Contenido

Kio malfruigas la mondan difuzon de la Esperanto ?

de Rafcaz31, 26 de septiembre de 2013

Aportes: 70

Idioma: Esperanto

Kirilo81 (Mostrar perfil) 2 de octubre de 2013 07:56:51

cxevino:Kio malfruigas la mondan difuzon de la Esperanto ?

La "-ajn", la "-ojn" kaj la "-ujn"... inter aliaj malutilaĵoj kaj turpaĵoj kiaj "sciencajn sciaĵojn"...
Se lingvaj detaloj decidus pri la disvastiĝo de lingvo la angla neniam forlasus sian insulon...

fajrkapo (Mostrar perfil) 2 de octubre de 2013 09:25:15

cxevino:Kio malfruigas la mondan difuzon de la Esperanto ?

La "-ajn", la "-ojn" kaj la "-ujn"... inter aliaj malutilaĵoj kaj turpaĵoj kiaj "sciencajn sciaĵojn"...
Oni devas prononci tiu-jn kombinaĵo-jn preskaŭ kvazaŭ -aen, -oen,-uen. Mi tre ŝatas tiujn sonojn, ili estas tre personecaj.

Dolz (Mostrar perfil) 2 de octubre de 2013 21:48:32

korona:Mi opinias ke uloj faras iun ajn pro tri tialoj:

Unu - la neceseco
Du - la ĝueco
Tri - la utileco

Kvar - la modo.

Se iuj ĝin faras kaj ili ŝajnas multojn...ĉiuj volas fari tion, scii pri tion. Por tio Eo necesas fariĝi videbla, esti en ĉie: Ekster la MOVADO: unu frazo en ĉemizo, la nomo trinkejo, restoracio, dorsosako por studento, ĉapoj. La bildo en vizaĝ-libro (facebook), "tuenti" , retpoŝto, babilejo.. Sed devas esti ĝin frazoj kaj vortoj belaj ke ĝi instigi vidindaĵo (kiu estas povega forto), antaŭ devizo oŭ eksplikado pri la bonecoj de Eo.

Multe da homoj kiu ne scias kio estas Eo, nek ke ĝi ekzistas, demandiĝos : Kio estas tio? Kiu estas tia lingvo? tiom moderna!

La "rock and roll", la "Coca Cola" kaj "Hollywood", faris ĝin pli pri la angla en la mondo ol "Brita Imperio"

novatago (Mostrar perfil) 4 de octubre de 2013 19:23:03

Dolz:
La "rock and roll", la "Coca Cola" kaj "Hollywood", faris ĝin pli pri la angla en la mondo ol "Brita Imperio"
Tio, ĉu pli rekte, ĉu pli malrekte, signifas ke la usona imperio helpis pli la divastiĝon de la angla ol tiu de la brita.

Ĝis, Novatago.

vincas (Mostrar perfil) 5 de octubre de 2013 20:00:58

Kirilo81:Se lingvaj detaloj decidus pri la disvastiĝo de lingvo la angla neniam forlasus sian insulon...
Mi ne dirus, ke angla lingvo estas pli malfacila ol aliaj lingvoj ridulo.gif

Cyrill (Mostrar perfil) 5 de octubre de 2013 22:52:45

korona:Kiam ni malkovros la unikpovecon de Esperanto, tiam ni malkovros la ĝian veran utilecon. Kaj tiam ĝin malkovros ankaŭ la nesamideanoj.
Ĉi tiu unikpoveco tamen estas evidenta, kaj oni ne bezonas ree malkovri ĝin. Ĝi estas esprimlibereco de ĉi tiu lingvo. Por averaĝa uzanto Esperanto radike diferenciĝas de ĉiuj aliaj fremdlingvoj per tio, ke en ĝi multe pli facile atingi liberecon en esprimado, ne ĝenatan de lingvaj reguloj.

