المشاركات: 70
لغة: Esperanto
vincas (عرض الملف الشخصي) 23 نوفمبر، 2013 2:02:00 م
Lakiro: Ĉu povas esti ekzistas multe da homoj (neanglalingvaj), interparolantaj angle? Krom denskuloj kiu ankoraŭ aplikas ĉi tiun lingvon por la komunikado? Honestdire neniuNu, ekzemple mi. Antaŭnelonge mi fejsbuke angle diskutis ĉu al Ukraino indus surskribi internonsenton kun EU.
Lakiro:Vi intense komparas Esperanton kun la angla. Volus mi ekscii kial.Ĉu vi demandas min?
vincas (عرض الملف الشخصي) 23 نوفمبر، 2013 2:11:00 م
Lakiro:Jes, ni rigardas TV, legas anglajn artikolojn en diversaj eldonejoj, lernas ĝin preskaŭ dum tuta vivo, sed neniam plene ĝin uzas.Sed eble ni povas trovi bonajn ekzemplojn pri lingvolernado kaj eluzi gin?
Lakiro:Esperanton ja ni uzas facile en ajna punkto de la terglobo. Hodiaŭ esperantistoj interparolas pli intense, ol homoj elstudintaj la anglan. Tio ĉi estas evidente. Mi nun diras pri efektiva uzado de lingvo por internacia komunikado. Eĉ grandega disvastiĝo de l'angla ne povas pruvi ĝian avantaĝon antaŭ Esperanto. Esperantokomunikado de fremduloj disvastiĝis sendepende de la angla komunscio. Praktika signifo de Esperanto estas pli grava, ol aplikado de l'angla kiel internacia instrumento de interparolo.Mi surskribas 100 procente.
Lakiro (عرض الملف الشخصي) 23 نوفمبر، 2013 3:55:53 م
vincas:Vincas, mi certe trivialas dum propraj eldiroj pri uzado de l'angla. Certe ankoraŭ multaj homoj scias la anglan lingvon. Sed tiu ĉi kvanto estas granda sen praktika aplikado. Mia filo bonege mastras la anglan ĉar estas programisto, tamen tute ne povas konversacii kun aliaj homoj, ĉar neniam havis cirkonstancon por tio, kaj ne havas praktikan rutinon. Li povas nur legi, aŭskulti kaj traduki.Lakiro: Ĉu povas esti ekzistas multe da homoj (neanglalingvaj), interparolantaj angle? Krom denskuloj kiu ankoraŭ aplikas ĉi tiun lingvon por la komunikado? Honestdire neniuNu, ekzemple mi. Antaŭnelonge mi fejsbuke angle diskutis ĉu al Ukraino indus surskribi internonsenton kun EU.
Lakiro:Vi intense komparas Esperanton kun la angla. Volus mi ekscii kial.Ĉu vi demandas min?
Rakontu pri via sperto de lingva apliko en neanglalingvaj landoj.
Kun estimo!
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 23 نوفمبر، 2013 4:25:43 م
(a) kial viaj proksimaj familianoj kaj geamikoj ne jam lernis (aŭ ne plulernis) esperanton?
(b) kial tiuj kiuj eklernis la lingvon kaj poste forlasis ĝin faris tion?
Des pli ke la respondoj estas facile ekhaveblaj: sufiĉas demandi al ili.
robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 23 نوفمبر، 2013 5:41:29 م
Aliflanke ni havis bonegajn spertojn en Rio (Brazilo) sed li estas brazilano kaj ni estus povintaj paroli portugale kun ili. Ni konversaciis esperante (la rianoj aŭ kariokoj) estas bonegaj parolantoj de Esperanto. Tio eĉ allogas min pripensi translokiĝon tien. Sed kiel mi notis, ili ankaŭ parolas la portugalan, do uzi Esperanton estas iomete artefarita situacio.
Mi ŝatus prezenti al mia kunulo pli ĝojigan sperton pri Esperanto sed mi ne scias kie.
Lakiro (عرض الملف الشخصي) 23 نوفمبر، 2013 6:25:49 م
robbkvasnak:Ni ĉeestis la italan landan kongreson. Plejparte ni sidis ĉe tabloj en la manĝejo kie neniu konversaciis en Esperanto - plejparte en la itala (kion ni ambaŭ scipovas) aŭ la pola, de kio ni ambaŭ nenion komprenas. Kiam ni demandis eŭropajn esperantistojn pri bonaj vidindaĵoj kaj restaŭracioj en iliaj regionoj, ni rimarkis ke ili ne respondis.Tio estas stranga situacio!
Jen kion oni skribas pri eŭropanoj
http://bulteno.esperanto-usa.org/2013/2/20-vojagxe...
vincas (عرض الملف الشخصي) 23 نوفمبر، 2013 8:14:50 م
Lakiro:Vincas, mi certe trivialas dum propraj eldiroj pri uzado de l'angla. Certe ankoraŭ multaj homoj scias la anglan lingvon. Sed tiu ĉi kvanto estas granda sen praktika aplikado. Mia filo bonege mastras la anglan ĉar estas programisto, tamen tute ne povas konversacii kun aliaj homoj, ĉar neniam havis cirkonstancon por tio, kaj ne havas praktikan rutinon. Li povas nur legi, aŭskulti kaj traduki.Nu, pasive uzi lingvon ankaŭ estas bona afero. Eble ne indas esti perfektuloj. Kaj se konkretaj situacioj ion postulos, eblas lerni.
Rakontu pri via sperto de lingva apliko en neanglalingvaj landoj.
Kun estimo!
robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 23 نوفمبر، 2013 11:38:46 م
robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 23 نوفمبر، 2013 11:41:31 م
Lakiro:Karaj amikoj, efektive ĉiuj lingvoj dividiĝas je utilaj kaj facilaj. Ekzemple por multaj homoj la angla necesas por iu laboro, por la aplikaj sciencoj ktp. Kompreneble, ke ekzistas diversaj kaŭzoj por la studado de naciaj lingvoj, tamen ĉi tiuj lingvoj neniam fariĝos internaciaj, t.e. instrumentoj por la komunikaĵo kaj konversacio de alilandanoj. Tutmonda angla lingvonivelo ne permesas interparoli libere en fremda lando. Mi povas multatempe legi anglan literaturon, tamen nur esperante mi plene esprimos miajn pensojn kaj ricevos plenan respondon en Eŭropo aŭ Azio... Kial? Ĉar en iu ajn lando oni lernas Esperanton ne elsub bastono 5 jarojn, sed 0,5 jaron laŭ propra deziro. Kaj la rezulto estas pli efika! Naciajn lingvojn studas kiel regulo kapablaj homoj, lingvistoj, instruistoj... Esperanto do estas farita por ĉiuj.Fakte miaopinie la denaskaj anglalingvanoj estas la grandaj perdantoj en tiu problemo. Ili malofte devas klopodi lerni novan lingvon kaj tiel baraktas kun la kompreno pri aliaj nacioj kaj tradicioj.
Lakiro (عرض الملف الشخصي) 24 نوفمبر، 2013 6:48:31 ص