Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ukraina ribelo

de goli, 2013-decembro-01

Mesaĝoj: 1667

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2015-junio-28 07:53:21

nakymatonmies:Usono ne aneksas landojn. Ĝi ilin rekte detruas - ekz. Libio, Irako, Sirio, Jugoslavio...
ridulo.gif Koloraj revolucioj - ĉefa metodo de usona helpo vivi en mizero. Regas Tutmonda registaro de 300.
externalImage.png

IkuTurso (Montri la profilon) 2015-junio-28 17:06:47

FSBisto Putin komencis la hibridan militon kontrau Ukrainio. Kiel la milito progresas, kion devas timi plej: la propran popolon!

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-junio-28 17:36:19

IkuTurso:FSBisto Putin komencis la hibridan militon kontrau Ukrainio.
Estas diskuteble, kiu iniciatis tion. Kaj Rusio sur sia kontinento - Eŭrazio - rajtas defendi siajn interesojn. Se Okcidento elektis ataki Rusion, ke ricevu la respondon.

IkuTurso (Montri la profilon) 2015-junio-28 18:05:06

Pafis MM7n kaj kaptis ukrainian herooian pilotistinon, estonan policiston, atakas en verdaj uniformoj sen signoj sed ankau normalaj rusaj 76 pskva regimenta rusa univormo kun PUK etc.

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-junio-28 18:19:23

Herra IkuTurso, anstataŭ ripetaĉi la samajn sensencaĵojn, pli bone zorgu ke post Grexit tre verŝajne okazos ankaŭ Fixit.
Kaj neniu bezonas viajn stultajn kontraŭrusiajn propagandaĵojn.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-junio-28 18:26:23

nakymatonmies:Herra IkuTurso, anstataŭ ripetaĉi la samajn sensencaĵojn, pli bone zorgu ke post Grexit tre verŝajne okazos ankaŭ Fixit.
Kaj neniu bezonas viajn stultajn kontraŭrusiajn propagandaĵojn.
nakymatonmies, li simple deliras. ridulo.gif

FHTAGN (Montri la profilon) 2015-junio-28 21:12:59

Eatimata IIPPA, do respondu bonvole, kiun aviadilon stiris heroa ukraina pilotino, kiam malicaj rusaj okupantoj paf-faligis ĝin?

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-julio-01 19:12:41

nakymatonmies:
robbkvasnak:Kiam RasPutin donacos al vi nuptan egalecon, mi revidos mian opinion.
Robb Kvasnak, estas pli baza homrajto ol gejaj nuptoj - rajto vivi. Usono ne respektas tiun bazan homrajton kaj havas mortpunon anstataŭ (dum Rusio ĝin ne havas).
Ĉu ne estas ridinde rezoni pri gejaj liberoj sur tiu fono?
En Usono kelkaj ŝtatoj havas mortpunon. Multaj inter ni batalas kontraŭ tio. Antaŭ la federala registaro havas mortpunon por terorismo. Mi ankaŭ kontraŭas tion.
La diskriminacio de eĉ malgranda grupo estas uzata de ŝtatoj por timigi la tutan loĝantaron. Oni kreas "ni" kaj "ili" grupojn. NI ĉiam estas la bonaj, virtaj civitanoj. ILI estas ĉiam la malpuraj, malbonaj homoj kiuj volas korupti la socion. NI devas protekti NIN kontraŭ ILI - sed ankaŭ en la NI-grupo oni povas esti suspekta aparteni sekrete al ILI! Do, se oni estas en la NI-grupo oni devas ĉion fari por en esti vidata kiel "unu el ILI".
Tiel diktatoraj regestroj kreas timon kaj obeemon en la NI-grupo kaj silentigas la ILI-grupon.
La diktatoro kaj subtenantoj povas elekti kvazaŭ kion ajn grupon por meti ilin en la ILI-grupon. Tiel oni regas pere de timigo kaj ŝtata teruro. Oni devas mortigi la kritikantojn kaj pliegigi la teruron kaj la timon. Ŝajnas ke estas landoj kie tio okazas.
Do, miaopinie la krimigo de ĉiu ajn minoritato estas signo de malica regado. Oni diras en la angla ke estas kiel kanaribirdo en la minejo. Kiam oni timas ke estas venona gazo en la aero de minejo, oni sendas kanaribirdeton tien. Se la birdo mortas, oni scias ke la gazo estas tie. Jen s-ro/-ino natymatonmies el iu ajn loko, persono kiu timas diri sian veran nomon, ŝtatanecon, ktp (kial vi timas?), jen mia kialo por skribi pri tiu temo. Mi ne timas diri kiu mi estas, kie mi loĝas. Mi loĝas en lando kie oni NE mortigos min por miaj ideoj. Kaj tio estas libereco. Pacon.

ustra (Montri la profilon) 2015-julio-01 19:27:27

robbkvasnak:Mi loĝas en lando kie oni NE mortigos min por miaj ideoj.
interese

robbkvasnak:Kaj tio estas libereco.
gratulon

robbkvasnak:Pacon.
externalImage.png

Skribu pli pri viaj rimarkindaj impresoj.

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-julio-02 06:48:45

robbkvasnak:En Usono kelkaj ŝtatoj havas mortpunon. Multaj inter ni batalas kontraŭ tio. Antaŭ la federala registaro havas mortpunon por terorismo. Mi ankaŭ kontraŭas tion.
Sed kial Usona registaro decidis komenci kun gejaj nuptoj, anstataŭ mortpuno? Ili kvazaŭ diras: "Denune ni permesas gejajn nuptojn. Hurraa!!! Sed samtempe ni mortigos homojn, ni torturos homojn, ni eĉ detruos tutajn landojn, se tio estos laŭ niaj naciaj interesoj."
Jen kiel tio vidiĝas.
Kio estas pli grava afero - gejaj nuptoj aŭ mortpuno? Se Usono mem interne havas problemojn kun homrajtoj, kial ĝi devas 'eksporti demokration' eksterlanden?

Reen al la supro