Messages : 12
Langue: Esperanto
Francestral (Voir le profil) 20 mai 2013 18:28:43
En ReVo, mi trovis:
ReVo:*mezoEn PIV, mi trovis:
3. Tio, kio estas egale malproksima de kontraŭaj ekstremaj gradoj: vero kaj virto kuŝas en mezo; serĉi la ĝustan mezon.
PIV:*mez/oDo mi konjektas, ke mezdika ne signifas "inter diketa kaj dikega" sed signifas "nek dika nek maldika".
3 (f) Tio, kio estas egale malproksima de du kontraŭaj ekstremaj gradoj: vero k virto kuŝas en la mezo; la ĝusta, la ora mezo.
mezvarma
1 Nek tre varma nek tre malvarma: mezvarma akvo, klimato.
raffadalbo (Voir le profil) 23 mai 2013 12:36:24
Francestral:En PIV, mi trovis:Ankaŭ en la vortaro de lernu (Eo->Italiano, sed ne Eo->Eo... strange!) mi trovis:
PIV:mezvarma Nek tre varma nek tre malvarma: mezvarma akvo, klimato.Do mi konjektas, ke mezdika ne signifas "inter diketa kaj dikega" sed signifas "nek dika nek maldika".
* mezaĝa = "di mezza età" (kiu signifas: kun meza aĝo)
* mezbona = "mediamente buono" (kiu signifas: averaĝe bona)
* mezkraniulo = "mesocefalo o di forma intermedia" (kiu signifas preskaŭ: kun kranio nek granda nek malgranda)
* mezkvalita = "mediocre"
ktp...
Ekzemple, en Eo->Angla, Eo->Franca, Eo->Germana, Eo->Itala, Eo->Nederlanda oni trovas tiujn tradukojn:
* mezaĝa = middle-aged = d'age moyen = in mittleren Jahren = di mezza età = van middelbare leeftijd