Suljettu
Max. 500 viestiä.
Ukraina ribelo
goli :lta, 1. joulukuuta 2013
Viestejä: 1667
Kieli: Esperanto
vincas (Näytä profiilli) 19. joulukuuta 2013 20.34.35
Fuzzy:Ha, ĝis nun mi ne pensis, ke malkresko de popolo estas unu el indikoj de demokratio!Haha, kara Fuzzy Sed ĉu mi asertis tion? Mi nur diris, ke Ukraino ne estas iu escepto En la ekzemplo mi ne temis pri demokratio aŭ diktatorio. Vi erare komprenis :]]
Do, ju pli da demokrateco, des malpli da popolo? Nu, kiom demokratia estas via lando, vincas? Ĉu la loĝantaro demokratie malkreskas, aŭ totalisme plimultiĝas?
Andreo Jankovskij (Näytä profiilli) 19. joulukuuta 2013 21.54.44
http://ulej.retejo.net/bildoj/euxromajdano
(Al mi tre plaĉas la lasta bildo)
Fuzzy (Näytä profiilli) 20. joulukuuta 2013 5.05.55
vincas:Nu, vincas, estu serioza.Fuzzy:Al mi ŝajnis ke ni jam finis tiun temon -- ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, ke temas pri doganaj baroj, kiujn Rusio devos starigi kontraŭ la ukrainaj varoj, por ke eŭropaj varoj ne eniru la rusian merkaton trans Ukrainio. Kiel alimaniere Putin povus bankrotigi ukrainajn fabrikojn, li ja ne posedas ilin.Sendube Rusio povas starigi doganaj baroj kontraŭ ukrainaj varoj, sed eble Putin temis pri tio, ke Rusio tute ne aĉetos ukrainaj varoj (vi ja mem diris ke Ukraina ekonomiko estas multe ligita kun Rusio) Starigi doganaj baroj ne signifas ke iu devas bankroti. Putin en tiu citaĵo ne diris, ke Rusio starigos doganaj baroj, sed li diris - mi bankrotigos. Estas diferenco.
Vi traktas ne vortojn de Putin al Janukoviĉ. Kaj ne vortojn de Janukoviĉ pri tio, kion al li diris Putin. Kaj eĉ ne vortojn de iu litovo, al kiu Janukoviĉ diris pri la vortoj kiujn al li diris Putin. Sed nur vortojn de iu ĵurnalisto, al kiu iu litovo diris ĉion tion.
Fuzzy (Näytä profiilli) 20. joulukuuta 2013 5.06.20
vincas:Nu bone, en kiu regulo Ukrainio ne estas escepto? Pri kio vi temis en via ekzemplo?Fuzzy:Ha, ĝis nun mi ne pensis, ke malkresko de popolo estas unu el indikoj de demokratio!Haha, kara Fuzzy Sed ĉu mi asertis tion? Mi nur diris, ke Ukraino ne estas iu escepto En la ekzemplo mi ne temis pri demokratio aŭ diktatorio. Vi erare komprenis :]]
Do, ju pli da demokrateco, des malpli da popolo? Nu, kiom demokratia estas via lando, vincas? Ĉu la loĝantaro demokratie malkreskas, aŭ totalisme plimultiĝas?
Fuzzy (Näytä profiilli) 20. joulukuuta 2013 5.07.57
Andreo Jankovskij:Jen iom da bildoj pri Eŭromajdano:Hodiaŭ matene mi spektis EuroNews. Kaj oni diris pri Ukrainio nenion, eĉ ne unu vorton.
http://ulej.retejo.net/bildoj/euxromajdano
(Al mi tre plaĉas la lasta bildo)
Do, ĉu la ludo finitas? Ukrainio denove interesas neniun.
Fuzzy (Näytä profiilli) 20. joulukuuta 2013 5.32.31
Sunjo:Eĉ pli, tiun monon Rusio elprenas el siaj rezervoj, kiuj estas en usonaj kaj eŭropaj valorpaperaj, kaj simple translokigas ilin en ukrainiajn valorpaperojn. Do tio al Ukrainio profitdonas, sed la rusia ekonomiko de tio ne suferas.
