Vai all’indice

kio povas savi nin?

di codesito, 01 marzo 2013

Messaggi: 185

Lingua: Esperanto

AlfRoland (Mostra il profilo) 09 marzo 2013 14:50:13

hebda999:
mihxil:
vidas vandenis: Se vi batalas kontraŭ iu malamiko, tiu ĉi okaze, kontraŭ Dio
Mi ne batalas kontraŭ Dio, ĉar tiu ne ekzistas. Mi batalis kontraŭ misinformiĝo kaj mispensado. Sed ĉi-kaze mi nur skribis pri gramatika detalo, kaj volis sugesti ke estas tute defendeble, ĉar tradicie, skribi 'Li' kiam temas pri la Dio de la kristanoj kaj judoj.
Do, skribante "Li", vi asertas, ke la Dio havas penison. Tute ridinde. Do kiu havas vaginon, por ke tiu peniso povu esti uzata? Stultaĵo kaj limigita homa pensado pri la Dio.
Laŭ la bibliaj fabeloj Jesuo estas "filo de Dio". Ĉar Maria laŭ samaj fabeloj estis lia patrino, Dio devas esti lia patro. Do li havas kacon. Fino!

mihxil (Mostra il profilo) 09 marzo 2013 16:05:05

hebda999:Do laŭ vi eĉ virinon oni povas nomi per li.
Se la sekso estas nekonata aŭ negrava, tio eblas. Sed ne estas 'laŭ mi', temas pri la kutimoj de la lingvo.

Sed pleje vi montras denove kompletan nekomprenemon. Vi sugestas grandan diskuton, kiam tiu tute ne estas. Mi simple provis atentigi vin ke via insisto je uzi 'Ĝi' ne trovas multan sekvon. Ekz. eĉ la biblio uzas 'li'. Vi simple rifuzas agnoski tiun evidentan fakton, nek iel ajn reagas (kio alia estas nova?) al tio sed simple serĉas kvereladon.

Cetere estas, kiel mi diris, fekegale kion vi diras. Diru 'ĝi'. Mi vere ne havas fortan opinion pri la tuta temo. Mi nur pensas ke via insisto je 'Ĝi' estas je nenio bazita, kaj mi tre probable Zamenhofe uzos 'li' por indiki la imagan fiulon.

AlfRoland (Mostra il profilo) 10 marzo 2013 20:15:21

vidas vandenis:
Do en nuntempa senfabela vivo multaj viroj havas grandegajn kacojn, sed nomi ilin (virojn) 'patroj' oni ne ĉiam povas, ĉar iliaj instrumentoj taŭgas nur pisi.
Kaj kion diras tiu observo al vi pri la sekso de Dio???

hebda999 (Mostra il profilo) 10 marzo 2013 22:26:31

AlfRoland:Laŭ la bibliaj fabeloj Jesuo estas "filo de Dio". Ĉar Maria laŭ samaj fabeloj estis lia patrino, Dio devas esti lia patro. Do li havas kacon. Fino!
Mi proponas al vi eduki sin denove pri religiaj aferoj, ĉar via scio estas ridinde (aŭ cele) malkompleta. Jesuo estis homo (certe kun kaco, kial Li ne havus tiun aldonaĵon) kun dia deveno, la Filo de homo, kiel nomas Lin la religiuloj. Se vi parolas pri Jesuo-homo, tial rajtas uzi "Li". Sed la Dio mem ne estas homo, Ĝi nur enkorpiĝis en la homa karno por rilati kun homoj. Se vi surmetas pantalonon, ĉu tio signifas, ke vi estas pantalono kun poŝoj? Se vi ne komprenas tiun ĉi ekzemplon, tiam via menso estas senespere kondamnita.

