Tin nhắn: 17
Nội dung: Esperanto
szilardo (Xem thông tin cá nhân) 09:46:13 Ngày 02 tháng 5 năm 2013
Mesaĝo: al Vervoro!
Se Vi volas legi originale en Esperanto, serĉu la faman hungaran verkiston Istvan Nemere, kiu verkas ankaŭ Esperante. Pri Li: www.nemere.hu memkompreneble ankaŭ Esperante! Li skribis eĉ sciencfikcian verkon, ekz. "Terra" eldonita de Hungara Esper. Asocio (1987). Li skribis Esperante jam 22 verkojn (Monda rekordo!), el kiuj mi sensukcese serĉas jarojn la jenajn:
La naŭa kanalo| La alta akvo| Serĉu mian sonĝon| Krokize de mia ĝardeno| Krias la silento| Vismar|Jesa| Serpentoj en la punto|(9). La ceterajn mi posedas. Se Vi konas iun, kiu povus havi, vendi aŭ interŝanĝi tiujn menciitajn verkojn, bv. skribi al mi. Mi loĝas en Slovakio. Anticipa danko!
Szilardo
raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 05:32:09 Ngày 04 tháng 5 năm 2013
Vervoro:La lastaj ĉapitroj estas alŝutitaj, kaj nun mi kompilis la tutan libron en unu dosiero... La dosiero troviĝas ĉi tie: http://www.sendspace.com/file/mepbcwInterese! Mi elŝutis la dosieron kaj poste (kiam mi havos tempon) mi legos ĝin.
Sed mi rimarkis ke vi ne donas iun ajn indikon pri vi. Ankaŭ sur la dosiero vi skribas vian nomon nur "Vervoro" kaj en via profilo sur lernu vi ne montris nek aĝon nek loĝlandon nek alion, krom ke vi estas verkisto. Ĉu estas kialo por tio?

Sahaquiel (Xem thông tin cá nhân) 17:49:46 Ngày 05 tháng 5 năm 2013

Se vi interesiĝas: L' Ombro de Lucifer'
Vervoro (Xem thông tin cá nhân) 14:38:07 Ngày 11 tháng 5 năm 2013
raffadalbo:Sed mi rimarkis ke vi ne donas iun ajn indikon pri vi. Ankaŭ sur la dosiero vi skribas vian nomon nur "Vervoro" kaj en via profilo sur lernu vi ne montris nek aĝon nek loĝlandon nek alion, krom ke vi estas verkisto. Ĉu estas kialo por tio?Vervoro estas idento, kiun mi kreis por publikigi miajn verkojn anonime. Mi volas, ke homoj juĝu miajn verkojn sen timo ofendi aŭ flati iun konatan personon.
La sekva libro nomiĝos "La venĝo de la liftoj". Ĝia unua ĉapitro estos publikigita je la 20-a de majo, 15:00 UTC.
BartexXx310 (Xem thông tin cá nhân) 15:23:47 Ngày 21 tháng 5 năm 2013
Vervoro:Ĉu jam '"La venĝo de la liftoj"' aperis sur interreto ? Mi estas tre scivola nova via libro. Ĵus mi finas 'La Perfido da la Liftoj' kaj mi estas tre impresita. Eĉ mi printis vian verkonraffadalbo:Sed mi rimarkis ke vi ne donas iun ajn indikon pri vi. Ankaŭ sur la dosiero vi skribas vian nomon nur "Vervoro" kaj en via profilo sur lernu vi ne montris nek aĝon nek loĝlandon nek alion, krom ke vi estas verkisto. Ĉu estas kialo por tio?Vervoro estas idento, kiun mi kreis por publikigi miajn verkojn anonime. Mi volas, ke homoj juĝu miajn verkojn sen timo ofendi aŭ flati iun konatan personon.
La sekva libro nomiĝos "La venĝo de la liftoj". Ĝia unua ĉapitro estos publikigita je la 20-a de majo, 15:00 UTC.
Vervoro (Xem thông tin cá nhân) 22:32:22 Ngày 11 tháng 9 năm 2013
Mi havis komputilan problemon, pro kiu mi perdis plejparton de la original dokumentoj de la libroj. Ĉu iu povis sendi al mi la pdf-an version, kiun mi publikigis antaŭe? Vi povas sendi ĝin al vervorov[ĉe]gmail.com. Dankon!
jozefo_22 (Xem thông tin cá nhân) 04:23:02 Ngày 21 tháng 12 năm 2013
Vervoro:Finfine aperis la unua ĉapitro de la nova verko La Venĝo de la liftoj: http://www.fictionpress.com/s/3153074/1/La-Venĝo-de-la-Liftoj. Novaj ĉapitroj aperu ĉiusemajne je merkredo vespere.Saluton Vervoro... Mi ĵus legi vian lastan mesaĝon kaj tial mi sendos via verko al vi. Nuntempe, mi legas la perfidon de la liftoj kaj por mi ĝi estas tre bona romano, do kiam vi publikigos la duan parton de la rakonto? Mi jam volas ĝin legi! Graluton kaj ĝis!
Mi havis komputilan problemon, pro kiu mi perdis plejparton de la original dokumentoj de la libroj. Ĉu iu povis sendi al mi la pdf-an version, kiun mi publikigis antaŭe? Vi povas sendi ĝin al vervorov[ĉe]gmail.com. Dankon!