Kial mi ne plu kontribuas kiel Lernu-vortaristo
от Chainy, 15 ноември 2013
Съобщения: 53
Език: Esperanto
makis (Покажи профила) 16 ноември 2013, 01:50:11
timsk:Feliĉe, solvo por tio jam ekzistas: ĝi nomiĝas Krea Komunaĵo (angle: "Creative Commons"). La projektestroj simple publikigu ĉion, morgaŭ se eblas, en iu ajn formato, sub la permesilo CC BY-NC-SA-3.0. Tio signifus, ke homoj rajtu reuzi la datumojn, sed ĉiam kun la devo (1) agnoski la fonton de la datumoj, (2) nepre nekomerce, kaj (3) ke reuzanto devos mem republikigi sian projekton kun la samaj kondiĉoj.Jen: http://creativecommons.org/licenses/by-nc-sa/3.0/d...
Rargos (Покажи профила) 16 ноември 2013, 16:11:28
"Antaŭe mi multe kontribuis al la plibonigado de la Lernu-vortaro. Mi aldonis multe da vortoj/tradukoj en ambaŭ direktoj por la angla-Esperanta Lernu-vortaro.Ĉiu povas elŝuti kaj libere uzi la ESPDIC Vortaron (pli ol 63,000 difinoj)
Rargos (Покажи профила) 16 ноември 2013, 16:13:28
Fenris_kcf:+1 por Creative Commons (nekredeble ke erinja ŝajne neniam aŭdis pri tiaj permesiloj)ESPDIC havas tiun permesilon.
Rargos (Покажи профила) 16 ноември 2013, 16:14:43
erinja:Se vi ne plu volas kunlabori pri la lernu-vortaro, eble vi povus kunlabori pdenisowski pri lia vortaro. Tio ŝajnas esti tre bona kaj inda projekto.Ligilo : ESPDIC
horsto (Покажи профила) 17 ноември 2013, 01:20:22
Por mi ĉi tio estas bedaŭrinda diskuto en Lernu, malbonegaj argumentoj de unu el la estroj de ĉi tiu paĝaro.
Unue, la vortaro de Lernu ne estas trezoro, neniu riĉiĝos per Esperanto vortaro.
Due, eble laŭ la leĝo vi posedas la vortaron, sed laŭ la moralo ĝi apartenas al la kreantoj.
Trie, eĉ se iu vendus vortaron bazitan sur la Lernu vortaro. Kio estus la problemo? Tio eble helpus Esperanton, sed tute ne damaĝus vin. Lernu ne estas komerca paĝaro, ĉu?
Kvare, mi jam dekomence bedaŭris, ke Lernu havas propran vortaron. La Esperanta komunumo estas malgranda, tial estas malprudente ke ĉiu projekto faras propran vortaron. Ni bezonas nur unu vortaron, kiun ĉiu povas uzi (kaj elŝuti) kaj plibonigi.
petitka (Покажи профила) 17 ноември 2013, 08:31:59
Francestral (Покажи профила) 17 ноември 2013, 12:14:47
Ne ĉiuj ĉiam povas konekti sin kun interreto.
Urho (Покажи профила) 17 ноември 2013, 15:06:48
horsto:Kvare, mi jam dekomence bedaŭris, ke Lernu havas propran vortaron.Mi ne! – Ĉar sen lernu! (kaj kompreneble sen finnaj volontuloj) ne ekzistus aktuala Esperanto–Finna-vortaro (kaj Finna–Esperanto-vortaro) en interreto. En la vortaro ekzistas jam ĉ. 38.000 vortoj.
Rargos (Покажи профила) 17 ноември 2013, 23:01:12
Oijos (Покажи профила) 18 ноември 2013, 00:29:21
Urho:Vi miskomprenis.horsto:Kvare, mi jam dekomence bedaŭris, ke Lernu havas propran vortaron.Mi ne! – Ĉar sen lernu! (kaj kompreneble sen finnaj volontuloj) ne ekzistus aktuala Esperanto–Finna-vortaro (kaj Finna–Esperanto-vortaro) en interreto. En la vortaro ekzistas jam ĉ. 38.000 vortoj.