Contenido

Cerrado
Max. 500 mensajes.

Ukraina ribelo

de goli, 1 de diciembre de 2013

Aportes: 1667

Idioma: Esperanto

vincas (Mostrar perfil) 19 de diciembre de 2013 20:34:35

Fuzzy:Ha, ĝis nun mi ne pensis, ke malkresko de popolo estas unu el indikoj de demokratio!
Do, ju pli da demokrateco, des malpli da popolo? Nu, kiom demokratia estas via lando, vincas? Ĉu la loĝantaro demokratie malkreskas, aŭ totalisme plimultiĝas?
Haha, kara Fuzzy ridulo.gif Sed ĉu mi asertis tion? Mi nur diris, ke Ukraino ne estas iu escepto ridulo.gif En la ekzemplo mi ne temis pri demokratio aŭ diktatorio. Vi erare komprenis :]]

Andreo Jankovskij (Mostrar perfil) 19 de diciembre de 2013 21:54:44

Jen iom da bildoj pri Eŭromajdano:

http://ulej.retejo.net/bildoj/euxromajdano

(Al mi tre plaĉas la lasta bildo)

Fuzzy (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2013 05:05:55

vincas:
Fuzzy:Al mi ŝajnis ke ni jam finis tiun temon -- ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, ke temas pri doganaj baroj, kiujn Rusio devos starigi kontraŭ la ukrainaj varoj, por ke eŭropaj varoj ne eniru la rusian merkaton trans Ukrainio. Kiel alimaniere Putin povus bankrotigi ukrainajn fabrikojn, li ja ne posedas ilin.
Sendube Rusio povas starigi doganaj baroj kontraŭ ukrainaj varoj, sed eble Putin temis pri tio, ke Rusio tute ne aĉetos ukrainaj varoj (vi ja mem diris ke Ukraina ekonomiko estas multe ligita kun Rusio) Starigi doganaj baroj ne signifas ke iu devas bankroti. Putin en tiu citaĵo ne diris, ke Rusio starigos doganaj baroj, sed li diris - mi bankrotigos. Estas diferenco.
Nu, vincas, estu serioza.
Vi traktas ne vortojn de Putin al Janukoviĉ. Kaj ne vortojn de Janukoviĉ pri tio, kion al li diris Putin. Kaj eĉ ne vortojn de iu litovo, al kiu Janukoviĉ diris pri la vortoj kiujn al li diris Putin. Sed nur vortojn de iu ĵurnalisto, al kiu iu litovo diris ĉion tion.

Fuzzy (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2013 05:06:20

vincas:
Fuzzy:Ha, ĝis nun mi ne pensis, ke malkresko de popolo estas unu el indikoj de demokratio!
Do, ju pli da demokrateco, des malpli da popolo? Nu, kiom demokratia estas via lando, vincas? Ĉu la loĝantaro demokratie malkreskas, aŭ totalisme plimultiĝas?
Haha, kara Fuzzy ridulo.gif Sed ĉu mi asertis tion? Mi nur diris, ke Ukraino ne estas iu escepto ridulo.gif En la ekzemplo mi ne temis pri demokratio aŭ diktatorio. Vi erare komprenis :]]
Nu bone, en kiu regulo Ukrainio ne estas escepto? Pri kio vi temis en via ekzemplo?

Fuzzy (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2013 05:07:57

Andreo Jankovskij:Jen iom da bildoj pri Eŭromajdano:

http://ulej.retejo.net/bildoj/euxromajdano

(Al mi tre plaĉas la lasta bildo)
Hodiaŭ matene mi spektis EuroNews. Kaj oni diris pri Ukrainio nenion, eĉ ne unu vorton.
Do, ĉu la ludo finitas? Ukrainio denove interesas neniun.

