Ku rupapuro rw'ibirimwo

Literoj de Esperanto kiuj ne bezonus ekzisti

ca, kivuye

Ubutumwa 120

ururimi: Esperanto

Clarence666 (Kwerekana umwidondoro) 30 Nzero 2014 12:31:36

> Absurdaĵoj estas afero subjektiva.

Vi pravas (parte almenaux).

> Ŝanĝiĝo kaj Xandyidyo
> Kiu el ili estas pli absurda?

Nur afero de kutimo. Jen bonvolu kompari du reprezentadojn de la sama vorto:

> "ÅœanÄiÄo" kaj "Xandyidyo"

glaciurso (Kwerekana umwidondoro) 31 Nzero 2014 15:32:48

Clarence666:
Sed la vera problemo kiun vi ne solvis estas: por la programado oni bezonas multajn Askiajn simbolojn ( ! @ # $ % ^ & * ( ) _ + [ ] ' { } " | ; / . , < > ? : ). Se oni havas abunde da cxapelojn sur la klavaro, oni ne plu povas tajpi la standardajn Askiajn simbolojn aux ecx la banalajn numerojn. Jes, mi vidis kelkajn rubajn klavarojn (FR, PL, ...) generantajn abundojn da cxapeloj, sed oni ne povas tajpi banalajn simbolojn uzante ilin!!! La bonega "Gxermana klavaro" havas malpli da cxapeloj, sed gxi nenial intersxangxas "X" kun "Z"! Mi volas tajpi "XOR" kaj ricevas "ZOR" ... mi volas "ZERO" kaj ricevas "XERO". Kaj ecx kelkaj banalaj simboloj estas malfacile troveblaj. Mi ne havas iun ajn sperton kun la magia Rusa klavaro ...
Mi uzis la hungaran klavaron dum multaj jaroj por programado kaj malgraŭ tio, ke per ĝi eblas skribi la kromsignojn de multaj lingvoj ĝi havas ĉiujn menciitajn simbolojn kaj ciferojn.
Jes, vi plej verŝajne devas uzi la AltGr klavon por skribi ilin, sed ne nur la angla klavaro taŭgas por programado. Kaj oni povas alkutimiĝi al la klavokombinojn.
Cetere mi nuntempe uzadas la germanan klavaron kaj mi neniam skribas Z kiam mi premas la X klavon. Ĉu vi pensas pri Z kaj Y (qwertz kaj qwerty klavaroj)?

Clarence666:
- Se oni havas cxapelojn en la lingvo, oni kutime ankaux havas cxapelojn en nomoj de personoj. Se vi lernos alian lingvon, vi povos komuniki kun personoj parolantaj tiun lingvon, sed tiuj personoj cxiam havos problemojn skribi aux tajpi vian nomon. Neniu konas cxiujn (cxirkaux 100'000) cxapelojn de Unikodo ridego.gif
Fakte mia nomo ankaŭ enhavas kromsignojn kiuj ne ekzistas en la germana, sed tio por neniu ĉi tie estas problemo.
Do la plej multaj landoj forigu la kromsignojn por ke aliaj povu skribi iliajn nacilingvajn nomojn?
Laŭ mi tio ne povas esti argumento kontraŭ la ĉapeloj.

novatago (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruhuhuma 2014 00:00:16

Clarence666:
novatago:Via propono ne ŝanĝos tion ĉar Unikodo ne estas kreita pro Esperanto
Akurate. Mi ne bezonas la inferon de pli ol 2'000 lingvojn kaj 100'000 literojn. okulumo.gif

novatago:Ĉu por rusoj?
Ankaux rusoj povas tajpi EN kaj EO uzante la saman klavaron. okulumo.gif

> Jes, afero de kutimo, vi alkutimiĝu al Esperantaj literoj kaj via problemo estos solvita

Apenaux .... mi ankoraux ne povos tajpi EN kaj EO uzante la saman klavaron.
Ĉu vi komprenas ke ĉi tiu lasta mesaĝo via simple pravigas min? Vi nur parolas pri vi kaj via mondo, NE pri NI esperantoparolantoj kaj LA mondo.

Ĝis, Novatago.

novatago (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruhuhuma 2014 00:02:13

Dolz:La ĉapelitaj ---- - - - - - - - -- -- - - - - - - - - - - - -- - - -- - - -La qapelitaj
Ĝi estas problemo ekde 125 jaroj. ---- -- -- -- - - - - - - - - - --Yi estas problemo ekde 125 jaroj.
Z. metis jam la "h sistemon" kaj nuntempe la "X sistemon" ---- - - Z. metis jam la "h sistemon" kaj nuntempe la "X sistemon"
Kial ne ekzistas ankaŭ la "wqyx" sistemon? ---- - - - - - - - - - - Kial ne ekzistas ankaw la "wqyx" sistemon?
W = ŭ
Q = ĉ
Y = ĝ kaj ĵ
X = ŝ
ĥ -- malaperas ( la sono h kaj ĥ estas tre simila kaj multe ----- - ĥ -- malaperas ( la sono h kaj ĥ estas tre simila kaj multe
da esperantistoj elparolas pli oŭ malpli forta) ---- - - - - - - - - - da esperantistoj elparolas pli ow malpli forta)

bonega principo: ”por unu sono unu litero”. – Ni ne ŝanĝu ĝin!- - - - bonega principo: ”por unu sono unu litero”. – Ni ne xanyu yin!
Jen alia persono kiu ne komprenis ke Esperanto estas funkcianta lingvo. malgajo.gif

Se vi ne ŝatas ĝin, vi facile povas ne paroli ĝin. Krom tio, mi ne komprenus kial vi pensus vin rajtigitan uzi la hispanan literon ñon ekde nun. Bonvolu, koheron!