mihxil (Mostra il profilo) 11 marzo 2013 01:49:28

hebda999:
AlfRoland:Laŭ la bibliaj fabeloj Jesuo estas "filo de Dio". Ĉar Maria laŭ samaj fabeloj estis lia patrino, Dio devas esti lia patro. Do li havas kacon. Fino!
Mi proponas al vi eduki sin denove pri religiaj aferoj, ĉar via scio estas ridinde (aŭ cele) malkompleta. Jesuo estis homo (certe kun kaco, kial Li ne havus tiun aldonaĵon) kun dia deveno, la Filo de homo, kiel nomas Lin la religiuloj. Se vi parolas pri Jesuo-homo, tial rajtas uzi "Li". Sed la Dio mem ne estas homo, Ĝi nur enkorpiĝis en la homa karno por rilati kun homoj. Se vi surmetas pantalonon, ĉu tio signifas, ke vi estas pantalono kun poŝoj? Se vi ne komprenas tiun ĉi ekzemplon, tiam via menso estas senespere kondamnita.
Vi kiel kutime nur ripetas vian opinion sen vere reagi al la mesaĝo. Do lasu min ripeti la argumenton de AlfRoland: Li ne diris ke Dio estas viro, ĉar Jesuo estis viro. Li diris ke Dio estu viro, ĉar li estis la patro de Jesuo, kies patrino estis Maria. Ĉar la ipsilono-kromosomoj de Jesuo ne originis de Maria (kiu ne havis tiujn), ili originis do de Dio, kiu do estis viro.

Ne estas necese ke vi samopiniu, sed almenaŭ montru ke vi komprenas la logikon.

Kompreneble oni povas elturniĝi alimaniere. Dio ja estas fantazio (kiel ne malverŝajne ankaŭ Jesuo mem), do ĉio eblas.

Ekzemple ni povas fantazii ke Jesuo, ĉar li ne vere havis patron sed nur patrinon, do mem estis virino. Ĉar liaj genaj informoj venis de nur unu homo (la virino Maria) li estis ties klono, kaj sekve li estis virino ankaŭ.

Persone mi ja komprenas ke kristismanoj estas tute liberaj kredi absurdaĵojn kaj tute ignori la biologiajn faktojn ke senseksa reprodukto ne okazas ĉe homoj, kaj ke ĉiu homo havas kaj patrinon kaj patron. Eble Maria tute ne estis virga, Jozefo simple estis la patro, kaj Dio nur metafore estis la 'patro' de Jesuo, kaj ne mem havas sekson. Mi konfesas ke seksohavan superulon sonas eĉ pli freneze. Kvankam, aliflanke, se Dio ekzistus, li probable mem originas el evoluado, kaj ĉar kompleksaj organismoj ŝajne emas havi seksojn, do ne estus malverŝajne ke ankaŭ Dio havu sekson.

Revenante tamen al la origino de ĉi tiu diskuto: mi parolis nur gramatike. Mi konstatas ke Zamenhof tradukis la malnovan testamenton kaj aplikis 'li' por Dio. Li ne devis fari tion, ĉar la hebrea ne havas vorton por 'ĝi', kaj li do estis libera ĝin foje enkonduki. Sed li tamen ne faris tion por la dia pronomo. 'li' en esperanto ankaŭ povas esti la ĝenerala 'ulgenra' (kiel esprimis tion Revo) pronomo, ĝi ne estas ekskluziva por y-kromosomuloj. Mi ne pensas ke Zamenhof opiniis ke Dio havas penison.
Bonvolu agnoski almenaŭ tion. (ha ha, kiom naive, mi tute ne kredas ke vi faros tion, vi aŭskultas nenion kaj neniam montras kompreni ion ajn, do kial vi ŝanĝus tion nun? Mi prognozas ke vi simple denove ripetos ke Dio ne estas viro).

mihxil (Mostra il profilo) 11 marzo 2013 18:03:28

hebda999:Ne, sed al vi jes. Argumentoj estas bonaj nur por tiu, kiu vin respektas. Tio ĉi ne okazas ĉe miĥil. La diskuto estas sensenca - li estas saĝa, mi estas simplulo. Pri kio povas mi diskuti kun tia arogantulo. Li jam ĉion scias, ĉu ne? Tial li blekas.
Vi simple ne havas argumentojn. Mi daŭre provis peti al vi ke vi prezentu kelkajn aŭ ke vi reagu al miaj. Sed vi neniam reagas, aŭ nur per simpla 'mi tamen pravas' (mi parafrazas). Tiam mi diris vin 'simplulo', laŭ mi iom trafe, sed precipe provoke. Kaj nun via tuta argumentaro eĉ reduktiĝis al ironia 'mi ne parolas al arogantuloj'.

