Al la enhavo

Literoj de Esperanto kiuj ne bezonus ekzisti

de vicentesales, 2014-januaro-06

Mesaĝoj: 120

Lingvo: Esperanto

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-januaro-27 00:45:58

novatago:
vicentesales:Ni havas viva ekzemplo de ŝanĝoj en skriba formo por simpligi la skribado.
Ekzemple en Germanio la litero "ß" ŝanĝos por "ss". Ĉu ne?
Viaj argumentoj ne pliboniĝas, fakte malpliboniĝas. La kialo por tiu ŝanĝo, laŭ mia scio, estas ĉar german-parolantoj ne ĉiam certas kiam uzi ß-n kaj kiam duoblan son ĉar ambaŭ aĵoj kunvivas en la lingvo sed en malsamaj vortoj.
Bonvolu ĉesi disvastigi falsajn informojn! La litero "ß" tute vivas en la Germana ortografio. Jes, kelkaj idiotoj anstataŭigas ĝin per "ss", sed tio malĝustigas la vortojn. Nur la Svisoj skribus "Fuss" anstataŭ "Fuß".

--------------------------------

"Clarence666":Cxu [t͡s] estas la EO litero "C" ?
Jes

"Clarence666":Jes mi preferus gardi la "C" (mi auxdas unu sonon) kaj fendi la "GX" (mi aŭdas du sonojn).
Iom skizofrenia

"Clarence666":… se ni uzus cxi tiun skribsistemon dum kelkaj tagoj, ni ne plu perceptus la novan skribsistemon kiel stranga. Kutimo havas grandegan povon!
Kial kredas vi, ke via propono estas pli bona ol la cent aliaj? Kio estas la avantaĝo de "qiuyaudaj eqowandyoj" (kial diable "q" por "ĉ" kaj "ĥ"?) kompare al ekzemple "tciujawday exocandjoy"?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-januaro-27 01:43:49

novatago:Via propono ne ŝanĝos tion ĉar Unikodo ne estas kreita pro Esperanto
Akurate. Mi ne bezonas la inferon de pli ol 2'000 lingvojn kaj 100'000 literojn. okulumo.gif

novatago:Ĉu por rusoj?
Ankaux rusoj povas tajpi EN kaj EO uzante la saman klavaron. okulumo.gif

> Jes, afero de kutimo, vi alkutimiĝu al Esperantaj literoj kaj via problemo estos solvita

Apenaux .... mi ankoraux ne povos tajpi EN kaj EO uzante la saman klavaron.

willem44 (Montri la profilon) 2014-januaro-27 06:36:34

Interalie, oni ne intencas forpreni literojn å, æ, ø el la dana / norvega alfabetoj, malgraŭ tio, ke en specialaj maloftaj kazoj oni povas anstataŭigi ilin per aa, ae, oe respektive.

Dolz (Montri la profilon) 2014-januaro-27 18:27:50

La ĉapelitaj ---- - - - - - - - -- -- - - - - - - - - - - - -- - - -- - - -La qapelitaj
Ĝi estas problemo ekde 125 jaroj. ---- -- -- -- - - - - - - - - - --Yi estas problemo ekde 125 jaroj.
Z. metis jam la "h sistemon" kaj nuntempe la "X sistemon" ---- - - Z. metis jam la "h sistemon" kaj nuntempe la "X sistemon"
Kial ne ekzistas ankaŭ la "wqyx" sistemon? ---- - - - - - - - - - - Kial ne ekzistas ankaw la "wqyx" sistemon?
W = ŭ
Q = ĉ
Y = ĝ kaj ĵ
X = ŝ
ĥ -- malaperas ( la sono h kaj ĥ estas tre simila kaj multe ----- - ĥ -- malaperas ( la sono h kaj ĥ estas tre simila kaj multe
da esperantistoj elparolas pli oŭ malpli forta) ---- - - - - - - - - - da esperantistoj elparolas pli ow malpli forta)

bonega principo: ”por unu sono unu litero”. – Ni ne ŝanĝu ĝin!- - - - bonega principo: ”por unu sono unu litero”. – Ni ne xanyu yin!

Nile (Montri la profilon) 2014-januaro-27 19:53:15

Mi kredas ke la eksplodafrotojn devas literumi per du literoj.
Mi kredas ke ekzistas tro da konsonantoj kaj konsonantogrupoj en Esperanto.

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-januaro-27 21:25:17

Nile:Mi kredas ke la eksplodafrotojn devas literumi per du literoj.
Mi kredas ke ekzistas tro da konsonantoj kaj konsonantogrupoj en Esperanto.
Mi opinias ke en Esperanto ekzistas, ekzakte, la konsonantoj kaj vokaloj ĝuste necesaj. Nek pli, nek malpli. Restas aŭ mankas nenion.

(Kiom da kapoj, tiom da opinioj, ĉu?)