Laŭ mia informo la mono de Rusio por Ukrainio nur estas kredito, ne donaco.
Sed la rabato de gazprezo ja estas vera malprofito por Rusio.
klmn (Näytä profiilli) 20. joulukuuta 2013 8.59.25
vincas:Ju pli longe daŭras la situacio des pli Rusio similas al lasita fianĉino venĝema, kun vundita koro.Fuzzy:Al mi ŝajnis ke ni jam finis tiun temon -- ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, ke temas pri doganaj baroj, kiujn Rusio devos starigi kontraŭ la ukrainaj varoj, por ke eŭropaj varoj ne eniru la rusian merkaton trans Ukrainio. Kiel alimaniere Putin povus bankrotigi ukrainajn fabrikojn, li ja ne posedas ilin.Sendube Rusio povas starigi doganaj baroj kontraŭ ukrainaj varoj, sed eble Putin temis pri tio, ke Rusio tute ne aĉetos ukrainaj varoj (vi ja mem diris ke Ukraina ekonomiko estas multe ligita kun Rusio) Starigi doganaj baroj ne signifas ke iu devas bankroti. Putin en tiu citaĵo ne diris, ke Rusio starigos doganaj baroj, sed li diris - mi bankrotigos. Estas diferenco.
Kaj karaj, en kiu jarcento vi troviĝas? La eksterlandaj varoj ne estas minaco al lando. Doganaj baroj kaj milito kontraŭ varoj de aliaj landoj signifos nur pli malmultan elekton kaj pli grandan prezon kiun simplaj rusoj devos pagi kontrau ili. Nuntempa mondo sen vara interŝanĝo ne funkcias. Ĝi funkciis nur en verkoj de K.Marks
vincas (Näytä profiilli) 20. joulukuuta 2013 9.40.25
Fuzzy:Nu, vincas, estu serioza.Ha, vi simple ne volas agnoski, ke Putin minacis al Janukoyĉ.
Vi traktas ne vortojn de Putin al Janukoviĉ. Kaj ne vortojn de Janukoviĉ pri tio, kion al li diris Putin. Kaj eĉ ne vortojn de iu litovo, al kiu Janukoviĉ diris pri la vortoj kiujn al li diris Putin. Sed nur vortojn de iu ĵurnalisto, al kiu iu litovo diris ĉion tion.
vincas (Näytä profiilli) 20. joulukuuta 2013 10.15.28
klmn:Des pli longe daŭras la situacio ju pli Rusio similas lasitan venĝeman fianĉinon kun vundita koro.Eble ne temas pri dogana milito. Tament EU kaj Dogana unio estas apartaj sistemoj. Spite, ke Ukrainio alproksimiĝos al EU, Rusio plu aĉetos ukrainaj varoj. Kiel nun Rusio aĉetas varoj de EU. Sed kompreneble Ukrainio devus esti pli multe ligita kun EU, sed ne kun Rusio.
Kaj karaj, en kiu jarcento vi troviĝas? La eksterlandaj varoj ne estas minaco al lando. Doganaj baroj kaj milito kontraŭ varoj de aliaj landoj signifos nur pli malmultan elekton kaj pli grandan prezon kiun simplaj rusoj devos pagi kontrau ili. Nuntempa mondo sen vara interŝanĝo ne funkcias. Ĝi funkciis nur en verkoj de K.Marks
Fuzzy:Sed la rabato de gazprezo ja estas vera malprofito por Rusio.Sed kiun rabaton de gazprezo Ukrainio gajnis por tio, ke en Krimeo restis militbazoj de Rusio? Mi aŭdis, ke Putin trompis Ukrainion pri tio Aŭ ĉu tio estas mensogo
Andreo Jankovskij (Näytä profiilli) 20. joulukuuta 2013 23.01.45
klmn:Bonega priskribo. Al mi tre plaĉas.
Ju pli longe daŭras la situacio des pli Rusio similas al lasita fianĉino venĝema, kun vundita koro.