Tin nhắn: 14
Nội dung: Esperanto
Stefie (Xem thông tin cá nhân) 08:20:01 Ngày 09 tháng 9 năm 2013
Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 09:21:56 Ngày 09 tháng 9 năm 2013
maldekstra ~ liva
malferma ~ … damne, mi forgesis tiun!
michaleo (Xem thông tin cá nhân) 09:39:21 Ngày 09 tháng 9 năm 2013
Fenris_kcf:malferma ~ … damne, mi forgesis tiun!Ĉu aperta?
fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 09:51:40 Ngày 09 tháng 9 năm 2013
Por malnova ni havas antikvan, aŭ praan, ekzemple, por malbona fian, teruran, aŭ alia simila, kaj por malgranda etan, ktp.
Sed mal- utilas por krei malajn vortojn al tiu kiun ni volas esprimi sen devi koni la tutan lingvon, ekzemple, mi volas esprimi la malon de havi, sed mi ne scias kiun estas tiu vorto, do, malhavi povus helpi min dum tiu momento (malhavi signifas manki, kaj mi povas uzi malhavi se mi ne konas manki).
Francestral (Xem thông tin cá nhân) 10:01:20 Ngày 09 tháng 9 năm 2013
Fenris_kcf:malferma ~ … damne, mi forgesis tiun!Laŭ PIV, ovri = malfermi.
Ĝi devenas de la franca verbo ouvrir.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:59:49 Ngày 09 tháng 9 năm 2013
Malfermita implicas ke estas iu kiu malfermis, sed aperta povas esti uzata kiam neniu malfermis (kaj eĉ la afero estas principe nek fermebla nek malfermebla).
Foje, ŝajne, oni uzas malferma en tiu aperta senco, sed malferma ceremonio ne estas necese aperta al ĉiuj.
Ĉu malferma tago estas la tago de la malfermo (kiam ekz entrepreno ekfunkcias por la unua fojo), aŭ aperta tago (speciala tago kiam la publiko rajtas viziti)?
Apertaĵo = aperturo.
michaleo (Xem thông tin cá nhân) 11:31:21 Ngày 09 tháng 9 năm 2013
sudanglo:Ĉu ne aperta esta stato kaj ovri la ago?Eble vi pravas, sed mi dirus malfermanta tago (tago, kiu malfermas - ekigas ion), simile malfermanta ceremonio.
Malfermita implicas ke estas iu kiu malfermis, sed aperta povas esti uzata kiam neniu malfermis (kaj eĉ la afero estas principe nek fermebla nek malfermebla).
Foje, ŝajne, oni uzas malferma en tiu aperta senco, sed malferma ceremonio ne estas necese aperta al ĉiuj.
Ĉu malferma tago estas la tago de la malfermo (kiam ekz entrepreno ekfunkcias por la unua fojo), aŭ aperta tago (speciala tago kiam la publiko rajtas viziti)?
Apertaĵo = aperturo.
kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 22:00:43 Ngày 10 tháng 9 năm 2013
Stefie:Kiel Zamenhof decidis kiu vorto de paro de kontraùaj vortoj ricevas la prefikso mal-?Mi konsentas kun Fenris_kcf. Eble Zamenhof prenis tiujn vortojn, kiun li taksis plej lerneblaj kaj kompreneblaj.
Sed "dekstra" eble estis prenita ĉar plej da homoj estas dekstramana. Ni uzas la "dekstramanan regulon" en fiziko kaj inĝeniero por priskribi naturajn leĝojn (ankaŭ en matematiko generale).
Nile (Xem thông tin cá nhân) 12:58:38 Ngày 30 tháng 9 năm 2013
novatago (Xem thông tin cá nhân) 13:47:35 Ngày 30 tháng 9 năm 2013
Fenris_kcf: ekzistas neologismoj:... tial ne uzindaj.
malferma ~ … damne, mi forgesis tiun!
Ĝis, Novatago.