본문으로

Kial mi ne plu kontribuas kiel Lernu-vortaristo

글쓴이: Chainy, 2013년 11월 15일

글: 53

언어: Esperanto

erinja (프로필 보기) 2013년 12월 1일 오전 3:48:16

jismith1989:Ŝajnas ke ili volas gajni monon de la vortaro (ekzemple, ĝia vendo al la finnoj). :/
La vortaro ne vendiĝis al la finnoj. Ĝi estas uzata de ili senpage, krom ke ili enmetos en la libron senpagan reklameton pri lernu.

Clarence666 (프로필 보기) 2013년 12월 2일 오후 11:24:01

Mi preferus povi elsxuti la vortaron. Ankaux, mi preferus povi uzi la vortaron sen GxavaScriptAcxo.

http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1... (vortaroj)

Fenris_kcf (프로필 보기) 2013년 12월 4일 오후 5:20:07

Clarence666:Mi preferus esti eble elsxuti la vortaron. Ankaux, mi preferus esti eble uzi la vortaron sen JavaScriptAcxo.
Avizo: Ne ĝustas traduki "be able to do" per "esti eble fari" (kiu signifus "to possibly be to do"). Uzu "povi" anstataŭ!

Clarence666 (프로필 보기) 2013년 12월 15일 오후 4:47:08

> Ne ĝustas traduki "be able to do" per "esti eble"

Dankon ... mi vidas la problemon ... mi volis diri "esti ebla" ... estas gxustaj ambaux "esti ebla" kaj "povi" ?

Mi redaktis la misan mesagxon nun.

erinja (프로필 보기) 2013년 12월 15일 오후 7:51:11

Clarence666:> Ne ĝustas traduki "be able to do" per "esti eble"

Dankon ... mi vidas la problemon ... mi volis diri "esti ebla" ... estas gxustaj ambaux "esti ebla" kaj "povi" ?

Mi redaktis la misan mesagxon nun.
"Povi" kaj "esti ebla / esti eble" ambaŭ estas ĝustaj esprimoj, sed la signifoj estas tute malsamaj.

Mi povas = I can, I am able
Mi estas ebla = I am possible (??? - la esprimo estas gramatika, sed ne estas senco en ĝi).

Mi pensas ke eble vi tradukas "ebla" kiel "able", sed tio ne estas ĝusta traduko; pli bona traduko estas "possible".

Ekzemple:
Ĉu estas eble veni frue? = Is it possible to come early?
Ĉu mi povas veni frue = Can I come early?
Ĉu eblas, ke mi venu frue? = Is it possible for me to come early?

Do *ago* povas esti ebla, sed persono ne povas esti ebla.

Clarence666 (프로필 보기) 2013년 12월 23일 오후 6:29:39

Dankon.

> Mi povas = I can, I am able
> Mi estas ebla = I am possible

Fusxo ...

> Ĉu estas eble veni frue? = Is it possible to come early?
> Ĉu mi povas veni frue = Can I come early?
> Ĉu eblas, ke mi venu frue? = Is it possible for me to come early?

> Do *ago* povas esti ebla, sed persono ne povas esti ebla.

Vi havas bonan difinon de vorto "ago"?

PS: Paul Denisowski gxisdatigis sian vortaron ... mi ne komparis ankoraux http://www.denisowski.org/Esperanto/ESPDIC/espdic....

erinja (프로필 보기) 2013년 12월 23일 오후 7:43:15

ago = an action

KamiloEspero (프로필 보기) 2013년 12월 23일 오후 10:07:20

Nu, mi komprenas la kialon de vi ne plu kontribui kiel Lernu-vortaristo.

Vi pravas.

Miadecide, mi ne plu uzos Lernu-Vortaron.

Clarence666 (프로필 보기) 2013년 12월 26일 오전 5:10:37

erinja:ago = an action
Mi esperas ke eventoj kaj okazoj ankaux povas esti ebla (eblaj).

> PS: Paul Denisowski gxisdatigis sian vortaron ... mi ne komparis ankoraux

Mi komparis, Paul:

- Sxangxis ordigon de vortoj (???)
- Korektis iujn erarojn
- Aldonis kelkajn vortojn
- Forigis kelkajn (malmultajn) vortojn ... ili estis fusxaj?

Dankon al Paul ridulo.gif

> Ĉu eblas, ke mi venu frue? = Is it possible for me to come early?

Cxu "Ĉu eblas, ke mi venas frue?" estus korekte ankaux?

swalf (프로필 보기) 2014년 1월 2일 오전 12:18:21

En libera lingvo kiel Esperanto oni ne povas aŭdi babiladojn pri teruro de ŝteloj.
Volapuka patro volis reteni ĉiujn havaĵojn pri lia kreaĵo kaj Volapuka komunumo mortis.
Vikipedio, ŝteloj aŭ ne ŝteloj, estas la plej granda, grava kaj korektema enciklopedio tutmonde.
Do 'Lernu' ridulo.gif el tiu konsideroj...
Oni uzu liberajn permesilojn almenaŭ Esperantuje, ili helpos la tutan komunumo.

(Kaj krome, oni povus korekti kelkajn gravajn trolatinaĵojn, kiuj ofte aperas en vortaro)

다시 위로