본문으로

dekstra/maldekstra - fermi/malfermi - ...

글쓴이: Stefie, 2013년 9월 9일

글: 14

언어: Esperanto

Stefie (프로필 보기) 2013년 9월 9일 오전 8:20:01

Kiel Zamenhof decidis kiu vorto de paro de kontraùaj vortoj ricevas la prefikso mal-?

Fenris_kcf (프로필 보기) 2013년 9월 9일 오전 9:21:56

Pri tio mi ankaŭ miris. Mi supozas ke li prenis la vorton, kiun li taksis kiel pli komprenebla kaj forĵetis la alian. Sed por ekzemploj, kiel la du, kiujn vi menciis, ekzistas neologismoj:

maldekstra ~ liva
malferma ~ … damne, mi forgesis tiun!

michaleo (프로필 보기) 2013년 9월 9일 오전 9:39:21

Fenris_kcf:malferma ~ … damne, mi forgesis tiun!
Ĉu aperta?

fajrkapo (프로필 보기) 2013년 9월 9일 오전 9:51:40

Mi opinias ke principe, la ideo de Zamenhof estis apliki mal- al ĉiuj eblaj vortoj, sed ĉi tiu sistemo ne tute funkciis, aŭ eble malriĉigis iom la lingvon, do ni havas parojn kiel sudo - nordo, oriento - okcidento, kun -sen, ktp, kaj aliaj klasikaj kiel bona - malbona, nova - malnova, granda - malgranda, ktp.

Por malnova ni havas antikvan, aŭ praan, ekzemple, por malbona fian, teruran, aŭ alia simila, kaj por malgranda etan, ktp.

Sed mal- utilas por krei malajn vortojn al tiu kiun ni volas esprimi sen devi koni la tutan lingvon, ekzemple, mi volas esprimi la malon de havi, sed mi ne scias kiun estas tiu vorto, do, malhavi povus helpi min dum tiu momento (malhavi signifas manki, kaj mi povas uzi malhavi se mi ne konas manki).

Francestral (프로필 보기) 2013년 9월 9일 오전 10:01:20

Fenris_kcf:malferma ~ … damne, mi forgesis tiun!
Laŭ PIV, ovri = malfermi.
Ĝi devenas de la franca verbo ouvrir.

sudanglo (프로필 보기) 2013년 9월 9일 오전 10:59:49

Ĉu ne aperta esta stato kaj ovri la ago?

Malfermita implicas ke estas iu kiu malfermis, sed aperta povas esti uzata kiam neniu malfermis (kaj eĉ la afero estas principe nek fermebla nek malfermebla).

Foje, ŝajne, oni uzas malferma en tiu aperta senco, sed malferma ceremonio ne estas necese aperta al ĉiuj.

Ĉu malferma tago estas la tago de la malfermo (kiam ekz entrepreno ekfunkcias por la unua fojo), aŭ aperta tago (speciala tago kiam la publiko rajtas viziti)?

Apertaĵo = aperturo.

michaleo (프로필 보기) 2013년 9월 9일 오전 11:31:21

sudanglo:Ĉu ne aperta esta stato kaj ovri la ago?

Malfermita implicas ke estas iu kiu malfermis, sed aperta povas esti uzata kiam neniu malfermis (kaj eĉ la afero estas principe nek fermebla nek malfermebla).

Foje, ŝajne, oni uzas malferma en tiu aperta senco, sed malferma ceremonio ne estas necese aperta al ĉiuj.

Ĉu malferma tago estas la tago de la malfermo (kiam ekz entrepreno ekfunkcias por la unua fojo), aŭ aperta tago (speciala tago kiam la publiko rajtas viziti)?

Apertaĵo = aperturo.
Eble vi pravas, sed mi dirus malfermanta tago (tago, kiu malfermas - ekigas ion), simile malfermanta ceremonio.

kaŝperanto (프로필 보기) 2013년 9월 10일 오후 10:00:43

Stefie:Kiel Zamenhof decidis kiu vorto de paro de kontraùaj vortoj ricevas la prefikso mal-?
Mi konsentas kun Fenris_kcf. Eble Zamenhof prenis tiujn vortojn, kiun li taksis plej lerneblaj kaj kompreneblaj.

Sed "dekstra" eble estis prenita ĉar plej da homoj estas dekstramana. Ni uzas la "dekstramanan regulon" en fiziko kaj inĝeniero por priskribi naturajn leĝojn (ankaŭ en matematiko generale).

Nile (프로필 보기) 2013년 9월 30일 오후 12:58:38

Mi ŝatas la mal- prefikson, sed mi preferus la des- prefikson de Ido, ĉar "malbona" ne sentiĝas korekto.

novatago (프로필 보기) 2013년 9월 30일 오후 1:47:35

Fenris_kcf: ekzistas neologismoj:
malferma ~ … damne, mi forgesis tiun!
... tial ne uzindaj.

Ĝis, Novatago.

다시 위로