إلى المحتويات

Ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj

من codesito, 21 أكتوبر، 2013

المشاركات: 106

لغة: Esperanto

Stefano888 (عرض الملف الشخصي) 29 ديسمبر، 2014 6:47:04 م

Sciencistoj kutimis diri ke neandertalo estis alia specio de homo kaj ke neandertalo ne povis reprodukti kun homo sapiens. Nun ili diras ke neandertalo estas subspecio de homo sapiens.

Kredi sciencistojn en la dudeka jarcento pri tiu ĉi afero estis kredi mensogon. (Ni scias nun ke tio estis mensogo.) Samkiele, kredi tion, kion ili diras pri makroevoluado, estas eble mensogo ankaŭ. D-ro Lawrence Strauss ne havis respondon pri la origino de vivo por D-ro William Lane Craig. Vi, kiel D-ro Strauss, ne havas tian respondon por mi. Vi efektive ne scias.

Mi ŝatas pensi kritike. Mi ne kredas ĉion, kion mi legas. (Vi verŝajne mencios la Biblion nun. Vi ne komprenas tiun libron kaj mi ne volas skribi multajn milojn da paĝoj pri ĝi por vi. Ĉiuokaze, tio estas alia temo.)

Lakiro (عرض الملف الشخصي) 29 ديسمبر، 2014 8:22:02 م

Stefano, bravisime!
La homo distingiĝas de la simio per sia konscio kaj parolo. Neniu povas ekspliki kiel aperis tiuj elstaraj komponantoj ĉe la BESTO kun pli malgranda kvanto da kromosomoj. Kaj Google ne povas tion ekspliki. Kaj la scienco tion ne povas ekspliki, ĉar ĝi nenion scias pri homa konscio kaj ne povas esplori la fenomenon.
Esploristoj nenion pruvis kaj nur supozas.
Neniu povas ekspliki kiel homo post granda traŭmo subite komencas paroli nekonatajn lingvojn. Probable nur Mihxil scias. ridulo.gif

codesito (عرض الملف الشخصي) 29 ديسمبر، 2014 10:10:53 م

Kial la religiuloj timas kaj neas la sciencajn verojn? Ĉu indas perdi la tempon kun homoj kiuj malamas la veron kaj mokas pri ĝi?

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 29 ديسمبر، 2014 11:36:01 م

Mi havas nenian religion, sed mi konscias, ke la scienco multe progresis rilate al kvantuma mekaniko (Elektroniko), kaj malpli pri aliaj aferoj, tamen tio ankoraŭ estas guteto antaŭ oceano de ne kono. Ekzenple gripo, bruo en la oreloj, labirintito, kancero, inter pluraj aliaj malsanoj. Oni ankoraŭ ne eltrovis kuracilojn. Ekzistas nenombreblaj teorioj: spaco-tempo truoj de vermoj, ktp ktp...

nornen (عرض الملف الشخصي) 30 ديسمبر، 2014 12:35:07 ص

Stefano888:Mi ŝatas pensi kritike. Mi ne kredas ĉion, kion mi legas. (Vi verŝajne mencios la Biblion nun. Vi ne komprenas tiun libron kaj mi ne volas skribi multajn milojn da paĝoj pri ĝi por vi. Ĉiuokaze, tio estas alia temo.)
Jes... Tiu alia temo nomiĝas "mezuri per du malsamaj mezuriloj". Se religiistoj[1] ne mezurus per du malsamaj mezuriloj, mi timas, ke ili ĉiuj freneziĝus (se ili ne jam freneziĝis).

Kial povas iu menssane diri ke li ŝatas pensi kritike kaj samtempe kredi, ke maljunulo konstruis boaton, kiu portis duon de ĉiu bestspecio surborde[2]?

----
[1] Almenaŭ tiuj de abrahamidaj religioj: judoj, kristanoj kaj islamanoj. Sumsume ili kredas je la sama afero.
[2] Inter ili kanguruoj kaj gvanakoj.

vejktoro (عرض الملف الشخصي) 30 ديسمبر، 2014 7:09:57 ص

Stefano888:

Nur 60 kazoj de mulinoj naskantaj mulidojn de 1527 ĝis 2002! Tro multa bonŝanco estas bezonata por ke la teorio de makroevoluado estu vera.
Jes, mi scias.. do estas ebla; mia celo precize, dankon.

Io ajn plu?

vejktoro (عرض الملف الشخصي) 30 ديسمبر، 2014 7:18:56 ص

Plue, Stefano888,

Mi ne skribis de makroevoluado. Mia respondo temis pri faktoj koncerne nombro da kromosomoj kaj reprodukto kaj tiu kiu povas esti. Mia vortoj estis nur vereco - debato ne eblas.

mihxil (عرض الملف الشخصي) 30 ديسمبر، 2014 8:02:51 ص

Stefano888:Kion Pye diris pri kromosomo 2 en homoj? Vi bezonas spekti la videon en Youtube unue.
Kial, li evidente ne estas prenebla serioza.

mihxil (عرض الملف الشخصي) 30 ديسمبر، 2014 8:04:18 ص

Stefano888:Ne, vi faru la matematikan kalkuladon. Ne mi. La verŝajneco pri la makroevoluado de vivo sur tiu ĉi planedo estas tre malalta. En kurso en astronomio, kiun mi prenis antaŭ multaj jaroj, la profesoro parolis pri tiu ĉi malalta verŝajneco, kvankam li instruis la teorion de evoluado. Nur kvar planedoj en nia galaksio inter ĉiuj el la miliardoj en nia galaksio havus vivon sur ili, se la teorio de evoluado estus vera.
Tio estas plena absurda. Neniu eĉ povus fari tian kalkulon. Vi simple babilas, kaj konfuzas du aferojn: evoluado kaj apero de vivo (do la komenco de evuoluado). Ke vi ne povas distingi tiujn du aferojn ne helpas vian kazon.

mihxil (عرض الملف الشخصي) 30 ديسمبر، 2014 8:07:03 ص

Stefano888:Mi neniam diris ke lacerto faris akvaporon kaj fulmon.
Tio estas la punkto. Neniu diras tion. Do kial vi ade ripetas tion?

Stefano888:Vi ne havas respondon. Tial, vi rifuzas provizi klarigon.
Efektive neniu scias kiel ekzakte komenciĝis evoluado. Do, tial mi ne povas respondi tion, efektive. Sed tio ne rilatas al 'makroevoluado'.

Stefano888:Vi havas DNA. Mi havas DNA. Bestoj kaj plantoj havas DNA. Kiel DNA formiĝis en la komenco de nevivantaĵoj? Vi ne havas respondon!
Ni parolis pri 'makroevoluado', ne pri la komenco de vivo. Ke mi ne havus respondon je tio, ne signifas ke makroevoluado ne povas funkcii. Ke vi ŝajnas pensi tiel klare montras ke vi havas problemon kun logiko.

عودة للاعلى