Към съдържанието

Utileco de la vorto “degeli”

от Matthieu, 22 март 2013

Съобщения: 17

Език: Esperanto

Francestral (Покажи профила) 27 март 2013, 18:40:02

Ondo:Krome, se vi volas trovi Fundamentan vorton por "degeli", la plej proksima estas "fluidiĝi", ne "fandiĝi".
Ne. "Fandiĝi" estas pli proksima.

fluidiĝi = iĝi fluido = iĝi likvo aŭ gaso.
fandiĝi = Likviĝi pro varmo.
sublimiĝi = Pasi de la solida stato rekte en la vaporan.

Por solidoj, fluidiĝi = fandiĝi aŭ sublimiĝi.
Do "fandiĝi" kaj "degeli" estas pli precizaj ol "fluidiĝi".

Ondo:Se vi serĉas absolute minimuman vortprovizon, eĉ "fandiĝi" kaj "fluidiĝi" ne kontentigu vin. Vi ja povas simple uzi la radikon "akv": glacio akviĝas.
Oni ne povas igi la vorton "likviĝi" arkaa, ĉar "akviĝi" estas tre malsama ol "likviĝi".
Azoto povas likviĝi, sed ĝi ne povas akviĝi.

Rugxdoma (Покажи профила) 27 март 2013, 20:17:41

Ondo:Nun, en Marto, mi spertas ĉiutage degelan posttagmezon kaj frostajn noktojn.

Se vi serĉas absolute minimuman vortprovizon, eĉ "fandiĝi" kaj "fluidiĝi" ne kontentigu vin.
Malfrosta, malfrosti?

antoniomoya (Покажи профила) 27 март 2013, 21:18:51

Glacio.
Glaciiĝi.
Malglaciiĝi.

La Reta Vortaro diras: Degeli = malglaciiĝi.

Se la du vortoj signifas la samon, kial enkonduki novan vorton, kiun oni devos plu lerni, anstataŭ uzi la esperantan rimedon de kunmetaĵoj? Ĉu ĉar "malglaciiĝi" estas tro longa?

Amike.

Kirilo81 (Покажи профила) 28 март 2013, 08:59:58

antoniomoya:Se la du vortoj signifas la samon, kial enkonduki novan vorton, kiun oni devos plu lerni, anstataŭ uzi la esperantan rimedon de kunmetaĵoj? Ĉu ĉar "malglaciiĝi" estas tro longa?
Ja ne temas pri enkonduko, kaj fand' kaj degel' estas samaĝaj.
Kaj por mia kompreno "neĝo" kaj "glacio" ne estas la sama afero, mi lasas mian filon iri sur neĝo, sed ne sur glacio.

Forigi kiel eble plej da radikoj ne nepre ekonomiigas la lingvon, se vi forstrekas pli specialan vorton kaj ekuzas pli ĝeneralan, vi devas aŭ paroli pli eksplice aŭ riski konfuzon (Aĥ, kiam finfine degelos? estas senkuntekste komprenebla, sed ĉu likviĝos taŭgus sen klarigo?).

sudanglo (Покажи профила) 28 март 2013, 11:48:12

Tiu batalo inter la radik-voli-havaj kaj la minimumistoj havas jam longegan historion en la movado. Kurioze kiel ĝi ankoraŭ persistas.

Sed tamen se oni komparas epokon kun epoko, oni vidas kiu kampo ĉiam venkas. La deziro por ekonomia, preciza kaj rafinita esprimo ĉiam triumfas super la kotentiĝo je maleleganta peza kunmetado.

Ondo (Покажи профила) 28 март 2013, 12:31:42

sudanglo:La deziro por ekonomia, preciza kaj rafinita esprimo ĉiam triumfas super la kotentiĝo je maleleganta peza kunmetado.
Prave! Kaj la eleganta, facilmova, pensoklariga kunmetado daŭras brile flugi super la batalkampoj, kie haladze putras generacioj da kadavroj de enigmaj novradikoj.

Francestral (Покажи профила) 28 март 2013, 13:22:00

antoniomoya:La Reta Vortaro diras: Degeli = malglaciiĝi.

Se la du vortoj signifas la samon, kial enkonduki novan vorton, kiun oni devos plu lerni, anstataŭ uzi la esperantan rimedon de kunmetaĵoj? Ĉu ĉar "malglaciiĝi" estas tro longa?
La Reta Vortaro diras:
degeli = Malglaciiĝi, malfrostiĝi, fluidiĝi de varmo, fandiĝi
fandi = Likvigi per varmo solidajn korpojn

Tiu difino de "degeli" estas malklara.

Kiam premo estas malpli ol 611 Pa (paskaloj), per varmo glacio rekte iĝas gaso. Tiam,
-oni povas diri, ke tiu glacio malglaciiĝas kaj fluidiĝas, sed
-oni ne povas diri, ke tiu glacio fandiĝas, ĉar ĝi ne iĝas likvo.

Tial mi preferas la difino de "degeli" laŭ PIV, ĉar tiu difino estas pli klara:
degel/i (ntr) Likviĝi fare de la varmo, fandiĝi (pp glacio)

Обратно нагоре