Al la enhavo

Kiu estas la malfacila parto en la lingvo esperanta

de irfan2013, 2013-aprilo-19

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Uridium (Montri la profilon) 2013-aprilo-24 18:55:02

En mia opinio, la malfacila parto por mi (por nun) estas la "-n por objektoj", tio kostas sufiĉe al mi lerni.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-aprilo-24 20:25:44

žmo:La plej malfacila afero por mi estas la nomoj de semajntagoj. Mi neniel povas memoriĝi, tiuj nomoj ĉiam intermiksas en mia kaporidulo.gif
Tiel eble estas, ĉar en mia denaska lingvo semajntagnomoj estas tre simplaj: "unuatago", "duatago" ..... "sepatago".
Ankaŭ mi ŝatus, se Esperanto havus pli laŭsistemajn nomojn de semajntagoj. Sed estus problemo se Esperanto havus numerajn nomojn, kvazaŭ en via lingvo: Diversaj lingvoj havas malsimilajn komencpunktojn: Ekzemple la rusa kaj la ĉina nomas lundon "unuatago", la portugala nomas ĝin "duatago", la svahila nomas gin "triatago".

Ĉi tiu estas parto de plej granda problemo - memori vortojn. Kvankam ĝi estas pli malgranda ĉe Esperanto ol ĉe aliaj lingvoj, ankaŭ ni Esperanto-parolantoj suferas de ĝi. La vortoj estas tro multaj. Kvankam mi povas kompreni germanan kaj latinidajn lingvojn, kaj tial havas avantaĝon, mi ĉiam devas barakti.
Mi intermiksas: mezo-medio, regi-reĝi, pago-paĝo, polvo-pulvo, krii-krei-kredi, ĝusta-justa-ĵusta-gusta, heliko-helico, korpo-korpuso, vivo-vido, kurzo-kurso,, agordi-akordi, tavola-tablo-tabula, kapo-ĉapo, kapelo-ĉapelo, fono-fondo-fundo-fonto, ruza-rusa-rosa, peza-pesa, juĝi-ĵuri-ĵus. Tiuj estas falsaj amikoj. Aliaj vortoj ne eĉ estas konatuloj.

Redaktita

gianich73 (Montri la profilon) 2013-aprilo-24 20:51:49

Jotor:Por mi, estas la diferenco inter la transitivaj kaj ne-transitivaj verboj (tio kelkfoje malsamas kun la hispana lingvo). Ankaŭ, la korekta uzado de la sufiksoj -IG- kaj -IĜ-.
Mi konsentas kun vi en granda maniero.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-junio-20 09:02:08

Estas io kio ne estas tro malfaĉila, sed almenaŭ en mia lingvo estas tre strange ne uzi la nedifintan artikolon.
Tiel: mi vidis hundon, aŭ mi aŭdis hundon, estas "yo vi perro, o escuché perro" en la hispana, kaj tio sonas strangege, kvazau io mankus, kaj eĉ similas al la indiana parolo. Ĉi tie la menso devas adaptiĝi al tiu nekutima manko (mi supozas ke samokazas en tiuj lingvoj kiuj ankaŭ uzas tiun artikolon).

Oni ne scias kiam ĝuste uzi unu-n, kvankam foje povas esti facile, ekzemple: yo comí yogur-yo comí un yogur, estus simile per: mi manĝis jogurton-mi manĝis unu jogurton, kaj tie ĉi ja estas facile uzi unu-n (unu glaso, ne x kvanto), sed alifoje oni ne tute certas ĉu devus uzi unu aŭ ne.

johmue (Montri la profilon) 2013-junio-20 10:12:09

fajrkapo: sed alifoje oni ne tute certas ĉu devus uzi unu aŭ ne.
Ekzemple?

efilzeo (Montri la profilon) 2013-junio-20 10:36:03

Uridium:En mia opinio, la malfacila parto por mi (por nun) estas la "-n por objektoj", tio kostas sufiĉe al mi lerni.
Probable ĉar vi memoras la eraran instruon de niaj instruistoj de latino kiuj diras ke la akuzativo respondas al la demando "kio?" anstataŭ diri ke la akuzativo bezonas nur kiam objekto ricevas agon.

swalf (Montri la profilon) 2013-junio-21 07:06:09

Ŝajnas ke multaj uloj havis kelkajn malfacilaĵojn pro la korelativoj. Tio sonas iomete stranga, mi supozis respondojn kiel akuzativo aŭ antaŭvortaj eroj.

Por mi malfacilis la uzo de akuzativo en movaj aŭ tempaj komplementoj. Nun mi trovas ke eldiri senerare kelkaj sonkomponitaĵo ne estas facile.

foggy67 (Montri la profilon) 2013-junio-21 08:17:36

Laŭ mia opinio, la plej malfacila parto en Esperanto rilatas al la landomoj. Tiuj, kiuj finiĝas per la sufikso i povas krei grandan konfuzon. Unuavice la litero i estas vera parto de la radiko ĉe kelkaj landnomoj (Aŭstralio, Alĝerio, Tunizio, kies loĝantojn oni respektive nomas aŭtraliano, algêriano, tuniziano). Duavice la sama litero i rolas kiel ŝajna sufikso cê aliaj landnomoj (Francio, Germanio, kies loĝantojn oni respektive nomas franco, germano).

Eĉ la Akademio de Esperanto kontraŭdiris sin tra la tempo pri tiu aparta temo: unue ĝi malpermesis la uzadon de la sufikso -i cê la landnomoj por forigi tian konfuzon (je ~1920). Poste, ĝi nuligis sian antaŭan decidon (je ~1970) kaj lasas al la tempo la evoluon pri tiu temo.
Nuntempe, la sufikso -i neniam fariĝis oficiala por tia uzado.

Sed ekzistas simpla rimedo kontraŭ tiu konfuzo: oni uzu nur la fundamentan sufikson -uj anstataŭ la neoficialan -i ĉe gentobazaj landnomoj. Tio estas Francujo, Germanujo anstataŭ Francio, Germananio: la loĝantojn oni cîam respektive nomas franco, germano.
Tiel la konfuzo tute malaperas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-junio-21 12:53:03

Korelativoj estas kiel multobliga tabelo por la infanoj: unue, oni ne konas ĝin. Due, oni konas ĝin, sed ne parkere. Nur en tria etapo oni scias ĝin parkere, kaj oni ne bezonas pripensi por trovi la bonan respondon.

Demandu al infano kiom estas 3 foje 9. Li ne parkerigis tion, sed memorigante, ke 3 foje 8 estas 24 kaj kalkulante per siaj fingroj 25, 26, 27, li respondas 27!
Tio validas por skriba ekzameno pri la tabelo de 3, sed ne uzeblas por fari kompleksajn multobligojn.

Estas la sama pri korelativoj: legante vorton kiel "ĉiel", komencanto devas uzi la vortojn kiujn li jam konas, ekz. "ĉio", kaj "kiel" por kompreni, ke "ĉiel" signifas "ĉiumaniere". Sed tiu pripensado postulas tempon, kaj tio ne konvenas en ĉiutaga parolado. Sed post kelkaj monatoj, per alkutimiĝo, tiuj vortoj estos gravuritaj en via memoro...

x1004 (Montri la profilon) 2013-junio-21 15:14:52

Altebrilas:Demandu al infano kiom estas 3 foje 7. Li ne parkerigis tion, sed memorigante, ke 3 foje 6 estas24 kaj kalkulante per siaj fingroj 25, 26, 27, li respondas 27!...
Ĉu vere? En Pollando oni instruas alian aritmetikon.

Reen al la supro