Al la enhavo

kio povas savi nin?

de codesito, 2013-marto-01

Mesaĝoj: 185

Lingvo: Esperanto

Belmiro (Montri la profilon) 2013-marto-03 21:47:44

Ho! kiaj scienculoj ili estas!
Ili aŭdis pri la praeksplodo,kaj komprenas ĉiujn fizikajn, kaj matematikajn leĝojn kiuj pravigas tian teorion. Per tia kompreno ili sin kredas (ĉu mi, anstataŭe, devas diri “scias”?) rajtigitaj por nomigi la aliajn kiel stultulojn.
Ili forgesas, (kiel diri esperante?), la Planka’n tempon kaj la tempo antaŭ tia! Sed por tiaj homoj tio estas eta punkto.
Ĉu ili vidas? Ili kredas! ho Dio mia! sed ĉu ili jam vidis “neŭtrinojn”? La aserto povas esti jesa, sed mi, kiel stultulo pri tio ne estas certa.
Belmiro, la malklerulo em papaga maniero

mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-04 07:46:57

Belmiro:Ho! kiaj scienculoj ili estas!
Ili aŭdis pri la praeksplodo,kaj komprenas ĉiujn fizikajn, kaj matematikajn leĝojn kiuj pravigas tian teorion.
Per tia kompreno ili sin kredas (ĉu mi, anstataŭe, devas diri “scias”?) rajtigitaj por nomigi la aliajn kiel stultulojn.
Ili forgesas, (kiel diri esperante?), la Planka’n tempon kaj la tempo antaŭ tia!
La Planck-tempo estas temp-unuo. Vi eble celis al la Planck-epoko, la unua planck-tempo post la komenco de la praeksplodo. Oni ne scias kio precize okazis tiam, nek ĉu entute okazis io speciala. Antaŭe nia universo ne ekzistis. Diversaj teorioj tamen sugestas ke probable nia universo estas parto de io multege pli vasta.

Ĉiuokaze la Hebda mantro ne multe helpus aŭ informos nin pri tio. Ĝi ne estas pli ol ŝtopilo por 'mi ne scias', kaj klarigas nenion. Mi pensas ke vi efektive ne estas tre bone informita pri la kiomo de la homa sciado eĉ pri tiuj epokoj, sed ĉiuokaze scienco facile konfesas multon ne scii. Estas ironie ke vi kun viaj religiaj amikoj daŭre sugestas arogantecon ĉe la alia flanko, dum estas fakte vi kiuj asertas scii ĉion (kvankam konsistante el nur la vorto 'dio' ), dume ignorante eĉ sufiĉe simplajn faktojn kiuj ja reale estas sciataj.

Belmiro:Sed por tiaj homoj tio estas eta punkto.
La grandeco de la punkto ne estas rilata. Oni ion scias, aŭ ne scias. Diri 'dio' ne ŝanĝas tion, nek la grando de la bedaŭro pri tiu nescio. Nescio estas nescio.

Belmiro:Ili kredas! ho Dio mia! sed ĉu ili jam vidis “neŭtrinojn”? La aserto povas esti jesa, sed mi, kiel stultulo pri tio ne estas certa.
Neŭtrinoj estas triumfo de scienco, proponitaj dekojn da jaroj antaŭ ol sia efektiva observo, nun jam antaŭ aliaj dekoj da jaroj. Ke vi ne volas kredi tion, mi ne komprenas. Mi ankaŭ ne vidas rilaton kun la resto de la diskuto. Ĉu la tuta ĉi tiu ekzemplo nur aperis por montri vian ignorecon?

vincas (Montri la profilon) 2013-marto-04 09:04:58

AlfRoland:Laŭ mi Dio ne ekzistas en reala mondo!! Sed kiel fantazia estaĵo li ekzistas en homa cerbo kaj verŝajne malklereco tiurilate faciligas. Komparo kun aliaj similaj estaĵoj kiel Nikso, ogroj ktp estas tute korekta. Tamen tiu ĉi eldiro estis ĝuste IRONIA, okazinta de persono kiu en papaga maniero nur ripetis: Dio ekzistas, Dio ekzistas, Dio ekzistas.
Sed diru al mi. Ĉu klereco dependas je kredo je Dio? Mi pensas, ke klereco ne dependas je raso, sekso, riĉeco, kredo (aŭ ne kredo) je religio. Aŭ mi eraras?

