin.

mihxil: Vi ŝajnas antaŭsupozas ke mi entute pensas ke mi trovu ion ajn en la biblio. Ĝi estas malnova libro de iu sekto el la unua jarcento. Mi povus same bone trovi aferojn en la korano aŭ la libro de Mormon, similaj verkaĵoj de postaj epokoj.
Certe eblas trovi, en esenco, la vero pri via vivo en biblio. Kiel jam dirite, ekzistas aliaj libroj povanta helpi. Verŝajne tio ne estas via vojo.

mihxil: Cetere efektive Jesuo mem neniam skribis la libron. Fakte plejmulto kio estas skribita pri li eĉ probable neniam okazis. Li tre verŝajne plejparte estas fikciulo.
Bone! Jesuo neniam ekzistis, Faraono neniam ekzistis, "Che Guevara" neniam ekzistis, kaj mia avino neniam ekzistis, ĉu ???

mihxil: Nu, mi precipe pensis ekzemple pri la ekzisto de Dio entute. Ili ne povis pri tio juĝi ĉar ili ekzemple eĉ ne sciis ke la tero ĉirkaŭiras la sunon. Ili estis profunde sensciaj pri la bazaj faktoj de la universo.
Laŭ iuj historiistoj, ekzemple aliaj civilizacioj jam sciis, ke la tero estis ronda. Sed kompreni la veron pri instruo, neniel signifas scii ĉion pri (sur) ĉio.

mihxil: Mi supozas ke ili estas normalaj homoj kaj do same bone povus 'kompreni la instruon de Jesuo'. Sed ŝajne ili apenaŭ komprenis ĝin, ĉar ili simple, kun malmultaj esceptoj, restis judoj kaj ne fariĝis kristanoj.
Judo, Kristano, budhisto,ktp... estas sole etiketoj. Pri nia ekzemplo ne bezonas esti kristano por sekvi aŭ studi la instruo de Jesuo, kaj same pri Budho, k.a...

mihxil:... La homoj kiuj estis en la plej bona pozicio juĝi, nome surloke, ŝajne plejparte ne kredis ke tio vere okazis. Probable ĉar efektive ne vere okazis.
Ĉu vi estis surloke? Ĉiuokaze lia instruo ĉiam estas tie.

mihxil: Se la libro estus tiom grava, kial ĝi ne estas klara kaj facila?
Li diris, ke " Mi parolos pere de paraboloj..." La vero ne povas esti dirata rekte. Ĉiu devas esti preparata antaŭe.

mihxil: De kio tio 'savus' nin? El kiu specifa danĝero scio pri ni mem savus nin?
Provu mem!

mihxil (Mostrar o perfil) 3 de abril de 2013 07:02:55

fstphane:
mihxil: Kiom mi scias la kristanoj ne jam forŝiris la malnovan testamenton el la biblio. Kial ne?
Kial ili tion farus? Ĉiu el ili ne mortigas iun post leginte ĝin.
Eble ĉar la dio kiun ili adoras en ĝi estas prezentata kiel kruela monstro. Ĝi estas malbona reklamo por la tuta religio.

fstphane:Certe eblas trovi, en esenco, la vero pri via vivo en biblio.
Vi diras tion, mi ne kredas tion.

fstphane:Bone! Jesuo neniam ekzistis, Faraono neniam ekzistis, "Che Guevara" neniam ekzistis, kaj mia avino neniam ekzistis, ĉu ???
Mi ne diris ke Jesuo neniam ekzistis, nur ke li verŝajne plejparte estas fikciulo. Tio estas io tute alia ol diri similaĵojn pri faraonoj aŭ pri via avino. La faktoj de Jesuo estas tre magraj. Li ne aperas en samtempaj nebibliaj dokumentoj. La faktoj pri lia vivo en la biblio mem ne estas tre koheraj. Eĉ se li aperas en pli malpli samtempaj nekristanaj fontoj (kristanoj ĉiam ekparolas pri Josefus), plejofte evidentiĝas ke tiuj fontoj poste estis redaktitaj de kristanoj. Koncize, pri Jesuo estas praktike nenio ajn kun iom da certeco sciata. Tute male ol pri Che Guevara.

fstphane:vero ne povas esti dirata rekte. Ĉiu devas esti preparata antaŭe.
Kial?

fstphane:
mihxil: De kio tio 'savus' nin? El kiu specifa danĝero scio pri ni mem savus nin?
Provu mem!
[/quote]Tio ne estas respondo je la demando.

