Přejít k obsahu

Ĉu Edward Snowden estas heroo aŭ krimulo?

od uživatele codesito ze dne 28. června 2013

Příspěvky: 71

Jazyk: Esperanto

darkweasel (Ukázat profil) 15. července 2013 20:08:50

Altebrilas:
Lia lando ne estas batalanta, krom "kontraŭ terorismo". Sed eŭropaj landoj ne estas teroristoj.
Sed en eŭropaj landoj povus sidi teroristoj. Ĉu vi havas ion por kaŝi, ke vi tiom kontraŭas tion?!

Mi evidente nur ŝercas, sed ŝajnas al mi, ke iuj ja serioze havas tiajn opiniojn.

Altebrilas (Ukázat profil) 15. července 2013 22:46:29

Mi bedaŭrinde (aŭ feliĉe en tiuj-ĉi tagoj) mi ne havas kaŝitan monon en Svislando...

Jakovo (Ukázat profil) 25. července 2013 19:23:07

Definitive heroo, same kiel Bradley Manning (kiu eĉ pli estas heroo!).

Trollmor (Ukázat profil) 10. srpna 2013 9:08:19

Heroo, laŭ mi.

Verdano (Ukázat profil) 13. srpna 2013 22:23:14

citante supran diskutanton, skribinte en korekta Esperanto, "Marĉandi onies liberecon por sekureco estas diabla interkonsento. Ek-subskribinte la transakcion, oni nek havas plu liberecon nek sekurecon" (Garry Spence, usona advokato), mi trovas necesan, menciegi ankau la tutan libron del angla autor' George Orwell: 1984 (pri: Granda Frato Estas Okulanta Vin / Big Brother Is Watchin Ye) //Czu tiu libro tradukitas ankau en Esperanton?//
Kia sekuriteco de la ekspluatistoj (pri kiuj temas) indas, ke cziuj popoloj de la Tero traspionatas, prigvatatas kvazau estante teroristoj?
Kaj kiel eblas tiam aldone, ke iu au iuj trovitaj esti kulpaj, ekzekutatas sen antaua proces'? Per telekomandataj aeroplanczoj? -
Kaj czu tute forgesatas, ke senkulpaj homoj ankau povas tushati de tia ekzekutista metodo?

Plej grave por la ordinaruloj: Kion faras la Nacia Sekuritato-Agentejo de USONO, brako de gjia Centrala Inteligenco Agentejo, kun la kolektitaj ekscioj el la retaro telefonojs, el la interreto plus elekmajloj senditaj, el la subauskultoj per kash-mikrofonoj, el la informaro ricevita entute (inkluzive de multaj kash-observantoj kiel sub la regjimo de Stalino kaj Hitlero)?
Czu ne jam de jardekoj multaj (kaj ne nur ekde la Naua del Dekunua) ekzistas la misuzo de dadenoj/datuoj/donitajjoj cele al persekuto sekreta de foraj inventistoj, de eksterlandaj komercistoj, de politikaj streboj al sendependeco, de intertraktadoj por kontraktoj, de paroloj en konsulistaj czambroj kaj konsulatar' kaj ambasadorejo?

Sub kia naciisma orgojlo USONO arogas al si la rajton antauscii cziun ajn movon de cziuj ajn homoj surtere, por superregi la tutan homaron?
Czu USONO frenezidshis jam?

Sub la preteksto, czasi teroristojn, envere USONO subpremas la tutan globon, faridshinte jam delonge la "Granda Frato Kiu Vin Okulobservas". -

Hans Dito Vilhelmo GOERES del urbo Monahhojs-Gladbahha/Europa

Verdano (Ukázat profil) 13. srpna 2013 23:37:56

Altebrilas:La franca ministro pri internaj aferoj, Manuel Valls, rifuzis, pretekste ke "Usono estas nia amiko". Tio ŝajnas stranga, ke li diras tion precize je la momento kiam la publiko malkovris, ke Usono kondutis kiel malamiko pri eŭropaj landoj kaj Unio, spionante ilin nome de kontraŭ-terorismo. Ĉu Eŭropa Komisiono estas nesto de teroristoj?
Karulo, Europa Unío estas la produkto de la kolektitaj agadoj de Brita Sekreta Servado kaj Centrala Inteligenco-Agentejo de Unitaj Shtatoj de Nordameriko (U-SO-No), kiuj post la trarigardado de cziuj observoj faritaj havis suficze multe da ekoj, por interveni kashe kaj nerimarkate kontrau unuopaj personoj, precipe se estas komercistoj au politikistoj. Tiel evidente la lasta prezidento de Germanío, s-ro Wulff, ankau (en czi kazo per la helpo de la bulevarda presejo BILD), czar estante premiinta protagonistojn de "la milda tehhnologío alternativa al nukleara kaj terolea/karba", estis abdikita de sia posteno. Kiu scias, kiajn aliajn entrepashojn kaj demarshojn USONO jam tute longan tempon arangjis tute sekrete en la Europa Unío, gjuste por ke tiu unío restu malfortika, trenu sin bave (malrapidege) tra la tempoj, nenion konkrete potencan stariginte, ekzakte lau la kasha program' de USONO, kiu komplete malamas Europon jam cziam, nur ne diras tion publike. -

