讯息: 70
语言: Esperanto
Rafcaz31 (显示个人资料) 2013年9月26日下午10:11:55
fajrkapo (显示个人资料) 2013年9月27日上午7:55:22
Esperanto estas nenies lingvo, sed ankaŭ ĝi ne estas ies lingvo, do, ĝi dependas nur de volontuloj kiuj serĉas pli da justeco kaj pragmatismo en la mondo.
Ankaŭ mi ekpensadis pri la fakto ke ĉu estus almenaŭ unu grava urbo aŭ eta lando au regiono, kie Esperanto estus la oficiala lingvo, homoj ĝenerale, krom koni plie la lingvon, estus pli instigitaj por lerni ĝin.
Ankoraŭ interreto estas juna, kaj mi pensas ke ĝi pli helpos disvolvi kaj ekkoni ke Eo estas vera kaj uzata lingvo, kaj ne projekto aŭ ideo, sed homoj bezonas konfidon pri ĝi.
eraijk (显示个人资料) 2013年9月27日下午12:02:01
fajrkapo:Mi pensas ke vi pravas. Nun Esperanto disvastiĝos per la interreto, kaj lingvoj ne iĝas grava por la mondo en unu tago!
Ankoraŭ interreto estas juna, kaj mi pensas ke ĝi pli helpos disvolvi kaj ekkoni ke Eo estas vera kaj uzata lingvo, kaj ne projekto aŭ ideo, sed homoj bezonas konfidon pri ĝi.
La angla lingvo ekgraviĝis en eble 1588 aû 1600- kiam la brita imperio komencis...sed ĝi ne estis tre grava por la mondo ĝis antaŭ nelonge. Do eble Esperanto estos grava por la mondo post cent jaroj kun la interreto?
Tute ne nur okazis en unu tago, aû eĉ unu jaro!
dobri (显示个人资料) 2013年9月27日下午3:21:19
fajrkapo:En Germanio jam ekzistas unu urbo, kiu havas la aldonon "Esperanto urbo". Temas pri Herzberg am Harz, kiu kompreneble estas sufiĉe malgranda urbo kaj Esperanto tie nur komencas famiĝi. Tamen la najbaraj urboj jam envias al Herzberg plialtigon de turismo.
Ankaŭ mi ekpensadis pri la fakto ke ĉu estus almenaŭ unu grava urbo aŭ eta lando au regiono, kie Esperanto estus la oficiala lingvo, homoj ĝenerale, krom koni plie la lingvon, estus pli instigitaj por lerni ĝin.
korona (显示个人资料) 2013年9月27日下午8:37:54
Unu - la neceseco
Du - la ĝueco
Tri - la utileco
Ekz., mi trinkas akvon ĉar ĝi utilas por la vivado, sed mi trinkas vinon ĉar mi ĝuas ĝin. Kaj mi pagas impostojn ĉar ĝi necesas al mi laŭ la leĝo.
Do, pri Esperanto, neniu ĝin parolas pro la neceseco. Ne ekzistas leĝoj kiuj diras ke oni devas paroli Esperante. (Kaj tiu ĉi fakto bonegas! Oni devas decidi paroli ĝin libere.)
Iuj ĝin parolas pro la ĝueco: vere, ĝi amuzas min multete. Sed verdire mi ne juĝas Esperanton la plej bela lingvo da ĉiuj; aliuloj eble opinias alie, kaj tiu ĉi ne estas problemo.
Laste, kaj laŭ mi plej grave, kiom da utileco havas Esperanto? Aliadirate, kion oni povas fari per Esperanto kiu neeblas per alia lingvo? Ne sufiĉas ke Esperanto estas egalpova tiel kiel aliaj lingvoj. Ne sufiĉas, ekz., la e-tradukado de gravaj libroj; kiam oni volas legi ilin, oni lernas la iliajn originajn lingvojn aŭ legas ilin tradukitajn silingve.
Kiam ni malkovros la unikpovecon de Esperanto, tiam ni malkovros la ĝian veran utilecon. Kaj tiam ĝin malkovros ankaŭ la nesamideanoj.
lagtendisto (显示个人资料) 2013年9月29日下午1:02:07
Rafcaz31:La Esperanto estas facila lingvo.Planlingvoj plejmulte konzeptigitis por facileco supoza.
Rafcaz31:Ĝi estis konceptita por tio.Tradicio ne imponas ĉiun.
Rafcaz31:Dume ĉi tiu lingvo ne efektive estas la internacia lingvo.En internacieco lingvopolitika ne ĉiu 'enamiĝinta'.
Paulinho (显示个人资料) 2013年9月29日下午1:19:47
Koracio (显示个人资料) 2013年9月29日下午6:53:48
cxevino (显示个人资料) 2013年10月2日上午1:36:07
La "-ajn", la "-ojn" kaj la "-ujn"... inter aliaj malutilaĵoj kaj turpaĵoj kiaj "sciencajn sciaĵojn