Mi tute ne scias ĉion. Mi nur aŭdacus aserti ke mi ne scias nenion. Unu el la aferetoj kiujn mi ŝajne nun povus scii estas ke viaj starpuktoj ĝenerale estas profunde senbazaj, ĉar vi tute rifuzas komenti ilin.

Se vi ekzemple asertas ke oni ne uzu 'li' por dio, mi tre naive diris ke tio ja tamen okazas en la biblio, kaj ke certa vortaro ankaŭ pravigas tian uzon. Ne ŝajnas al mi tre malĝusta rimarko, sed eĉ io tiom simpla nur renkontas silenton.

AlfRoland (Mostra il profilo) 15 marzo 2013 21:05:08

vidas vandenis:Hundoj bojas sed karavano vojas. La nova papo lernis kemion, filozofion, instruis literaturon kaj psikologion. Ĉu li estas malklerulo, stultulo kiel oni povas pensi laŭ 'saĝeco' de iuj niaj amikoj- forumanoj?
Studoj per si mem ne garantias saĝecon. Unuavice li estas ĉefdirektoro por internacia grandentrepreno (Dio&Filo AK). Pli interese estas ĉu li purigos en la pedofilia marĉo ene en katola eklezio.
- Patro Bill volas paroli kun vi Kevin!
- Damne! Ĝuste kiam mi brosis al mi la dentojn!

(Cetere, Kion vi opinias pri islamo kaj islamanoj?)

mihxil (Mostra il profilo) 16 marzo 2013 09:20:05

vidas vandenis:Hundoj bojas sed karavano vojas. La nova papo lernis kemion, filozofion, instruis literaturon kaj psikologion. Ĉu li estas malklerulo, stultulo kiel oni povas pensi laŭ 'saĝeco' de iuj niaj amikoj- forumanoj?
Do ĉu vi volas sugesti ke ĉar vi trovis ekzemplon de iu lerninta kiu tamen ŝajne kredas je la sama iluzio kiel vi, ke tio iel pravigus vin? Ĉu vi vere pensas ke ne eblus trovi kontraŭekzemplojn? Mi povus nomi amasojn da homoj kiuj estas tre lernintaj kaj tre inteligentaj kiuj estas tute ateistaj. Mi vere eĉ ne dubas ke vi ne dubas pri tio ke mi povus fari tion, do mi eĉ ne efektive faros. Ĉar tio povus sugesti ke mi pretas apliki la saman feblan argumenton kiel vi.

La demando restas kial vi do trovis necese fari tiun ĉi rimarkon.

erinja (Mostra il profilo) 18 marzo 2013 11:50:15

Personaj atakoj kaj malĝentila konduto ne estas permesitaj en la forumoj. Ĉiuj estas liberaj diskuti siajn diversajn vidpunktojn ĉi tie, sed tiu libereco finiĝas, ekestas personaj atakoj kaj insultoj al aliaj uzantoj.

fstphane (Mostra il profilo) 19 marzo 2013 18:34:53

vidas vandenis:
erinja:Personaj atakoj kaj malĝentila konduto ne estas permesitaj en la forumoj. Ĉiuj estas liberaj diskuti siajn diversajn vidpunktojn ĉi tie, sed tiu libereco finiĝas, ekestas personaj atakoj kaj insultoj al aliaj uzantoj.
Jes, vi pravas. Precipe, se iuj forumanoj insultas ne nur unu-du kredantajn je Dio forumanojn, sed milionojn da kredantoj de tuta mondo. Kaj ne nur kristanojn, sed ankaŭ islamanojn, sikismanojn k.t.p. Kaj bedaŭrinde tiuj E-amikoj ĝenerale estas kleruloj, altnivelaj Esperantistoj, tre bone posedantaj retorikan arton. Sed ilia hobio - primoki alian en ĉi tiu kampo (religio) montras, ke ilia spirita stato iom malordas.
Kara sinjoro,
Mi pardonpetas sed, mi vidis neniun insultojn ĉi tie, sole kelkajn etajn kritikojn, cetere, sen ia fundamento, laŭ mi, pri religia temo.
Mi dezirus kompreni, kial vi vin sentis insultita ĉi tie?
Bonvolu pliprofundigi vian vidpunkton prie.

Torna all’inizio