Sunjo (Montri la profilon) 2013-marto-04 10:33:55

vincas:
Sed diru al mi. Ĉu klereco dependas je kredo je Dio? Mi pensas, ke klereco ne dependas je raso, sekso, riĉeco, kredo je religio. Aŭ mi eraras?
Laŭ mia opinio ankaŭ kredantoj je Dio povas esti kleraj homoj, fojfoje eĉ pli kleraj ol denaskaj ateistoj. Ekzemple mia instruisto pri religio estis la instruisto kiuj pli ol ĉiuj aliaj postulis kritikan pensadon. Kaj mi estas ege dankema ke li neniam provis misiigi.
Laŭ mia opinio la diferenco inter klera kredanto kaj neklera kredanto estas la demando kiu devas pruvi la ekziston aŭ neekziston de Dio. La klera kredanto scias ke li devus pruvi la ekziston de Dio se li volas aserti ke Dio ekzistas. Tial li nur povas diri ke li kredas je Dio kaj devas agnoski ke li ne povas scii tion. La malklera kredanto diras ke li scias ke Dio ekzistas kaj opinias ke la nekredantoj devas pruvi la neekziston de Dio (nekonsiderante ke estus stulta kredi je ĉio kies neekziston oni ne povas pruvi kiel ekzemple de la fluganta spagetmonstro).
Alivorte la klera religiemulo neniam altrudas sian kredon al aliuloj.

Belmiro (Montri la profilon) 2013-marto-04 20:45:32

Mi konsentas, ke mi estas neklera homo. Almenaŭ ne sufiĉe klera por ekkomenci diskutado pri la Universo videbla aŭ ne. Same kiel amiko mia mortinta jam de multaj jaroj, mi konfesas, ke mi nur scias, ke mi nenion scias. Jes mi kredas je la ekzistado de neŭtrinoj. Sed la kialo de mia reago ne venas de mia kredo aŭ nekredo je Dio. Mia reago venas nur de la fakto,ke iuj nekredantoj asertas ,ke tiuj,kiuj kredas, estas stultuloj. Iuj fakte estas kaj, ŝajne, mi estas inter ili.
Ili povus nur rideti,sed ili elektas malafablajn vortojn. Tio malebligas sinceran diskutadon.
Amike
Belmiro

codesito (Montri la profilon) 2013-marto-04 22:03:09

Mi vidas ke la teamo de la kredantoj en lernu estas iom malforta kaj iliaj religiaj ideoj ne evoluis, dum la teamo de la ne kredantoj estas pli potenca, ili estas ĝenerale malpli dogmaj kaj pli informitaj. Por ke la kredantoj povus debati, ili devus renoviĝi kaj esprimi siajn ideojn sen timo, sen dogmoj. Sed, eble religio estas sento pli ol logiko, la nekredantoj estas pli raciaj, du malsamaj mondoj... mi estas ie inter la du, sed miaj ideoj pri dio estas naturaj k sen dogmoj, laŭ mi la naturo estas dio. Mi estas racia sed ankaŭ havas koron ĉar mi vidas ke multaj aferoj apartenas al la sentoj kaj ne al la logiko. En la biblio(paŭlo), oni diras ke la plej malbonaj homoj estas tiuj kiuj estas nek kredantoj nek malkredantoj sed ili estas en la mezo, do ŝajnas ke mi estas eĉ pli malbona ol ateistoj, se paŭlo pravas.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-05 06:17:57

Ateistuloj, lasu la Dion en paco. Se vi volas diskuti pri malekzistaĵoj, tiam diskutu pri fajrospirantaj drakoj. Vi legis la unuan literon el la milpaĝa libro de la Dia Kreo, kaj vi pensas, ke vi jam scias la tuton, arogantuloj! Kaj mi diras, vi scias nenion kun la tuta via scienco.

mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-05 06:33:20

hebda999: Se vi volas diskuti pri malekzistaĵoj, tiam diskutu pri fajrospirantaj drakoj.
Ne ekzistas? Tio ne estas pruvita! Sekve ni same bone povas diri ke ili ja ekzistas.

hebda999: Vi legis la unuan literon el la milpaĝa libro de la Dia Kreo, kaj vi pensas, ke vi jam scias la tuton, arogantuloj! Kaj mi diras, vi scias nenion kun la tuta via scienco.
Vi skribas tiom precize laŭ mia skizo en mia antaŭa mesaĝo ĉi-fadena ke mi jam ekpensas ke vi trolas.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-05 08:02:54

mihxil:Vi skribas tiom precize laŭ mia skizo en mia antaŭa mesaĝo ĉi-fadena ke mi jam ekpensas ke vi trolas.
Kaj vi same manie ripetas viajn asertojn, do vi estas trolo, pri kio mi havas nenian dubon.

PS. Se vi konscias pri drakoj, kiaj vi rifuzas la ekziston de la Dio? Trolado!

AlfRoland (Montri la profilon) 2013-marto-05 09:33:02

hebda999:
mihxil:Vi skribas tiom precize laŭ mia skizo en mia antaŭa mesaĝo ĉi-fadena ke mi jam ekpensas ke vi trolas.
Kaj vi same manie ripetas viajn asertojn, do vi estas trolo, pri kio mi havas nenian dubon.

PS. Se vi konscias pri drakoj, kiaj vi rifuzas la ekziston de la Dio? Trolado!
Mi ne vidis ke iu forumano "KONSCIIS" pri drakoj!!

Reen al la supro