До змісту

Sciencfikcia romano verkata en Esperanto

від Vervoro, 11 квітня 2013 р.

Повідомлення: 17

Мова: Esperanto

szilardo (Переглянути профіль) 2 травня 2013 р. 09:46:13

Temo: Sciencfikcia romano verkata en Esperanto
Mesaĝo: al Vervoro!

Se Vi volas legi originale en Esperanto, serĉu la faman hungaran verkiston Istvan Nemere, kiu verkas ankaŭ Esperante. Pri Li: www.nemere.hu memkompreneble ankaŭ Esperante! Li skribis eĉ sciencfikcian verkon, ekz. "Terra" eldonita de Hungara Esper. Asocio (1987). Li skribis Esperante jam 22 verkojn (Monda rekordo!), el kiuj mi sensukcese serĉas jarojn la jenajn:
La naŭa kanalo| La alta akvo| Serĉu mian sonĝon| Krokize de mia ĝardeno| Krias la silento| Vismar|Jesa| Serpentoj en la punto|(9). La ceterajn mi posedas. Se Vi konas iun, kiu povus havi, vendi aŭ interŝanĝi tiujn menciitajn verkojn, bv. skribi al mi. Mi loĝas en Slovakio. Anticipa danko!
Szilardo

raffadalbo (Переглянути профіль) 4 травня 2013 р. 05:32:09

Vervoro:La lastaj ĉapitroj estas alŝutitaj, kaj nun mi kompilis la tutan libron en unu dosiero... La dosiero troviĝas ĉi tie: http://www.sendspace.com/file/mepbcw
Interese! Mi elŝutis la dosieron kaj poste (kiam mi havos tempon) mi legos ĝin.

Sed mi rimarkis ke vi ne donas iun ajn indikon pri vi. Ankaŭ sur la dosiero vi skribas vian nomon nur "Vervoro" kaj en via profilo sur lernu vi ne montris nek aĝon nek loĝlandon nek alion, krom ke vi estas verkisto. Ĉu estas kialo por tio? ridulo.gif

Sahaquiel (Переглянути профіль) 5 травня 2013 р. 17:49:46

Nu, ĉi tio ne estas originalaĵo. Estas traduko fare de mi de rakontaro «Lucifer's Shadow», ĝis nun mi tradukis nur du ĉapitrojn, proksimume 50 paĝojn. Ĝi enhavas tajperarojn, kaj gramatikaĵetojn, do, pardonu lango.gif.

Se vi interesiĝas: L' Ombro de Lucifer'

Vervoro (Переглянути профіль) 11 травня 2013 р. 14:38:07

raffadalbo:Sed mi rimarkis ke vi ne donas iun ajn indikon pri vi. Ankaŭ sur la dosiero vi skribas vian nomon nur "Vervoro" kaj en via profilo sur lernu vi ne montris nek aĝon nek loĝlandon nek alion, krom ke vi estas verkisto. Ĉu estas kialo por tio? ridulo.gif
Vervoro estas idento, kiun mi kreis por publikigi miajn verkojn anonime. Mi volas, ke homoj juĝu miajn verkojn sen timo ofendi aŭ flati iun konatan personon.

La sekva libro nomiĝos "La venĝo de la liftoj". Ĝia unua ĉapitro estos publikigita je la 20-a de majo, 15:00 UTC.

BartexXx310 (Переглянути профіль) 21 травня 2013 р. 15:23:47

Vervoro:
raffadalbo:Sed mi rimarkis ke vi ne donas iun ajn indikon pri vi. Ankaŭ sur la dosiero vi skribas vian nomon nur "Vervoro" kaj en via profilo sur lernu vi ne montris nek aĝon nek loĝlandon nek alion, krom ke vi estas verkisto. Ĉu estas kialo por tio? ridulo.gif
Vervoro estas idento, kiun mi kreis por publikigi miajn verkojn anonime. Mi volas, ke homoj juĝu miajn verkojn sen timo ofendi aŭ flati iun konatan personon.

La sekva libro nomiĝos "La venĝo de la liftoj". Ĝia unua ĉapitro estos publikigita je la 20-a de majo, 15:00 UTC.
Ĉu jam '"La venĝo de la liftoj"' aperis sur interreto ? Mi estas tre scivola nova via libro. Ĵus mi finas 'La Perfido da la Liftoj' kaj mi estas tre impresita. Eĉ mi printis vian verkon

Vervoro (Переглянути профіль) 11 вересня 2013 р. 22:32:22

Finfine aperis la unua ĉapitro de la nova verko La Venĝo de la liftoj: http://www.fictionpress.com/s/3153074/1/La-Venĝo-de-la-Liftoj. Novaj ĉapitroj aperu ĉiusemajne je merkredo vespere.

Mi havis komputilan problemon, pro kiu mi perdis plejparton de la original dokumentoj de la libroj. Ĉu iu povis sendi al mi la pdf-an version, kiun mi publikigis antaŭe? Vi povas sendi ĝin al vervorov[ĉe]gmail.com. Dankon!

jozefo_22 (Переглянути профіль) 21 грудня 2013 р. 04:23:02

Vervoro:Finfine aperis la unua ĉapitro de la nova verko La Venĝo de la liftoj: http://www.fictionpress.com/s/3153074/1/La-Venĝo-de-la-Liftoj. Novaj ĉapitroj aperu ĉiusemajne je merkredo vespere.

Mi havis komputilan problemon, pro kiu mi perdis plejparton de la original dokumentoj de la libroj. Ĉu iu povis sendi al mi la pdf-an version, kiun mi publikigis antaŭe? Vi povas sendi ĝin al vervorov[ĉe]gmail.com. Dankon!
Saluton Vervoro... Mi ĵus legi vian lastan mesaĝon kaj tial mi sendos via verko al vi. Nuntempe, mi legas la perfidon de la liftoj kaj por mi ĝi estas tre bona romano, do kiam vi publikigos la duan parton de la rakonto? Mi jam volas ĝin legi! Graluton kaj ĝis!

Назад до початку