Ĉiuokaze, mi pretus konfesi ke eble plejparto de la instruo de 'Jesuo' (nu, fakte la instruo do estis plejparte elpensita de liaj adeptoj) estas bona, kaj eble eĉ sekvinda. Mi nur ne komprenas kial oni por tio bezonus Jesuon entute. Oni povas esti bona sen tio. Ne estas necese partopreni religion, kiu krom instrui bonon (supozante ke efektive nur tion ĝi faras), ankaŭ disvastigas neveraĵojn, ekz. ke iu dio kreis la universon kaj la homojn. Tio simple ne estas vera, kaj klubo kiu disvastigas tiajn stultaĵojn ne meritas sekvon, sendepende de tio ĉu eble ankaŭ estas kelkaj bonaj aferoj tie.

fstphane (Mostrar o perfil) 4 de abril de 2013 16:33:41

fstphane:Certe eblas trovi, en esenco, la vero pri via vivo en biblio.
mihxil: Vi diras tion, mi ne kredas tion.
Ĉiu el ni iam sin demandas (ne ĉiuj): Kio estas vere la vivo? Kiu mi estas? Tiam komenciĝas la serĉado 'spirita'. La religio(j) povas esti helpon. Ne temas blinde kredi, sed sole vidi kaj kompreni klare, profunde tion, kion oni estas origine. Fakte la religio ne diras la veron, sed montras la direkton. La vero ne estas en la libroj. Ĉiu devas ĝin elprovi en si mem.
Metu al vi la jenan demandon:
Ĉu la religio helpas min? Ĉu jes aŭ ne?
Jes: Pludaŭru.
Ne: Tute simple ne plu zorgu pri la afero. Por bone vivi multe da personoj bezonas nenian religion.( Iel sole malmoralaj personoj bezonas moralon.)

fstphane:
mihxil: De kio tio 'savus' nin? El kiu specifa danĝero scio pri ni mem savus nin?
Provu mem!
mihxil: Tio ne estas respondo je la demando.
Jes ja! Faru do la provon, kaj vidu mem.

mihxil:Ĉiuokaze, mi pretus konfesi ke eble plejparto de la instruo de 'Jesuo' (nu, fakte la instruo do estis plejparte elpensita de liaj adeptoj) estas bona, kaj eble eĉ sekvinda. Mi nur ne komprenas kial oni por tio bezonus Jesuon entute. Oni povas esti bona sen tio. Ne estas necese partopreni religion, kiu krom instrui bonon (supozante ke efektive nur tion ĝi faras), ankaŭ disvastigas neveraĵojn, ekz. ke iu dio kreis la universon kaj la homojn. Tio simple ne estas vera, kaj klubo kiu disvastigas tiajn stultaĵojn ne meritas sekvon, sendepende de tio ĉu eble ankaŭ estas kelkaj bonaj aferoj tie.
Kion la vorteto Dio signifas laŭ vi. Kiel vi povas aserti, ke Dio ne kreis la universon. Laŭ kia bazo?

fstphane (Mostrar o perfil) 4 de abril de 2013 16:44:32

fstphane:
fstphane:Certe eblas trovi, en esenco, la vero pri via vivo en biblio.
mihxil: Vi diras tion, mi ne kredas tion.
Ĉiu el ni iam sin demandas (ne ĉiuj): Kio estas vere la vivo? Kiu mi estas? Tiam komenciĝas la serĉado'spirita'. La religio(j) povas esti helpon. Ne temas blinde kredi, sed sole vidi kaj kompreni klare, profunde tion, kion oni estas origine. Fakte la religio ne diras la veron, sed montras la direkton. La vero ne estas en la libroj. Ĉiu devas ĝin elprovi en si mem.
Metu al vi la jenan demandon:
Ĉu la religio helpas min? Ĉu jes aŭ ne?
Jes: Pludaŭru.
Ne: Tute simple ne plu zorgu pri la afero. Por bone vivi multe da personoj bezonas nenian religion.( Iel sole malmoralaj personoj bezonas moralon.)

fstphane:
mihxil: De kio tio 'savus' nin? El kiu specifa danĝero scio pri ni mem savus nin?
Provu mem!
mihxil: Tio ne estas respondo je la demando.
Jes ja! Faru do la provon, kaj vidu mem.

mihxil:Ĉiuokaze, mi pretus konfesi ke eble plejparto de la instruo de 'Jesuo' (nu, fakte la instruo do estis plejparte elpensita de liaj adeptoj) estas bona, kaj eble eĉ sekvinda. Mi nur ne komprenas kial oni por tio bezonus Jesuon entute. Oni povas esti bona sen tio. Ne estas necese partopreni religion, kiu krom instrui bonon (supozante ke efektive nur tion ĝi faras), ankaŭ disvastigas neveraĵojn, ekz. ke iu dio kreis la universon kaj la homojn. Tio simple ne estas vera, kaj klubo kiu disvastigas tiajn stultaĵojn ne meritas sekvon, sendepende de tio ĉu eble ankaŭ estas kelkaj bonaj aferoj tie.
Kion la vorteto Dio signifas laŭ vi. Kiel vi povas aserti, ke Dio ne kreis la universon. Laŭ kia bazo?

De volta à parte superior