Al la enhavo

kio povas savi nin?

de codesito, 2013-marto-01

Mesaĝoj: 185

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2013-marto-05 15:49:36

Ju pli longa estas diskuto ĉe lernu!, des pli verŝajne estas, ke ĝi temas pri la ekzisto de dio. Speciale verŝajna estas tio, se la fadeno troviĝas en la forumparto "Vidpunktoj".

mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-05 16:41:41

AlfRoland:
hebda999:Se vi konscias pri drakoj, kiaj vi rifuzas la ekziston de la Dio? Trolado!
Mi ne vidis ke iu forumano "KONSCIIS" pri drakoj!!
Hebda probable simple ne komprenas la simplan retorikaĵon kiun mi aplikis. Estis tute evidente ke mi ne vere kredis je la ekzisto de fajrospirantaj drakoj. Lia intenca nekomprenemo estas nekredebla.

Enotero (Montri la profilon) 2013-marto-05 18:40:39

NU... Ĉar ni ne scias, ĉu ekzistas aŭ ne iu dio, pli bone zorgi mem pri la problemo, ĉu ne? Krome, supozante ke iu dio ekzistus, "ri" havas certe alia por fari, ol ripari la stultaĵojn de homoj.

Laŭ mia vidpunkto, le respondecon pri malbona stato de la biosfero havas la avido de kelkaj.
Ni do klopodu starigi leĝojn, kiuj malhelpos tiajn rabulojn, kaperistojn daŭrigi sian malŝparon.
Eble tiu libro ekzistas en via lingvo (oni tradukis al almenaŭ 5 aŭ 6 lingvoj): "Comment les riches détruisent la planète" (Kiamaniere la riĉuloj detruas la planedon) far Hervé Kempf.
Kompreneble la 90% de la homaro, kiu ne tro malsaĝe vivas, NE (aŭ nur parte) respondecas pri la malbona stato de nia biosfero. Plej respondecas tiuj, kiuj amasas pli kaj pli da mono PER detruo de la rimedoj (energiaj, metalaj, nutrigaj, akvaj ktp...)
Mi sugestas ankaŭ, ke vi rigardu tiun filmeton (bedaŭrinde nur anglalingva, sed oni povas tamen kompreni per la bildoj... Tio montras en tri etapoj, kion ili supozas pri la nuna divido de la riĉaĵoj en sia lando, kion la Usonanoj konsideras kiel "ideala" divido de la riĉaĵoj, kaj fine, la VERA divido (terura malegaleco).

codesito (Montri la profilon) 2013-marto-05 21:48:28

Enotero:NU... Ĉar ni ne scias, ĉu ekzistas aŭ ne iu dio, pli bone zorgi mem pri la problemo, ĉu ne? Krome, supozante ke iu dio ekzistus, "ri" havas certe alia por fari, ol ripari la stultaĵojn de homoj.

Laŭ mia vidpunkto, le respondecon pri malbona stato de la biosfero havas la avido de kelkaj.
Ni do klopodu starigi leĝojn, kiuj malhelpos tiajn rabulojn, kaperistojn daŭrigi sian malŝparon.
Eble tiu libro ekzistas en via lingvo (oni tradukis al almenaŭ 5 aŭ 6 lingvoj): "Comment les riches détruisent la planète" (Kiamaniere la riĉuloj detruas la planedon) far Hervé Kempf.
Kompreneble la 90% de la homaro, kiu ne tro malsaĝe vivas, NE (aŭ nur parte) respondecas pri la malbona stato de nia biosfero. Plej respondecas tiuj, kiuj amasas pli kaj pli da mono PER detruo de la rimedoj (energiaj, metalaj, nutrigaj, akvaj ktp...)
Mi sugestas ankaŭ, ke vi rigardu tiun filmeton (bedaŭrinde nur anglalingva, sed oni povas tamen kompreni per la bildoj... Tio montras en tri etapoj, kion ili supozas pri la nuna divido de la riĉaĵoj en sia lando, kion la Usonanoj konsideras kiel "ideala" divido de la riĉaĵoj, kaj fine, la VERA divido (terura malegaleco).
Mi kunsentas, aldone, kial dio volus savi beston kiu ĉion detruas kaj ne respektas la aliajn vivaĵojn? Ĉu ĉar ni estas pli belaj, pli indaj ol la aliaj bestoj? Se dio estus bona, ri liberigus la aliajn vivaĵojn el la homo. Do, en ĉi historia momento oni vidos ĉu ni estas kapablaj supervivi, ĉu ni estas "diaj" aŭ simpla kancero de la tero.

