Ĉu Edward Snowden estas heroo aŭ krimulo?
kelle poolt codesito, 28. juuni 2013
Postitused: 71
Keel: Esperanto
darkweasel (Näita profiili) 15. juuli 2013 20:08.50
Altebrilas:Sed en eŭropaj landoj povus sidi teroristoj. Ĉu vi havas ion por kaŝi, ke vi tiom kontraŭas tion?!
Lia lando ne estas batalanta, krom "kontraŭ terorismo". Sed eŭropaj landoj ne estas teroristoj.
Mi evidente nur ŝercas, sed ŝajnas al mi, ke iuj ja serioze havas tiajn opiniojn.
Altebrilas (Näita profiili) 15. juuli 2013 22:46.29
Jakovo (Näita profiili) 25. juuli 2013 19:23.07
Trollmor (Näita profiili) 10. august 2013 9:08.19
Verdano (Näita profiili) 13. august 2013 22:23.14
Kia sekuriteco de la ekspluatistoj (pri kiuj temas) indas, ke cziuj popoloj de la Tero traspionatas, prigvatatas kvazau estante teroristoj?
Kaj kiel eblas tiam aldone, ke iu au iuj trovitaj esti kulpaj, ekzekutatas sen antaua proces'? Per telekomandataj aeroplanczoj? -
Kaj czu tute forgesatas, ke senkulpaj homoj ankau povas tushati de tia ekzekutista metodo?
Plej grave por la ordinaruloj: Kion faras la Nacia Sekuritato-Agentejo de USONO, brako de gjia Centrala Inteligenco Agentejo, kun la kolektitaj ekscioj el la retaro telefonojs, el la interreto plus elekmajloj senditaj, el la subauskultoj per kash-mikrofonoj, el la informaro ricevita entute (inkluzive de multaj kash-observantoj kiel sub la regjimo de Stalino kaj Hitlero)?
Czu ne jam de jardekoj multaj (kaj ne nur ekde la Naua del Dekunua) ekzistas la misuzo de dadenoj/datuoj/donitajjoj cele al persekuto sekreta de foraj inventistoj, de eksterlandaj komercistoj, de politikaj streboj al sendependeco, de intertraktadoj por kontraktoj, de paroloj en konsulistaj czambroj kaj konsulatar' kaj ambasadorejo?
Sub kia naciisma orgojlo USONO arogas al si la rajton antauscii cziun ajn movon de cziuj ajn homoj surtere, por superregi la tutan homaron?
Czu USONO frenezidshis jam?
Sub la preteksto, czasi teroristojn, envere USONO subpremas la tutan globon, faridshinte jam delonge la "Granda Frato Kiu Vin Okulobservas". -
Hans Dito Vilhelmo GOERES del urbo Monahhojs-Gladbahha/Europa
Verdano (Näita profiili) 13. august 2013 23:37.56
Altebrilas:La franca ministro pri internaj aferoj, Manuel Valls, rifuzis, pretekste ke "Usono estas nia amiko". Tio ŝajnas stranga, ke li diras tion precize je la momento kiam la publiko malkovris, ke Usono kondutis kiel malamiko pri eŭropaj landoj kaj Unio, spionante ilin nome de kontraŭ-terorismo. Ĉu Eŭropa Komisiono estas nesto de teroristoj?Karulo, Europa Unío estas la produkto de la kolektitaj agadoj de Brita Sekreta Servado kaj Centrala Inteligenco-Agentejo de Unitaj Shtatoj de Nordameriko (U-SO-No), kiuj post la trarigardado de cziuj observoj faritaj havis suficze multe da ekoj, por interveni kashe kaj nerimarkate kontrau unuopaj personoj, precipe se estas komercistoj au politikistoj. Tiel evidente la lasta prezidento de Germanío, s-ro Wulff, ankau (en czi kazo per la helpo de la bulevarda presejo BILD), czar estante premiinta protagonistojn de "la milda tehhnologío alternativa al nukleara kaj terolea/karba", estis abdikita de sia posteno. Kiu scias, kiajn aliajn entrepashojn kaj demarshojn USONO jam tute longan tempon arangjis tute sekrete en la Europa Unío, gjuste por ke tiu unío restu malfortika, trenu sin bave (malrapidege) tra la tempoj, nenion konkrete potencan stariginte, ekzakte lau la kasha program' de USONO, kiu komplete malamas Europon jam cziam, nur ne diras tion publike. -
Do vi vidas, kian potencon havan la Sekretaj Servadoj de Britio kaj USONO. Por tion fari ili ne bezonis NSA nek telekomanditetojn aeroplanajn. Tion ili jam sen tio faradis, kaj czar jam kutimidshintaj en tio, ili nun miras, ke aliaj tion ne trovas esti kutiminda! La tuta afero estas kanajla. ---
Stefano888 (Näita profiili) 16. august 2013 2:46.16
horsto (Näita profiili) 16. august 2013 23:03.50
Stefano888:Mi estas usonano. Se vi eŭropanoj ne ŝatas kion la NSA faras en Eŭropo, ne kulpigu min, mi petas. Mi ne voĉdonis por Obama. En nia lando, estas leĝoj, kiuj protektas la civitanojn de tia spionado. Tamen, ne ĉiuj registraraj agentejoj obeas tiujn leĝojn. Almenaŭ ne ĝis advokato engaĝiĝas.Neniu kulpigas la usonanojn kaj tute ne gravas ĉu vi voĉdonis por Obama aŭ ne.
Oni amegis la homon Obama en germanujo. Sed montriĝis, ke tute ne gravas kiu estas prezidento kaj kiu partio regas, same kiel en germanujo.
En germanujo la regantaj politikistoj deklaris la aferon finita, ĉar la usonaj respondeculoj diris ke ili ne rompis germanajn leĝojn. Tio estas skandalo, demandi krimulon ĉu li rompis leĝojn.
La tuta sistemo estas putra. Mia bildo pri la mondo renversiĝis, mi ne plu scias por kiu partio mi voĉdonu.
Nexar (Näita profiili) 9. november 2013 21:09.51
Heroo? Ne vere, li nur faris tion ke sia koro diris lin.
Krimulo? Kial?
jismith1989 (Näita profiili) 9. november 2013 21:19.40
Stefano888:Mi ne voĉdonis por Obama.Ne multe gravas por kiu oni voĉdonas. La ŝtato faros maljustecojn ĉiukaze: bezonas fari tiel por ke ĝi daŭrigu ekzisti. La viro supre ne povas (kaj havas nenia stimulon) ŝanĝi multe da aferoj. Unu homo (aŭ eĉ cent homoj, la tuta kongreso, dividita kiel ĝi estas) ne povus venki kontraŭ tioma mono kaj potenco kaj influo kiuj subtenos ĉiam la status quo. Samas en eŭropo ankaŭ. Ni krome havas nian kontraŭ-demokratajn sinjorojn en la eŭropa unio (ne eĉ menciante la verajn sinjorojn en la brita supra ĉambro).
Nur pensu pri la miliardoj da dolaroj kiujn kandidato bezonas por ke gajnu elekton, aparte en usono sed ankaŭ aliloke. Obama akiris multan monon de ordinaraj/burĝaj usonanoj, sed li ankoraŭ apogis sin sur la grandega mono (de la homoj kiuj fikis la ekonomion ekzemple); la respublikanoj des pli. Misciti Abraham Lincoln, estas registaro el la riĉaj, de la riĉaj kaj pro la riĉaj.