去目錄頁

Ĉu la dua lingvo pli influas sur Esperanto ol la denaska?

yyaann, 2013年7月13日

讯息: 17

语言: Esperanto

Rugxdoma (显示个人资料) 2013年7月15日下午6:57:26

cyrano2k10: Mi nun pensas ke ne gravas vian nasklingvon sed vian scion de linvoj plej parencaj al esperanto, nome la lingvoj latinadoj. Kio vi pensas? Estas simila por vi?
Jes, estas simile por mi. Mi eĉ decidis, ke mi ne uzu la portugalan kaj Esperanton en la sama tago. Alikaze mi miksus ilin tro.

darkweasel (显示个人资料) 2013年7月15日下午8:13:41

Rugxdoma:
cyrano2k10: Mi nun pensas ke ne gravas vian nasklingvon sed vian scion de linvoj plej parencaj al esperanto, nome la lingvoj latinadoj. Kio vi pensas? Estas simila por vi?
Jes, estas simile por mi. Mi eĉ decidis, ke mi ne uzu la portugalan kaj Esperanton en la sama tago. Alikaze mi miksus ilin tro.
Ho jes, latinidaj lingvoj estas tiurilate speciale danĝeraj. Mi iam uzis en la lernejo duobla anstataŭ doble en la hispana, kaj en la franca uzis méditer en la pli vasta senco de la Esperanta mediti.

yyaann (显示个人资料) 2013年7月15日下午11:41:26

darkweasel:Same mi ofte metas (ha, jen ekzemplo!) adverbojn en la lokojn, kie ili estus en la angla, ne en tiujn, kie ili estus en la germana.
Ankaŭ mi emas loki la adverbojn anglastile.

darkweasel:Cetere, kion vi proponus anstataŭ sufiĉe dirite? ridulo.gif La anglalingva enough said ja estas tre utila esprimo.
Mi ja ŝatas ĝin. ridulo.gif Tamen por diverseco eblas uzi aliajn esprimojn laŭsituacie kiel ekzemple
- Senkomente / Sen (pliaj) komentoj.
- Nekomentinde / Ne pli komentinde.
- Ne indas diri pli.
- Jen ĉio dirinda/sciinda.
- Oni mem konkludu.
- Meditinde.
- Tion scii estas konkludi.

brw1 (显示个人资料) 2013年7月16日上午2:44:03

La facto estas mi franca lingvo helpas mi lerni ĝin pli facilan sed la franca kaj la angla ambaŭ influas sur esperanto la vorto "sur" estas franca kaj ĉevalo=cheval ktp.

XianM (显示个人资料) 2013年7月18日上午5:06:36

Mia denaska lingvo estas la angla. 5 jaroj antaŭ mi ekstudas la hispanan. Mi pensas ke mia sciado de la hispana influas mian esperanton pli ol mia sciado de l'angla... ankaŭ mi preferas la vortordon hispanan. Mi provas ne uzi anglismojn, sed mi havas iom da problemojn je interjekcioj. Ekzemple, mi ne scias kiel oni dirus "wow" esperante. Eble "vaŭ"?

Aldone, la uzado de prepozicioj malsimilas en ĉiu lingvo. Ekzemple:
  • Angle: “I'm thinking of you” or “I'm thinking about you”
  • Hispane: “Estoy pensando en tu.”
  • Esperante: "Mi pensantas pri vi."
aü:
  • Angle: “I dreamed of you” “I dreamed about you”
  • Hispane: “Soñé contigo.”
  • Esperante: "Mi pensantas pri vi."
Ankaŭ, la angla ne havas akuzitivon, sed ĝi uziĝas en la hispana kiam oni parolas pri personoj aŭ dolorbestoj.
  • Angle: “He loved Mary.”
  • Hispane: «Él amé a María.»
  • Esperante: "Li amis Marian."

fajrkapo (显示个人资料) 2013年7月18日上午7:48:07

XianM:Mia denaska lingvo estas la angla. 5 jaroj antaŭ mi ekstudas la hispanan. Mi pensas ke mia sciado de la hispana influas mian esperanton pli ol mia sciado de l'angla... ankaŭ mi preferas la vortordon hispanan. Mi provas ne uzi anglismojn, sed mi havas iom da problemojn je interjekcioj. Ekzemple, mi ne scias kiel oni dirus "wow" esperante. Eble "vaŭ"?

Aldone, la uzado de prepozicioj malsimilas en ĉiu lingvo. Ekzemple:
  • Angle: “I'm thinking of you” or “I'm thinking about you”
  • Hispane: “Estoy pensando en tu.”

    ESTOY PENSANDO EN TI
  • Esperante: "Mi pensantas pri vi."

    MI PENSAS (PENSADAS) PRI VI
aü:
  • Angle: “I dreamed of you” “I dreamed about you”
  • Hispane: “Soñé contigo.”
  • Esperante: "Mi pensantas pri vi."

    MI SONĜIS PRI (KUN) VI
Ankaŭ, la angla ne havas akuzitivon, sed ĝi uziĝas en la hispana kiam oni parolas pri personoj aŭ dolorbestoj.
  • Angle: “He loved Mary.”
  • Hispane: «Él amé a María.»

    EL AMÓ A MARIA
  • Esperante: "Li amis Marian."
(mi iomete korektis ekzemplojn majuskle ridulo.gif) la angla ja havas akuzativon, sed alimaniere ol Esperanto, Mary loved HIM, HER, ME, ktp. Krome, la frazordo devigas meti la akuzativon (rekta frazrolo) ĉiam post la verbo.

Wow povas esti simple uau, aŭ ŭaŭ (estas sono kiel estus uf (laceco), aŭ um (dubo, konsento...), aŭ aliaj multaj.

PS. tiurilate, Esperanto havas la avantaĝon ke oni povas skribi ion ajn samkiel ĝi sonas...

yyaann (显示个人资料) 2013年7月18日下午9:49:18

XianM:sed mi havas iom da problemojn je interjekcioj. Ekzemple, mi ne scias kiel oni dirus "wow" esperante. Eble "vaŭ"?
Pri ekkriaj vortetoj, bonvolu legi ĉi tion. okulumo.gif

回到上端