Ne subtenu la prepozicion "na" por la akuzativo
door foggy67, 28 juni 2013
Berichten: 67
Taal: Esperanto
foggy67 (Profiel tonen) 28 juni 2013 14:29:30
La esperantujo ja ne bezonas tian mistauxgan prepozicion. La lingvo fakte estas suficxe fleksebla kaj ricxa por esprimi cxiuokaze la akuzativon. Jen la klarigoj kun siaj ekzemploj.
Ĉe propraj nomoj ĝenerale 'neesperantigeblaj' (, kiuj ne finigxas per -o): oni aldonas la finaĵon -n post vokalo, aŭ -on post konsonanto. Tiel la devena formo restas rekonebla. Ĉi-kaze oni uzas la formon Shakespeare-on por nekutimaj vortoj (aŭ eĉ Ŝekspiron).
Antaŭ literoj: anstataŭ "Na J oni aldonas por krei pluralon.", oni preferu "La literon J oni aldonas por krei pluralon.".
Antaŭ numeraloj: anstataŭ "Ŝovu na 1 (unu) je tri cifer-pozicioj maldekstren.", oni preferu "Ŝovu la numeralon 1 (unu) je tri cifer-pozicioj maldekstren.".
Antaŭ priparolataj vortoj: anstataŭ "Evitu uzi na alies, uzu na aliula.", oni preferu "Evitu uzi la vorton alies, uzu la vorton aliula.".
Antaŭ titoloj: anstataŭ "Mi legis na Gerda Malaperis.", oni preferu "Mi legis la verkon Gerda Malaperis.",
Antaŭ citaĵoj: anstataŭ "Cezaro diris na 'Ĵetkubo estas ĵetita' .", oni preferu "Cezaro diris, ke ĵetkubo estas ĵetita".
La problemo pri ambaŭ ŝajnas esti sensignifa : anstataŭ "Mi volas ambaŭ.", oni preferu "Mi volas ĉiujn du." Zamenhof mem malkonsilis diri "Mi volas la ambaŭon" en la kolekto "Lingvaj Respondoj".
Rilate al la frazo "Ĉiuj knabinoj ŝatas ĉiujn knabojn, sed nur iom da virinoj ŝatas iom da viroj.", oni povas anstataŭe diri ke, "Ĉiuj knabinoj ŝatas ĉiujn knabojn, sed nur iomaj virinoj ŝatas iomajn virojn."
La oficiala enkonduko de "na" kreus pli da konfuzo ol gxi ne solvus.
Tempodivalse (Profiel tonen) 28 juni 2013 15:49:40
Fenris_kcf (Profiel tonen) 29 juni 2013 11:18:10
Ho, konservativa lingvo-puristo, vi …
Ĉu vi preĝas al Sankta Zamenhof ĉiun tagon?
Esperanto estas lingvo, ne relikvo, kiun neniu tuŝu. Kion vi timas? Ke io pliboniĝas?
x1004 (Profiel tonen) 29 juni 2013 11:48:33
Fenris_kcf:@foggy67Ŝanĝoj estas bonvenaj, se ili estas necesaj aŭ plibonigaj. Tio estas superfluaĵo tute ne necesa, ĉar la lingvo funkcias bone sen tio ĉi. Tial mi opinias same kiel foggy67 kaj mi neniam uzos la vorton "na".
Ho, konservativa lingvo-puristo, vi …
Ĉu vi preĝas al Sankta Zamenhof ĉiun tagon?
Esperanto estas lingvo, ne relikvo, kiun neniu tuŝu. Kion vi timas? Ke io pliboniĝas?
Kaj ne moku per "Sankta Zamenhof"!!! (same kiel goli). Tio montras nur vian limigitecon.
Chainy (Profiel tonen) 29 juni 2013 12:22:14
Fenris_kcf:Ĉu vi preĝas al Sankta Zamenhof ĉiun tagon?Kaj vi al Li ne preĝas?!
Cetere, oni jam antaŭ nelonge uzis tiun ŝercon, do ĝi ne estas tiel amuza je la dua fojo. Mi rekomendas iom atendi antaŭ ol vi reuzos ĝin.
Chainy (Profiel tonen) 29 juni 2013 12:40:34
Fenris_kcf:Esperanto estas lingvo, ne relikvo, kiun neniu tuŝu. Kion vi timas? Ke io pliboniĝas?Mi pensas, ke neniu timas ion ajn. Se vi volas uzi 'na', uzu ĝin. Oni forte reagis kontraŭ ĝi en la anglalingva forumo, ĉar tiu forumo estas por komencantoj, kiuj prefere lernu unue la norman formon de Esperanto.
darkweasel (Profiel tonen) 29 juni 2013 18:30:16
Chainy:Se vi volas uzi 'na', uzu ĝin.... sed ne miru poste pri reagoj.
Paulinho (Profiel tonen) 29 juni 2013 21:01:35
Tjeri (Profiel tonen) 30 juni 2013 07:17:17
Mi uzas la esperantan akuzativon, kial mi uzus na-on?
Fenris_kcf (Profiel tonen) 30 juni 2013 08:57:19
Tjeri:Mi ne uzas na naĈu vi skribas kaj diras „Mi legis 'Gerda Malaperis'-on.“?
Mi uzas la esperantan akuzativon, kial mi uzus na-on?