Fuzzy (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2013 05:32:31

Sunjo:
Laŭ mia informo la mono de Rusio por Ukrainio nur estas kredito, ne donaco.
Eĉ pli, tiun monon Rusio elprenas el siaj rezervoj, kiuj estas en usonaj kaj eŭropaj valorpaperaj, kaj simple translokigas ilin en ukrainiajn valorpaperojn. Do tio al Ukrainio profitdonas, sed la rusia ekonomiko de tio ne suferas.
Sed la rabato de gazprezo ja estas vera malprofito por Rusio.

klmn (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2013 08:59:25

vincas:
Fuzzy:Al mi ŝajnis ke ni jam finis tiun temon -- ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, ke temas pri doganaj baroj, kiujn Rusio devos starigi kontraŭ la ukrainaj varoj, por ke eŭropaj varoj ne eniru la rusian merkaton trans Ukrainio. Kiel alimaniere Putin povus bankrotigi ukrainajn fabrikojn, li ja ne posedas ilin.
Sendube Rusio povas starigi doganaj baroj kontraŭ ukrainaj varoj, sed eble Putin temis pri tio, ke Rusio tute ne aĉetos ukrainaj varoj (vi ja mem diris ke Ukraina ekonomiko estas multe ligita kun Rusio) Starigi doganaj baroj ne signifas ke iu devas bankroti. Putin en tiu citaĵo ne diris, ke Rusio starigos doganaj baroj, sed li diris - mi bankrotigos. Estas diferenco.
Ju pli longe daŭras la situacio des pli Rusio similas al lasita fianĉino venĝema, kun vundita koro.
Kaj karaj, en kiu jarcento vi troviĝas? La eksterlandaj varoj ne estas minaco al lando. Doganaj baroj kaj milito kontraŭ varoj de aliaj landoj signifos nur pli malmultan elekton kaj pli grandan prezon kiun simplaj rusoj devos pagi kontrau ili. Nuntempa mondo sen vara interŝanĝo ne funkcias. Ĝi funkciis nur en verkoj de K.Marks

vincas (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2013 09:40:25

Fuzzy:Nu, vincas, estu serioza.
Vi traktas ne vortojn de Putin al Janukoviĉ. Kaj ne vortojn de Janukoviĉ pri tio, kion al li diris Putin. Kaj eĉ ne vortojn de iu litovo, al kiu Janukoviĉ diris pri la vortoj kiujn al li diris Putin. Sed nur vortojn de iu ĵurnalisto, al kiu iu litovo diris ĉion tion.
Ha, vi simple ne volas agnoski, ke Putin minacis al Janukoyĉ.

vincas (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2013 10:15:28

klmn:Des pli longe daŭras la situacio ju pli Rusio similas lasitan venĝeman fianĉinon kun vundita koro.
Kaj karaj, en kiu jarcento vi troviĝas? La eksterlandaj varoj ne estas minaco al lando. Doganaj baroj kaj milito kontraŭ varoj de aliaj landoj signifos nur pli malmultan elekton kaj pli grandan prezon kiun simplaj rusoj devos pagi kontrau ili. Nuntempa mondo sen vara interŝanĝo ne funkcias. Ĝi funkciis nur en verkoj de K.Marks
Eble ne temas pri dogana milito. Tament EU kaj Dogana unio estas apartaj sistemoj. Spite, ke Ukrainio alproksimiĝos al EU, Rusio plu aĉetos ukrainaj varoj. Kiel nun Rusio aĉetas varoj de EU. Sed kompreneble Ukrainio devus esti pli multe ligita kun EU, sed ne kun Rusio.

Fuzzy:Sed la rabato de gazprezo ja estas vera malprofito por Rusio.
Sed kiun rabaton de gazprezo Ukrainio gajnis por tio, ke en Krimeo restis militbazoj de Rusio? ridulo.gif Mi aŭdis, ke Putin trompis Ukrainion pri tio ridulo.gif Aŭ ĉu tio estas mensogo ridulo.gif

Andreo Jankovskij (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2013 23:01:45

klmn:
Ju pli longe daŭras la situacio des pli Rusio similas al lasita fianĉino venĝema, kun vundita koro.
Kaj karaj, en kiu jarcento vi troviĝas? La eksterlandaj varoj ne estas minaco al lando. Doganaj baroj kaj milito kontraŭ varoj de aliaj landoj signifos nur pli malmultan elekton kaj pli grandan prezon kiun simplaj rusoj devos pagi kontrau ili. Nuntempa mondo sen vara interŝanĝo ne funkcias. Ĝi funkciis nur en verkoj de K.Marks
Bonega priskribo. Al mi tre plaĉas.

Volver arriba