fstphane (Montri la profilon) 2013-marto-05 21:55:54

Ankaŭ ekzistas maljuna libro (1963), " Dancu kun diablo ". Sed mi nur trovis ĝin France.
Atentu senteman animon!

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-marto-06 00:13:54

darkweasel:Ju pli longa estas diskuto ĉe lernu!, des pli verŝajne estas, ke ĝi temas pri la ekzisto de dio. Speciale verŝajna estas tio, se la fadeno troviĝas en la forumparto "Vidpunktoj".
...kaj la verŝajneco ankoraǔ pli kreskas, se hebda999 (emante kontribui ielrilate al "Dio" ) kaj mihxil (tion entute ne eltenante) partoprenas...

Enotero (Montri la profilon) 2013-marto-06 17:49:46

Iuj homoj respondis la demandon "Kiu savos nin", sed la temo estis "KIO savos nin" ...kun la senco "kiuj agadoj, kiuj decidoj"

Enotero (Montri la profilon) 2013-marto-06 17:52:59

fstphane:Ankaŭ ekzistas maljuna libro (1963), " Dancu kun diablo ". Sed mi nur trovis ĝin France.
Atentu senteman animon!
Nu... Ŝajnas ke la aŭtoro emis defendi la ideon, ke oni lasu morti la homojn, ne flegante aŭ kurancante ilin... Por malpliigi la kvanton de enloĝantoj sur Tero!!! Ve!

(cetere, ĉu iu libro estas "maljuna" aŭ "malnova"? Mi ne scias certe, sed preferas "malnova"...)
---------------
Nu, mi pravis: vizito al Wikipedio sciigis al mi ke tiu Gunther havis ne tre indajn opiniojn.. En la franca oni legas malmulte pri li, sed en la angla, oni ekscias, ke li estis naziulo!

fstphane (Montri la profilon) 2013-marto-06 18:36:07

Enotero:
fstphane:Ankaŭ ekzistas maljuna libro (1963), " Dancu kun diablo ". Sed mi nur trovis ĝin France.
Atentu senteman animon!
Nu... Ŝajnas ke la aŭtoro emis defendi la ideon, ke oni lasu morti la homojn, ne flegante aŭ kurancante ilin... Por malpliigi la kvanton de enloĝantoj sur Tero!!! Ve!

(cetere, ĉu iu libro estas "maljuna" aŭ "malnova"? Mi ne scias certe, sed preferas "malnova"...)
Mi pardonpetas Enotero vi ne certe legis la libron. Temas nur intervjuo de la " Diablo " ( t.e nescio de homoj ) kaj kiamaniere ĝi (diablo) detruas la planedon.
( Ekde nun mi strebos por skribi, maljuna pri iu persono, besto, planto kaj malnova pri iu aĵo, ĉu? Dankon Enotero.)

hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-07 12:39:11

mihxil:Hebda probable simple ne komprenas la simplan retorikaĵon kiun mi aplikis. Estis tute evidente ke mi ne vere kredis je la ekzisto de fajrospirantaj drakoj. Lia intenca nekomprenemo estas nekredebla.
Mi nur provas kontraŭstari vian arogantecon, kaj tio ĉi montriĝas esti tasko neebla. La Dio ekzistas ĉu vi aŭ la aliaj tion volas, konstatas aŭ ne. Por mi la diskuto estas jam finita.

Reen al la supro