Til innholdet

Kial mi ne plu kontribuas kiel Lernu-vortaristo

fra Chainy,2013 11 15

Meldinger: 53

Språk: Esperanto

makis (Å vise profilen) 2013 11 16 01:50:11

timsk:Feliĉe, solvo por tio jam ekzistas: ĝi nomiĝas Krea Komunaĵo (angle: "Creative Commons"). La projektestroj simple publikigu ĉion, morgaŭ se eblas, en iu ajn formato, sub la permesilo CC BY-NC-SA-3.0. Tio signifus, ke homoj rajtu reuzi la datumojn, sed ĉiam kun la devo (1) agnoski la fonton de la datumoj, (2) nepre nekomerce, kaj (3) ke reuzanto devos mem republikigi sian projekton kun la samaj kondiĉoj.
Jen: http://creativecommons.org/licenses/by-nc-sa/3.0/d...

Rargos (Å vise profilen) 2013 11 16 16:11:28

"Antaŭe mi multe kontribuis al la plibonigado de la Lernu-vortaro. Mi aldonis multe da vortoj/tradukoj en ambaŭ direktoj por la angla-Esperanta Lernu-vortaro.
Ĉiu povas elŝuti kaj libere uzi la ESPDIC Vortaron (pli ol 63,000 difinoj)

Rargos (Å vise profilen) 2013 11 16 16:13:28

Fenris_kcf:+1 por Creative Commons (nekredeble ke erinja ŝajne neniam aŭdis pri tiaj permesiloj)
ESPDIC havas tiun permesilon.

Rargos (Å vise profilen) 2013 11 16 16:14:43

erinja:Se vi ne plu volas kunlabori pri la lernu-vortaro, eble vi povus kunlabori pdenisowski pri lia vortaro. Tio ŝajnas esti tre bona kaj inda projekto.
Ligilo : ESPDIC

horsto (Å vise profilen) 2013 11 17 01:20:22

@timsk: Bonega komento. Mi tute samopinias.

Por mi ĉi tio estas bedaŭrinda diskuto en Lernu, malbonegaj argumentoj de unu el la estroj de ĉi tiu paĝaro.

Unue, la vortaro de Lernu ne estas trezoro, neniu riĉiĝos per Esperanto vortaro.

Due, eble laŭ la leĝo vi posedas la vortaron, sed laŭ la moralo ĝi apartenas al la kreantoj.

Trie, eĉ se iu vendus vortaron bazitan sur la Lernu vortaro. Kio estus la problemo? Tio eble helpus Esperanton, sed tute ne damaĝus vin. Lernu ne estas komerca paĝaro, ĉu?

Kvare, mi jam dekomence bedaŭris, ke Lernu havas propran vortaron. La Esperanta komunumo estas malgranda, tial estas malprudente ke ĉiu projekto faras propran vortaron. Ni bezonas nur unu vortaron, kiun ĉiu povas uzi (kaj elŝuti) kaj plibonigi.

petitka (Å vise profilen) 2013 11 17 08:31:59

Kara nekonata kreato de Vortaro! Mi dankas pro via laboro - se vi ne havas kopion, mi ĉiutage retajpas (per mane) la vorto de tago en mia propra vortaro (ekscelo), ĉar mi devas rememori vorton venontfoje.... Mi povus sendi al vi ĉi-tiu kopio se vi volus (nur 2 jaroj)... Ne timu, vian laboron estas tre bone akceptita! Jarka el Ĉeĥio

Francestral (Å vise profilen) 2013 11 17 12:14:47

Laŭ mi, la ĉefa avantaĝo de la elŝutebleco de la lernu!-vortaroj estus, ke tio ebligus legi tiujn vortarojn sen interreta konekto.

Ne ĉiuj ĉiam povas konekti sin kun interreto.

Urho (Å vise profilen) 2013 11 17 15:06:48

horsto:Kvare, mi jam dekomence bedaŭris, ke Lernu havas propran vortaron.
Mi ne! – Ĉar sen lernu! (kaj kompreneble sen finnaj volontuloj) ne ekzistus aktuala Esperanto–Finna-vortaro (kaj Finna–Esperanto-vortaro) en interreto. En la vortaro ekzistas jam ĉ. 38.000 vortoj.

Rargos (Å vise profilen) 2013 11 17 23:01:12

Ĉi iu ajn ĉe Lernu scias pri la ESPDICvortaro?

Oijos (Å vise profilen) 2013 11 18 00:29:21

Urho:
horsto:Kvare, mi jam dekomence bedaŭris, ke Lernu havas propran vortaron.
Mi ne! – Ĉar sen lernu! (kaj kompreneble sen finnaj volontuloj) ne ekzistus aktuala Esperanto–Finna-vortaro (kaj Finna–Esperanto-vortaro) en interreto. En la vortaro ekzistas jam ĉ. 38.000 vortoj.
Vi miskomprenis.

Tibake til toppen