Tin nhắn: 3
Nội dung: Esperanto
morico (Xem thông tin cá nhân) 21:08:57 Ngày 01 tháng 1 năm 2014
Por la ali-mondistoj kiuj racias pri solidara homo, la mondaj publikaj havaĵoj korespondas al homaj fundamentaj rajtoj (por la saneco, la akvo k.t.p.). La monda kunlaboro estas ofte necesa: ekzemple kontraŭ la klimata ŝanĝo ; kontraŭ la kontaĝaj malsanoj ; kontraŭ aperaĵo kaj etendiĝo de la financaj krizoj ; por la etendiĝo de scienca kono, por la paco, por la kultura komuna heredaĵo, por Interreto…
La atingorajto al internacia, neŭtra, facila lingvo (Ilo) estas inkludinda en la mondaj publikaj havaĵoj. La scienca kaj civitana kunlaboroj estus pli facilaj por la paco kaj la daŭrigebla disvolvo. La malriĉuloj povus atingi pli rapide Ilon kaj plibonigi iliajn konojn kaj enspezojn…
La internaciaj organizadoj, la regnoj, asocioj, fondaĵoj kiuj volas subteni la mondajn publikajn havaĵojn povus helpi la disvolvon de esperanto. La kosto de tiu disvolvo estas eble milionono de la monda milita buĝeto kiu estas ĉirkaŭ 1000 miliardoj da dolaroj.
UZES (Xem thông tin cá nhân) 22:08:14 Ngày 01 tháng 1 năm 2014
ludomastro (Xem thông tin cá nhân) 17:23:31 Ngày 02 tháng 1 năm 2014