پستها: 3
زبان: Esperanto
morico (نمایش مشخصات) 1 ژانویهٔ 2014، 21:08:57
Por klasikaj ekonomistoj kiuj racias pri la fikcio de « economika homo » en perfekta konkurenco, publika havaĵo devas kontentigi du kondiĉojn : la ne eksklusiveco (ĉiu povas konsumi tion ĉi havaĵon) kaj en la sama tempo la ne rivaleco ( la konsumo de iu ne malpermesas la konsumon de alia individuo), ekzemple Lernu. En realeco la publikaj havaĵoj estas la plej ofte neperfektaj.
Por la ali-mondistoj kiuj racias pri solidara homo, la mondaj publikaj havaĵoj korespondas al homaj fundamentaj rajtoj (por la saneco, la akvo k.t.p.). La monda kunlaboro estas ofte necesa: ekzemple kontraŭ la klimata ŝanĝo ; kontraŭ la kontaĝaj malsanoj ; kontraŭ aperaĵo kaj etendiĝo de la financaj krizoj ; por la etendiĝo de scienca kono, por la paco, por la kultura komuna heredaĵo, por Interreto…
La atingorajto al internacia, neŭtra, facila lingvo (Ilo) estas inkludinda en la mondaj publikaj havaĵoj. La scienca kaj civitana kunlaboroj estus pli facilaj por la paco kaj la daŭrigebla disvolvo. La malriĉuloj povus atingi pli rapide Ilon kaj plibonigi iliajn konojn kaj enspezojn…
La internaciaj organizadoj, la regnoj, asocioj, fondaĵoj kiuj volas subteni la mondajn publikajn havaĵojn povus helpi la disvolvon de esperanto. La kosto de tiu disvolvo estas eble milionono de la monda milita buĝeto kiu estas ĉirkaŭ 1000 miliardoj da dolaroj.

UZES (نمایش مشخصات) 1 ژانویهٔ 2014، 22:08:14
Universala Esperanto-Asocio estas en konsulta partnereco kun Unesko. Eble iam UNESKO agnostikos Esperanton kiel monda kultura heredaĵo. Kiu scias ??
ludomastro (نمایش مشخصات) 2 ژانویهٔ 2014، 17:23:31
Mi pensas ke la esperanta ne devas akcepti ŝtatan helpon. Kial? Ĉar, la ŝtata helpo ĉiam havas kondiĉojn.