Amike.

bryku (Montri la profilon) 2014-januaro-28 07:47:55

antoniomoya:
Nile:Mi kredas ke la eksplodafrotojn devas literumi per du literoj.
Mi kredas ke ekzistas tro da konsonantoj kaj konsonantogrupoj en Esperanto.
Mi opinias ke en Esperanto ekzistas, ekzakte, la konsonantoj kaj vokaloj ĝuste necesaj. Nek pli, nek malpli. Restas aŭ mankas nenion.

(Kiom da kapoj, tiom da opinioj, ĉu?)

Amike.
Kaj kion vi dirus pri "h" kaj "ĥ"? La plejmulto da hodiaŭaj uzantoj ne povas ilin distingi. Tial oni anstataŭis "ĥ" per "k" en multaj vortoj, sed ne en ĉiuj, bedaŭrinde.

AlfRoland (Montri la profilon) 2014-januaro-28 07:49:08

@ĉiuj "reformistoj". Skribu kiel ajn vi volas - se iu emas legi, Gratulon!

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-januaro-28 08:11:55

> Kaj kion vi dirus pri "h" kaj "ĥ"?

Asasinu na la obskura "ĥ". Finfaru la laboron komencitan en 1921 (mil nauxcent dudek unu).

> La plejmulto da hodiaŭaj uzantoj ne povas ilin distingi.
>Tial oni anstataŭis "ĥ" per "k" en multaj vortoj, sed ne
> en ĉiuj, bedaŭrinde.

http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/HX.htm...

> Interalie, oni ne intencas forpreni
> literojn å, æ, ø el la dana / norvega alfabetoj

La argumento kun la Germana "Esceto" estis malbona.

La bona argumento estas: cxapeloj havas multaj malavantagxojn, kaj obskuraj literoj havas multaj malavantagxojn. La "argumentoj" por konservi la problemplenajn literojn aux aliajn lingvofusxojn en naciismaj lingvoj estas pure neraciaj kaj naciismaj. Bedauxrinde, simila "logiko" prezentigxas en EO.

Dolz:La ĉapelitaj - La qapelitaj
Ĝi estas problemo ekde 125 jaroj. - Yi estas problemo ekde 125 jaroj.
W = ŭ
Q = ĉ
Y = ĝ kaj ĵ
X = ŝ
bonega principo: ”por unu sono unu litero” Ni ne ŝanĝu ĝin! -
bonega principo: ”por unu sono unu litero” Ni ne xanyu yin!
Bone ke ankaux iu alia volas asasini la cxapelojn ... sed "Y" anstataux "ĝ kaj ĵ" kauzas multajn kolisiojn. Cxu vi havas solvon por tiu problemo?

Mia propono estus:
cx -> Q
jx -> Y
gx -> DY
sx -> W
( neuzu "X" )
aux
cx -> Q
jx -> Y
gx -> DY
sx -> X
( neuzu "W" )
> Mi kredas ke la eksplodafrotoj n devas literumi per du literoj.

Kiuj literoj ekzakte?
http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/...
GX -> DJX ? C -> TS ? plu ?

> (Kiom da kapoj, tiom da opinioj, ĉu?)

Jes. ridulo.gif

PS: mi forgesis 3 (tri) argumentojn kontraux cxapelitaj literoj:

- mi volas tajpi EN kaj EO kaj programlingvojn uzante la saman alfabeton kaj klavaron

- kun cxapelitaj literoj, oni neniam scias kiel ordigi la vortojn. Cxu "CX" egalas "C" por ordigado? Cxu "CX" sekvas poste "C"? Cxu konsideri "CX" kiel "C"-"X" ? Cxu konsideri "CX" kiel "C"-"H"?

- kun cxapelitaj majusklaj literoj, oni bezonas pli da papero por printi. En lingvo FR, oni "povas" preterlasi la cxapelojn cxe majusklaj literoj ... do kial oni ne asasinas ilin entute? Freneza "logiko" ridego.gif

> @ĉiuj "reformistoj". Skribu kiel ajn vi volas - se iu emas legi

Mi konsentas! Rigardu cxapelitan bildon:

externalImage.png

Cxu vi povas detekti malplacxon aux problemon?

fajrkapo (Montri la profilon) 2014-januaro-28 08:40:38

Ĉapeloj estas parto de la personeco de Esperanto, ili estas artaj, elegantaj, belaj, kaj kvazaŭ duoblo o troigo de la sono de la litero sen ĉapelo. Per ili oni havas la ŝlosilon por scii kiel elparoli tiujn sonojn.

Tiel, ĉ estas speco de plifortigo de c, ĝ de g, ĵ de j, ĥ de h, kaj s de ŝ...kaj ŭ malplifortigo de u, kaj pro tio la ĉapeleto estas inversa.
(eĉ ĥ devus esti gardata kiel klasika kaj originala litero propra de Esperanto!)

Reen al la supro