Späť na obsah

Uzamknuté
Max. 500 správ.

Ukraina ribelo

od goli, 1. decembra 2013

Príspevky: 1667

Jazyk: Esperanto

melitopolano (Zobraziť profil) 28. mája 2015 15:54:33

Lakiro:Erinja, se vi forigos la fotaĵon, do mi konkludos - vi kaŝas realan informon ĉar timas, ke usonanoj ekkonos la veron. Ja tio ne koincidas kun oficiala usona propagando.
Vi, rusaj amikoj, ŝajnas kiel religiaj fanatikuloj. Ĉu vi ne havas aliajn temojn por diskutoj, krom "ukrainiaj nazioj"? Nevole mi rememoras la proverbon: la plej ruza ŝtelisto plej laŭte krias "Kaptu la ŝteliston!"

Lakiro (Zobraziť profil) 28. mája 2015 16:04:11

Melitopolano, organizu tian temon. Mi tute ne rezistas. Tamen vi mem alĵetas brulŝtipojn en la fajron. ridulo.gif Al vi tre plaĉas kiam iu diras pri terura Rusio. Ne? Sed kiam aperas fotoj kun ukrainia realeco vi serĉas metodon eviti pridiskutadon. ridulo.gif

Nu, mi ne kontraŭas. Komencu novan neŭtralan temon. ridulo.gif

Marc_1965 (Zobraziť profil) 28. mája 2015 16:09:23

melitopolano:
Ĉu vi ne havas aliajn temojn por diskutoj, krom "ukrainiaj nazioj"?
Ĉu la vero pikas al vi la okulojn? Kial vi timas pridiskutadon de ukraina realo? okulumo.gif

Vinisus (Zobraziť profil) 6. júna 2015 15:53:11

Sed la plej potenca lando nuntempe okupas multajn landojn, kaj mi nek legas nek aŭdas oni plendi pri tio.

cellus (Zobraziť profil) 6. júna 2015 18:05:41

Estas homoj en Ukrainio kiuj volas pli proksimaj rilatoj al al Eŭropa Unuiĝo kaj estas tiuj kiuj volas pli proksimajn rilatojn al Rusio. La limo tute ne iras inter ruslingvanoj kaj ukrainlingvanoj. Ĝi povas iri tra familioj, inter amikoj.

La Sveda Televido raportis hodiaŭ ke okazis Fierecparado (Pride parade) en Kievo, kiu devis havi fortan protekton de policanoj, ĉar atakis la manifestacion membroj de la Dekstra Sektoro kiu ne ŝatas evidente gejojn! Laŭ la sama medio tiaj manifestacioj estas tute neeblaj en Rusio. Se tio veras, do oni povas konkludi ke almenaŭ en rilate la gejoj la dekstra sektoro kaj la rusaj aŭtoritatoj estas unuanimaj! Interese, ĉu ne?

Kaj: en publikaj manifestacioj preskaŭ ĉiam estas huliganoj kiuj – sen mem kompreni tion – helpas la kontraŭuloj al la pacaj demonstradoj.

cellus (Zobraziť profil) 6. júna 2015 18:18:13

La temo Ukraina ribelo estas malĝusta. Ukraina ne ribelas, ĝi estas suverena ŝtato kiu provas defendi siajn interesojn.

Konsideru ankaŭ, ke kiam Sovetunio ĉesis, Ukraino libervole cedis siajn nukleajn armilojn al Rusio. En la retrospekto de la historio oni povus diri ke ili estis stultaj. Sed estis alia tempo kaj alia sincereco.

vincas (Zobraziť profil) 7. júna 2015 9:58:55

cellus:La temo Ukraina ribelo estas malĝusta. Ukraina ne ribelas, ĝi estas suverena ŝtato kiu provas defendi siajn interesojn.
La ĉi tiu fadeno estas jam delonge kreita, kaj la nomo de la temo jam malnoviĝis.

vincas (Zobraziť profil) 7. júna 2015 10:01:33

Bedaŭrinde alia vigla fadeno pri kial Rusio okupas fremdajn teritoriojn estis forigita ]:

hilex (Zobraziť profil) 7. júna 2015 10:25:38

vincas:Bedaŭrinde alia vigla fadeno pri kial Rusio okupas fremdajn teritoriojn estis forigita ]:
Tio estas bonege. La pli bona temo estus pri kial Litovio okupas fremdajn teritoriojn. 8)

vincas (Zobraziť profil) 7. júna 2015 10:35:30

hilex:
vincas:Bedaŭrinde alia vigla fadeno pri kial Rusio okupas fremdajn teritoriojn estis forigita ]:
Tio estas bonege. La pli bona temo estus pri kial Litovio okupas fremdajn teritoriojn. 8)
Kial vi ne kreas tiun fadenon?

Nahor