پستها: 17
زبان: Esperanto
Rugxdoma (نمایش مشخصات) 15 ژوئیهٔ 2013، 18:57:26
cyrano2k10: Mi nun pensas ke ne gravas vian nasklingvon sed vian scion de linvoj plej parencaj al esperanto, nome la lingvoj latinadoj. Kio vi pensas? Estas simila por vi?Jes, estas simile por mi. Mi eĉ decidis, ke mi ne uzu la portugalan kaj Esperanton en la sama tago. Alikaze mi miksus ilin tro.
darkweasel (نمایش مشخصات) 15 ژوئیهٔ 2013، 20:13:41
Rugxdoma:Ho jes, latinidaj lingvoj estas tiurilate speciale danĝeraj. Mi iam uzis en la lernejo duobla anstataŭ doble en la hispana, kaj en la franca uzis méditer en la pli vasta senco de la Esperanta mediti.cyrano2k10: Mi nun pensas ke ne gravas vian nasklingvon sed vian scion de linvoj plej parencaj al esperanto, nome la lingvoj latinadoj. Kio vi pensas? Estas simila por vi?Jes, estas simile por mi. Mi eĉ decidis, ke mi ne uzu la portugalan kaj Esperanton en la sama tago. Alikaze mi miksus ilin tro.
yyaann (نمایش مشخصات) 15 ژوئیهٔ 2013، 23:41:26
darkweasel:Same mi ofte metas (ha, jen ekzemplo!) adverbojn en la lokojn, kie ili estus en la angla, ne en tiujn, kie ili estus en la germana.Ankaŭ mi emas loki la adverbojn anglastile.
darkweasel:Cetere, kion vi proponus anstataŭ sufiĉe dirite?Mi ja ŝatas ĝin.La anglalingva enough said ja estas tre utila esprimo.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
- Senkomente / Sen (pliaj) komentoj.
- Nekomentinde / Ne pli komentinde.
- Ne indas diri pli.
- Jen ĉio dirinda/sciinda.
- Oni mem konkludu.
- Meditinde.
- Tion scii estas konkludi.
brw1 (نمایش مشخصات) 16 ژوئیهٔ 2013، 2:44:03
XianM (نمایش مشخصات) 18 ژوئیهٔ 2013، 5:06:36
Aldone, la uzado de prepozicioj malsimilas en ĉiu lingvo. Ekzemple:
- Angle: “I'm thinking of you” or “I'm thinking about you”
- Hispane: “Estoy pensando en tu.”
- Esperante: "Mi pensantas pri vi."
- Angle: “I dreamed of you” “I dreamed about you”
- Hispane: “Soñé contigo.”
- Esperante: "Mi pensantas pri vi."
- Angle: “He loved Mary.”
- Hispane: «Él amé a María.»
- Esperante: "Li amis Marian."
fajrkapo (نمایش مشخصات) 18 ژوئیهٔ 2013، 7:48:07
XianM:Mia denaska lingvo estas la angla. 5 jaroj antaŭ mi ekstudas la hispanan. Mi pensas ke mia sciado de la hispana influas mian esperanton pli ol mia sciado de l'angla... ankaŭ mi preferas la vortordon hispanan. Mi provas ne uzi anglismojn, sed mi havas iom da problemojn je interjekcioj. Ekzemple, mi ne scias kiel oni dirus "wow" esperante. Eble "vaŭ"?(mi iomete korektis ekzemplojn majuskle
Aldone, la uzado de prepozicioj malsimilas en ĉiu lingvo. Ekzemple:aü:
- Angle: “I'm thinking of you” or “I'm thinking about you”
- Hispane: “Estoy pensando en tu.”
ESTOY PENSANDO EN TI
- Esperante: "Mi pensantas pri vi."
MI PENSAS (PENSADAS) PRI VIAnkaŭ, la angla ne havas akuzitivon, sed ĝi uziĝas en la hispana kiam oni parolas pri personoj aŭ dolorbestoj.
- Angle: “I dreamed of you” “I dreamed about you”
- Hispane: “Soñé contigo.”
- Esperante: "Mi pensantas pri vi."
MI SONĜIS PRI (KUN) VI
- Angle: “He loved Mary.”
- Hispane: «Él amé a María.»
EL AMÓ A MARIA
- Esperante: "Li amis Marian."
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Wow povas esti simple uau, aŭ ŭaŭ (estas sono kiel estus uf (laceco), aŭ um (dubo, konsento...), aŭ aliaj multaj.
PS. tiurilate, Esperanto havas la avantaĝon ke oni povas skribi ion ajn samkiel ĝi sonas...
yyaann (نمایش مشخصات) 18 ژوئیهٔ 2013، 21:49:18
XianM:sed mi havas iom da problemojn je interjekcioj. Ekzemple, mi ne scias kiel oni dirus "wow" esperante. Eble "vaŭ"?Pri ekkriaj vortetoj, bonvolu legi ĉi tion.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)