Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1667
Lingvo: Esperanto
Lakiro (Montri la profilon) 2015-junio-19 15:09:25
Sed tio tute ne signifas ke la rusoj faras tion, kion imagas la usonanoj.
Por ni via prezidento estas analoge priridinda. Kaj nia propagando kreas la saman bildon pri usonaj problemoj, konstanta pafado en lernejoj, en preĝejoj, sur la stratoj, pri koncentrejoj por la indianoj.
Ĉu vi vidis iam en Rusio rezervejojn por malgrandaj popoloj? Ĉu vi aŭdis pri konstantaj pafadoj en rusaj lernejoj?
Vi ridas kiam nia prezidento regas ĉevalon. Rememoru pri Ronald Reagan. Ĉu li neniam raidis sur ĉevalo?
Via Obama nenion povas...tute. Ni ridas.
Ne kredu je pensoj. Kredu al propraj okuloj!
Kiam vi ekvidos rusan armeon en Donbass, tiam diru pri tio. Sed nun ordinaraj usonanoj nur babilas pri siaj pensoj.
IkuTurso (Montri la profilon) 2015-junio-26 19:40:22
Rusio estas en Orientukrainio inkl. Krimeo (kaj Transnistrio, Gruzio etc kaj kaptis estonan policiston ktp ktp
Lakiro (Montri la profilon) 2015-junio-26 19:50:02
IkuTurso:Malkomencu demandi "provojn".Orientukrainio? Ĉu ekzistas tia lando?
Rusio estas en Orientukrainio inkl. Krimeo (kaj Transnistrio, Gruzio etc kaj kaptis estonan policiston ktp ktp
Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-26 20:28:09
"Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro."
PS. Lakiro kiel signo de paco eĉ montris sian vizaĝon. Gratulon! Erinja kaj Lakiro ŝajnas du gefratoj de la samaj gepatroj. Plia unu motivo krom Esperanto por ke la du estu amikoj.
FHTAGN (Montri la profilon) 2015-junio-26 22:02:51
IkuTurso:Malkomencu demandi "provojn".IIPPAA
Rusio estas en Orientukrainio inkl. Krimeo (kaj Transnistrio, Gruzio etc kaj kaptis estonan policiston ktp ktp
robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-junio-27 00:14:06
En Usono ni havas la hontaĵon de rezervoj por indiĝenaj popoloj. Kaj nia havas koloniojn: Puertoriko, Okcidenta Samoao, Guamo, la Virĝenaj Insuloj, ktp. Sed ne Kazikstano, Uzbekistano, Ĉeĉenio.... Kaj niaj najbaraj landoj - Meksiko kaj Kanado - hodiaŭ ne timas ke usonanoj enmarŝos DENOVE por anstataŭigi la loĝantaron per usonanoj (kiel la "Rusoj" en Estonio, Latvio, Ukrainio, ktp) por fari novajn "sudetgermanoj"n dum estonta politiko. Ankaŭ rusan lernejon detruis teroristoj en Rusio - kaj subteran fervojon - inter alia [mi kun la resto de la mondo priploras tion kaj oferas al la rusa popolo simpation, certe]- kaj nun ni havas nuptojn por ĉiuj dum en Rusio oni devas timi por la vivo nur por ESTI geja. Ne estas sekreto. Estas publika afero.
Ne! Mi feliĉas ke mia denaska lingvo ne estas la ukraina kaj ke mi ne loĝas en la parto de Ukrainio apud Rusio. Mi ankaŭ ne prenos flugon super tiu parto de la mondo pro timo. [Oni devas agnoski ke por la pasaĝeroj de tiu aviadilo ne gravas kiu flanko de la konflikto murdis ilin sed ke sen la konflikto - subtenata de Rusio - la murdo ne estus okazinta.]
Se Rusio NE volus la konflikton en la apuda teritorio, ĝi ne daŭrus.
FHTAGN (Montri la profilon) 2015-junio-27 07:07:57
Timeline of United States military operations
Ho, ne forgesu Jugoslavion kaj Irakon (dufoje).
Strangas al mi, ke rusaj tankoj ĝis nun ne aperis en Estonio, Latvio kaj Litovio. Do, divenu, kies tankoj tie troviĝas nun?
Al divenontoj bombonon!!!
Jes, jes, ni ĉiuj scias, ke la tankoj estas nur respondo al rusa minaco, minaco al baltaj landoj (poor Yorick!). Sed la minaco estas nur en gazetaro kaj rezonoj de baltaj kaj eŭropaj politikistoj, dum la tankoj (oops) vagadas tra balt-landoj. Sed kiu kulpas? Putin.
nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-junio-27 08:32:05
robbkvasnak:sen la konflikto - subtenata de Rusio - la murdo ne estus okazinta.Sen la kontraŭleĝa kieva ŝtatrenverso - subtenita de Usono - la murdo ne estus okazinta.
ustra (Montri la profilon) 2015-junio-27 09:13:17
robbkvasnak:Ronald Reagan estis unu inter la plej aĉaj prezidentoj, kiuj iam ajn estris Usonon - SED post 8 jaroj ankaŭ li foriris de la oficejo kaj neniam revenis tien.Bush "estris" (politikistoj estas nur marionetoj) Usonon jam dum 12 jaroj. Do ili ja povas tre facile reveni al la oficejo, ĉu ne?
Lakiro (Montri la profilon) 2015-junio-27 09:23:49
Vinisus:Kial ni tiom klopodis kaj daŭre klopodas por lerni kaj instrui Esperanton? Ĉu por insulti unu la alian? Kial ni ne aŭskultu la preĝo de Zamenhof sub la verda standardo?Kara amiko, Vinisus, mi post kelka tempo analizis aktivecon de la forumanoj en diversaj temoj kaj rimarkis, ke aktiveco urĝe kreskas dum insultoj en politikaj temoj. Tie ĉi tuj aperas provokistoj, ofendistoj, politikistoj kaj multaj observantoj, skribantaj kvankam unu vorton.
"Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro."
PS. Lakiro kiel signo de paco eĉ montris sian vizaĝon. Gratulon! Erinja kaj Lakiro ŝajnas du gefratoj de la samaj gepatroj. Plia unu motivo krom Esperanto por ke la du estu amikoj.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Verŝajne tio estas naturo de l' homo ricevi iun plezuron, spektante fremdan batalon. Mi ne scias... Povas esti mi eraras.
Certe tia situacio jam tedis kaj mi iomete perdas intereson por la demagogio.
Kiom ne diru pri la propagando, neniu kredos al la vero.
Kiom longe ekzistas historio de Rusio, tiom longe aliaj popoloj provas ĝin ataki. Unu lando, situanta trans la oceano, havas sian armeon ĉe rusa ŝtatlimo por rakonti pri la paco. Sed stultaj rusoj neniel povas kompreni pacajn intencojn de tiu lando. Ĉio tedis! Mi devas ĉesi reagi je pluaj mesaĝoj de la histeriistoj. Niaj debatoj kostas nulon, ĉar tergloba politiko dependas de Tutmonda Registaro de 300.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)