Ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj
від codesito, 21 жовтня 2013 р.
Повідомлення: 106
Мова: Esperanto
Stefano888 (Переглянути профіль) 29 грудня 2014 р. 18:47:04
Kredi sciencistojn en la dudeka jarcento pri tiu ĉi afero estis kredi mensogon. (Ni scias nun ke tio estis mensogo.) Samkiele, kredi tion, kion ili diras pri makroevoluado, estas eble mensogo ankaŭ. D-ro Lawrence Strauss ne havis respondon pri la origino de vivo por D-ro William Lane Craig. Vi, kiel D-ro Strauss, ne havas tian respondon por mi. Vi efektive ne scias.
Mi ŝatas pensi kritike. Mi ne kredas ĉion, kion mi legas. (Vi verŝajne mencios la Biblion nun. Vi ne komprenas tiun libron kaj mi ne volas skribi multajn milojn da paĝoj pri ĝi por vi. Ĉiuokaze, tio estas alia temo.)
Lakiro (Переглянути профіль) 29 грудня 2014 р. 20:22:02
La homo distingiĝas de la simio per sia konscio kaj parolo. Neniu povas ekspliki kiel aperis tiuj elstaraj komponantoj ĉe la BESTO kun pli malgranda kvanto da kromosomoj. Kaj Google ne povas tion ekspliki. Kaj la scienco tion ne povas ekspliki, ĉar ĝi nenion scias pri homa konscio kaj ne povas esplori la fenomenon.
Esploristoj nenion pruvis kaj nur supozas.
Neniu povas ekspliki kiel homo post granda traŭmo subite komencas paroli nekonatajn lingvojn. Probable nur Mihxil scias.
codesito (Переглянути профіль) 29 грудня 2014 р. 22:10:53
Vinisus (Переглянути профіль) 29 грудня 2014 р. 23:36:01
nornen (Переглянути профіль) 30 грудня 2014 р. 00:35:07
Stefano888:Mi ŝatas pensi kritike. Mi ne kredas ĉion, kion mi legas. (Vi verŝajne mencios la Biblion nun. Vi ne komprenas tiun libron kaj mi ne volas skribi multajn milojn da paĝoj pri ĝi por vi. Ĉiuokaze, tio estas alia temo.)Jes... Tiu alia temo nomiĝas "mezuri per du malsamaj mezuriloj". Se religiistoj[1] ne mezurus per du malsamaj mezuriloj, mi timas, ke ili ĉiuj freneziĝus (se ili ne jam freneziĝis).
Kial povas iu menssane diri ke li ŝatas pensi kritike kaj samtempe kredi, ke maljunulo konstruis boaton, kiu portis duon de ĉiu bestspecio surborde[2]?
----
[1] Almenaŭ tiuj de abrahamidaj religioj: judoj, kristanoj kaj islamanoj. Sumsume ili kredas je la sama afero.
[2] Inter ili kanguruoj kaj gvanakoj.
vejktoro (Переглянути профіль) 30 грудня 2014 р. 07:09:57
Stefano888:Jes, mi scias.. do estas ebla; mia celo precize, dankon.
Nur 60 kazoj de mulinoj naskantaj mulidojn de 1527 ĝis 2002! Tro multa bonŝanco estas bezonata por ke la teorio de makroevoluado estu vera.
Io ajn plu?
vejktoro (Переглянути профіль) 30 грудня 2014 р. 07:18:56
Mi ne skribis de makroevoluado. Mia respondo temis pri faktoj koncerne nombro da kromosomoj kaj reprodukto kaj tiu kiu povas esti. Mia vortoj estis nur vereco - debato ne eblas.
mihxil (Переглянути профіль) 30 грудня 2014 р. 08:02:51
Stefano888:Kion Pye diris pri kromosomo 2 en homoj? Vi bezonas spekti la videon en Youtube unue.Kial, li evidente ne estas prenebla serioza.
mihxil (Переглянути профіль) 30 грудня 2014 р. 08:04:18
Stefano888:Ne, vi faru la matematikan kalkuladon. Ne mi. La verŝajneco pri la makroevoluado de vivo sur tiu ĉi planedo estas tre malalta. En kurso en astronomio, kiun mi prenis antaŭ multaj jaroj, la profesoro parolis pri tiu ĉi malalta verŝajneco, kvankam li instruis la teorion de evoluado. Nur kvar planedoj en nia galaksio inter ĉiuj el la miliardoj en nia galaksio havus vivon sur ili, se la teorio de evoluado estus vera.Tio estas plena absurda. Neniu eĉ povus fari tian kalkulon. Vi simple babilas, kaj konfuzas du aferojn: evoluado kaj apero de vivo (do la komenco de evuoluado). Ke vi ne povas distingi tiujn du aferojn ne helpas vian kazon.
mihxil (Переглянути профіль) 30 грудня 2014 р. 08:07:03
Stefano888:Mi neniam diris ke lacerto faris akvaporon kaj fulmon.Tio estas la punkto. Neniu diras tion. Do kial vi ade ripetas tion?
Stefano888:Vi ne havas respondon. Tial, vi rifuzas provizi klarigon.Efektive neniu scias kiel ekzakte komenciĝis evoluado. Do, tial mi ne povas respondi tion, efektive. Sed tio ne rilatas al 'makroevoluado'.
Stefano888:Vi havas DNA. Mi havas DNA. Bestoj kaj plantoj havas DNA. Kiel DNA formiĝis en la komenco de nevivantaĵoj? Vi ne havas respondon!Ni parolis pri 'makroevoluado', ne pri la komenco de vivo. Ke mi ne havus respondon je tio, ne signifas ke makroevoluado ne povas funkcii. Ke vi ŝajnas pensi tiel klare montras ke vi havas problemon kun logiko.