Kaj ĉi tie oni povas trovi respondon, kiu vere bezonas Esperanton: ĝi plej taŭgas por komunikaj sistemoj, en kiuj okazas egalkvanta interŝanĝo de informo, por tiel diri, samtavola ŝutado. Jes, amplekso da informo, akumulita en la angla kaj alaj grandaj lingvoj, estas nekompareble pli granda. Kaj se oni bezonas serĉi informon pri ajna temo, oni faras tion en tiuj lingvoj. Tamen se oni bezonas elsendi informon ne malpli grande, ol ricevi ĝin, Esperanto havas avantaĝon, des pli ke ambaŭ flankoj en ĉi tiu proceso objektive povos ricevi utilon de ĝi (ĉar ili ambaŭ sendas informon unu al alia). Krome, ĉi-kaze malvalidiĝas la menciita supre argumento pri magreco de havebla Esperante informo, kompare kun naciaj lingvoj -- se gravas informo aktuala, kreata en nuna momento, oni ne tre atentas, kiom da ĝi estis produktita antaŭe.

Do por difuzigi Esperanton oni bezonas unuavice trovi tiaspecajn komunikajn sistemojn kaj enpraktikigi ĝin tie.

raffadalbo (Mostrar perfil) 6 de octubre de 2013 06:07:30

Ĉu vere malfruas la monda disvastigo de Esperanto?

Verdire, jes, ĝi malfruas... sed ne tiel grave kiel oni kutime opinias. En pluraj lingvoj estas proverbo: "Romo ne fariĝis dum unu tago".

Do, la disvastigo de Esperanto verŝajne povus okazi pli rapide, sed ne fulmorapide.

opincar (Mostrar perfil) 6 de octubre de 2013 06:10:31

Ĉiu ĉi tien havas interesa vidpunkto. Tamen, la disvastiĝo de Esperanto necesas reton de uloj profesiaj en diversaj sektoj de socio por kunlabori flanke aliaj lingvoj. Se ni diras ke E-o gravas, ni devas elserĉi konektojn en nia ordinara vivo kien kuŝas oportunon. Pli specife, E-o trovos "defluiga tubo" kie ajn kaj kiam ajn aliuloj aktuale vidas la poseblecoj de E-o. Mi pensas ke havi vizion pli gravas supertute!
Persone, mi havas vizion krei komunumo biena kien nur Esperanto estas parolata kaj legata. La mondo bezonas VIDI la internacian lingvon "en uso", ne nure en libro aŭ aŭdi pri la ideo aŭ iom da malkoncepto pri la lingvo.
Elkomunume, orignalajn verkojn oni povas skribi pri io - ĉar oni havas bazon. Ankaŭ interesajn, unikajn iojn povas fari en atmosfero de kreemeco. Ĉi tion iojn povas vendi aŭ interŝanĝi sen mono. Ĉu iuj ĉi tien havas similan ideon?
Mi ja rimarkas pri la poŝto al Hertzberg. Ankaŭ mi legas pri alia loko en Hispanujo. Plue, mi memoras pri komunumo mi legis en Italio - insulo dediĉita al Esperanto. La insulo eĉ havas proprajn ŝtampojn. Bedaŭrinde, la komunumo haltiĝis per la Italia registaro. Ekzistis en 1968 kiel sendependa mikro-nacio! Eble pli da Esperantaj naci-ŝtatoj starigos en la estonteco.

raffadalbo (Mostrar perfil) 6 de octubre de 2013 06:13:39

korona:Mi opinias ke uloj faras iun ajn pro tri tialoj:

Unu - la neceseco
Du - la ĝueco
Tri - la utileco
Pardonu min! Mi tute ne konsentas.

La homaro bonŝance gravigas ankaŭ la verecon kaj la justecon. Aferoj bazitaj sur tiuj ĉi ecoj sin trudas pli malrapide, sed ankaŭ daŭras pli longe. ridulo.gif

raffadalbo (Mostrar perfil) 6 de octubre de 2013 06:20:17

opincar:Eble pli da Esperantaj naci-ŝtatoj starigos en la estonteco.
Ĉu vi scias pri la Esperanta Civito (http://www.esperantio.net/)? La celo estas fari ion similan, sen konflikto kun la ĉeestantaj registaroj.

Tamen, mi opinias ke tio ne funkcias tiel bone. Esperanto celas esti internacia lingvo, ne nova nacia lingvo.

Volver arriba