Затворено
Най-много 500 съобщения.
Съобщения: 1667
Език: Esperanto
hilex (Покажи профила) 08 юни 2015, 22:11:48
vincas:Tio ne estas problemo mia, sed Litovia.hilex:Kial vi ne kreas tiun fadenon?vincas:Bedaŭrinde alia vigla fadeno pri kial Rusio okupas fremdajn teritoriojn estis forigita ]:Tio estas bonege. La pli bona temo estus pri kial Litovio okupas fremdajn teritoriojn. 8)
IkuTurso (Покажи профила) 12 юни 2015, 18:07:11
Tempodivalse (Покажи профила) 12 юни 2015, 18:13:15
Separatistoj kune kun rusuloj pafis per rusa PUK aviadilon MH7.Ĉu vi havas informfonton pri tiu aserto?
Restas eble ke Rusujo ja pafis l'aviadilon, tamen laŭ mia kompreno, ankoraŭ neniu povis sufiĉe pruvi l'aferon.
La fakto ke la usonaj registaro kaj gazetaro eksilentis pri l'afero aludas al mi, ke ili ne plu certas ke Rusujo kulpas.
Ni ne kulpigu unu aŭ l'alian flankon pri ĉi tiaj krimoj se ni ne povas pruvi aŭ konkretigi niajn asertojn.
erinja (Покажи профила) 12 юни 2015, 19:36:24
Lakiro (Покажи профила) 12 юни 2015, 19:44:16
Tempodivalse:Oraj vortoj!Separatistoj kune kun rusuloj pafis per rusa PUK aviadilon MH7.Ĉu vi havas informfonton pri tiu aserto?
Restas eble ke Rusujo ja pafis l'aviadilon, tamen laŭ mia kompreno, ankoraŭ neniu povis sufiĉe pruvi l'aferon.
La fakto ke la usonaj registaro kaj gazetaro eksilentis pri l'afero aludas al mi, ke ili ne plu certas ke Rusujo kulpas.
Ni ne kulpigu unu aŭ l'alian flankon pri ĉi tiaj krimoj se ni ne povas pruvi aŭ konkretigi niajn asertojn.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
ustra (Покажи профила) 12 юни 2015, 19:53:02
erinja:Efektive la usona gazetaro plej multe ignoras Rusujon ĝuste nun. Oni pli interesiĝas pri ISIS; kiam oni zorgas pri ISIS, aliaj problemoj en la mondo eble ŝajnas malpli gravaj.Ĉu oni vere zorgas pri ISIS? Fakte, tiu temo jam enuigas, ĉar dekomence estis klara kiu ISIS vere estas: invento de reĝimoj el Usono, Israelo kaj Sauda Arabio. Same kiel Talibano, Al Kaida aŭ ĉiu alia islama fundamentalista bando estas ilia invento.
Lakiro (Покажи профила) 12 юни 2015, 20:17:48
erinja:Efektive la usona gazetaro plej multe ignoras Rusujon ĝuste nun. Oni pli interesiĝas pri ISIS; kiam oni zorgas pri ISIS, aliaj problemoj en la mondo eble ŝajnas malpli gravaj.Usona gazetaro ignoras Rusion ĉar komprenas sesencaĵon de la histerio ĉirkaŭ sendependa Rusio. Sankcioj ne agas. Nukleaj raketoj rusojn ne timigas. G7 atendis rusian reagon, sed Rusio neniel reagas. Multaj eŭropaj landoj komprenis fiaskon de usona politiko en Eŭropo. Kaj Obama estas "lama anaso", penanta forpreni futbalan ĉempionadon 2018.
Sed ordinaraj usonanoj delonge ne kredas je vaŝingtonaj fabeloj pri rusa minaco. Fabeloj pri minacoj necesas por suplementa mono al milita elspezaro kaj tutmonda hegemonio.
Sed momento estas perdita! Falsaĵon kredas nur kelkaj eŭropaj landoj. Sed ukraina civitana milito necesas al ĉiuj krom mem ukrainoj. Kiam ili komprenos tion mi ne scias.
nakymatonmies (Покажи профила) 13 юни 2015, 06:52:49
ustra: Fakte, tiu temo jam enuigas, ĉar dekomence estis klara kiu ISIS vere estas: invento de reĝimoj el Usono, Israelo kaj Sauda Arabio. Same kiel Talibano, Al Kaida aŭ ĉiu alia islama fundamentalista bando estas ilia invento.Sed strange, malgraŭ ĉiuj batoj far de Usono kaj la Koalicio, Islama Ŝtato nur plikreskas.
erinja (Покажи профила) 14 юни 2015, 18:57:02
Lakiro:Sed ordinaraj usonanoj delonge ne kredas je vaŝingtonaj fabeloj pri rusa minaco. Fabeloj pri minacoj necesas por suplementa mono al milita elspezaro kaj tutmonda hegemonio.Dependas. Ordinara usonano pensas ke Rusujo ne estas minaco al Usono. Bedaŭrinde, por multaj usonanoj, Rusujo estas priridinda lando, pro la kolapsanta ekonomio, kaj pro la multaj fotoj kiujn ni vidas, en kiuj Putin nudbruste fiŝkaptas aŭ rajtas ĉevalon aŭ faras kion ajn.
Tio estas malfeliĉa kaj bedaŭrinda; mi mem estas rusdevena kaj mia avo parolis la rusan hejme kiel infano, kaj por mi Rusujo neniam estu tia ŝerco.
Sed ordinara usonano ankaŭ pensas ke Rusujo kontraŭleĝe batalas en orienta Ukrainujo, donis misil-lanĉilon per kiu rus-subtenataj ribeloj paffaligis MH17, kaj trompe konkeris Krimeon. Ordinara usona gazeta raporto parolus pri rusaj provoj rekonstrui sovetunion kaj rehavi la influon kiun ĝi havis en la sovetaj tempoj. Sed ordinara usonano pensas ke tio ne estas urĝa problemo ĝuste nun, ĉar ordinaraj usonanoj timas islaman teorismon multe pli ol ili timas rusan influon en orienta Eŭropo. Ekzemple, oni timas ke teror-atakoj povus okazi en Usono, sed oni ne timas ke Rusujo farus tion. Oni timas ke usonaj junuloj de mezorienta deveno povus kaptiĝi de propagando kaj iri kaj batali por ISIS, sed oni ne timas ke rusdevenaj usonaj junuloj irus al orienta Eŭropo por batali por Rusujo.
klmn (Покажи профила) 15 юни 2015, 13:58:20
Tempodivalse:La fakto montras ke esplorgrupo ankoraŭ ne finis la konkludojn, do ili ne ankoraŭ havas kion re-publikigi entute, sendepende de kiu kulpas aŭ ne. Kial mankas materialo por fini la esploron, estas alia afero por diskuto.Separatistoj kune kun rusuloj pafis per rusa PUK aviadilon MH7.La fakto ke la usonaj registaro kaj gazetaro eksilentis pri l'afero aludas al mi, ke ili ne plu certas ke Rusujo kulpas.
Sed tio montras male, ke Eŭropaj informejoj evitas ellasi senbazajn asertojn.