Do vi vidas, kian potencon havan la Sekretaj Servadoj de Britio kaj USONO. Por tion fari ili ne bezonis NSA nek telekomanditetojn aeroplanajn. Tion ili jam sen tio faradis, kaj czar jam kutimidshintaj en tio, ili nun miras, ke aliaj tion ne trovas esti kutiminda! La tuta afero estas kanajla. ---

Stefano888 (Ukázat profil) 16. srpna 2013 2:46:16

Mi estas usonano. Se vi eŭropanoj ne ŝatas kion la NSA faras en Eŭropo, ne kulpigu min, mi petas. Mi ne voĉdonis por Obama. En nia lando, estas leĝoj, kiuj protektas la civitanojn de tia spionado. Tamen, ne ĉiuj registraraj agentejoj obeas tiujn leĝojn. Almenaŭ ne ĝis advokato engaĝiĝas.

horsto (Ukázat profil) 16. srpna 2013 23:03:50

Stefano888:Mi estas usonano. Se vi eŭropanoj ne ŝatas kion la NSA faras en Eŭropo, ne kulpigu min, mi petas. Mi ne voĉdonis por Obama. En nia lando, estas leĝoj, kiuj protektas la civitanojn de tia spionado. Tamen, ne ĉiuj registraraj agentejoj obeas tiujn leĝojn. Almenaŭ ne ĝis advokato engaĝiĝas.
Neniu kulpigas la usonanojn kaj tute ne gravas ĉu vi voĉdonis por Obama aŭ ne.
Oni amegis la homon Obama en germanujo. Sed montriĝis, ke tute ne gravas kiu estas prezidento kaj kiu partio regas, same kiel en germanujo.
En germanujo la regantaj politikistoj deklaris la aferon finita, ĉar la usonaj respondeculoj diris ke ili ne rompis germanajn leĝojn. Tio estas skandalo, demandi krimulon ĉu li rompis leĝojn.
La tuta sistemo estas putra. Mia bildo pri la mondo renversiĝis, mi ne plu scias por kiu partio mi voĉdonu.

Nexar (Ukázat profil) 9. listopadu 2013 21:09:51

Li nur faris io ke sentis bonen al si mem. Mi ankaŭ sentas ke tio estis bone. (Mi estas Usonano).
Heroo? Ne vere, li nur faris tion ke sia koro diris lin.
Krimulo? Kial?

jismith1989 (Ukázat profil) 9. listopadu 2013 21:19:40

Ambaŭ, sed plu (aŭ pli? iu?) la antaŭa. Mi cinika, do no vere kredas je herooj. Tamen mi espero, ke li libera restos.

Stefano888:Mi ne voĉdonis por Obama.
Ne multe gravas por kiu oni voĉdonas. La ŝtato faros maljustecojn ĉiukaze: bezonas fari tiel por ke ĝi daŭrigu ekzisti. La viro supre ne povas (kaj havas nenia stimulon) ŝanĝi multe da aferoj. Unu homo (aŭ eĉ cent homoj, la tuta kongreso, dividita kiel ĝi estas) ne povus venki kontraŭ tioma mono kaj potenco kaj influo kiuj subtenos ĉiam la status quo. Samas en eŭropo ankaŭ. Ni krome havas nian kontraŭ-demokratajn sinjorojn en la eŭropa unio (ne eĉ menciante la verajn sinjorojn en la brita supra ĉambro).

Nur pensu pri la miliardoj da dolaroj kiujn kandidato bezonas por ke gajnu elekton, aparte en usono sed ankaŭ aliloke. Obama akiris multan monon de ordinaraj/burĝaj usonanoj, sed li ankoraŭ apogis sin sur la grandega mono (de la homoj kiuj fikis la ekonomion ekzemple); la respublikanoj des pli. Misciti Abraham Lincoln, estas registaro el la riĉaj, de la riĉaj kaj pro la riĉaj.

Zpět na začátek