Ĝis, Novatago.

novatago (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruhuhuma 2014 00:06:03

bryku:
antoniomoya:
Nile:Mi kredas ke la eksplodafrotojn devas literumi per du literoj.
Mi kredas ke ekzistas tro da konsonantoj kaj konsonantogrupoj en Esperanto.
Mi opinias ke en Esperanto ekzistas, ekzakte, la konsonantoj kaj vokaloj ĝuste necesaj. Nek pli, nek malpli. Restas aŭ mankas nenion.

(Kiom da kapoj, tiom da opinioj, ĉu?)

Amike.
Kaj kion vi dirus pri "h" kaj "ĥ"? La plejmulto da hodiaŭaj uzantoj ne povas ilin distingi. Tial oni anstataŭis "ĥ" per "k" en multaj vortoj, sed ne en ĉiuj, bedaŭrinde.
Tio fakte nur estas problemo de praktiko. Vi miksas aferojn: malfacileco kun manko de intereso por taŭge praktiki.

Ĝis, Novatago.

novatago (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruhuhuma 2014 00:23:15

vicentesales:Bonvolu malkonsenti kun logiko, ne malkonsentu kiel religiulo.
Vi diras tion. Post diri:

vicentesales:La H-skribo kaj la X-skribo, kreitaj por anstataŭi la ĉapelitaj literoj, ne estas konsento inter esperantistoj kaj ne estas bona fonetika reprezentado.
La H-sistemo kaj la X-sistemo ne estas por anstataŭigi la ĉapelitajn literon sed por uzado kiam ne eblas uzi la ĉapelitajn literojn.

Ja estas delonge akceptita konsento de esperantoparolantoj kiuj ŝatas esperanton. Mi ne komprenas kiel eblas diri ke ne estas konsento, kiam ili ja sendube estas la plej uzataj sistemoj.

Se vi ne ŝatas tiun fonetikan reprezentadon, estas VIA problemo. Vi ankoraŭ rajtas uzi Esperanton, sed ne ŝanĝi ĝin. Tamen komprenu ke viaj ŝatoj ne estas ilo por decidi tion, kio estas bona, kaj tion, kio ne estas bona.

Do, mi ne komprenas kiel helpos al vi mensogi kvazaŭ religiulo…

Ĝis, Novatago.

novatago (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruhuhuma 2014 00:27:27

Al esperanto ne malmankas literojn, nur malmankas ĉiun reformiston.

Se reformistoj uzus la saman energion por propangandi Esperanton, duono de la homaro jam parolus Esperanton (unu homo pli aŭ malpli).

Jen kio estas problemo por antaŭenigi Esperanton kaj kio ne.

Ĝis, Novatago.

Fenris_kcf (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruhuhuma 2014 01:17:33

La ekzisto de tiel multe da reform-proponoj kaj reformemuloj montras, ke Esperanto estas tre for de "perfekta". Do defendi la klasikan Esperanton per la sama obstineco, kiun reformemuloj ofte havas, ankaŭ estas religia pro ignorado de la realeco.

mateno (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruhuhuma 2014 06:31:45

Urho:Sed ĉar la firmao Apple ne scias ke Esperanto ekzistas, mi tajpas en mia poŝtelefono iPhone per la ĉeĥa klavaro jene:
  • žurnalo (ĵurnalo)
  • manqi (manĝi)
  • čar (ĉar)
  • pošo (poŝo)
  • xaoso (ĥaoso)
  • antaù (antaŭ).
NB. – Mi skribas tiel nur en miaj propraj memornotoj. ridulo.gif
Tre interese. Mi iam laboris kun tekstaj terminaloj, kiuj estis ŝalteblaj inter pluraj "kod-paĝoj", interalie Latina 1a (kompletigo na Askio kun literoj bezonataj por la franca, hispana, skandinaviaj ktp. lingvoj) kaj la Latina 2a (kompletigo na Askio kun literoj por la slovaka, ĉeĥa, kroata, hungara ktp.). Tio estis tre malnovaj terminaloj, kiuj ankoraŭ ne subtenis unikodon, kaj do ĉiam povis montri nur 256 diversajn literojn samtempe.

Ĉar la slovaka estas mia denaska lingvo, mi elpensis por mi "help-alfabeton" kun nure Latin-2aj literoj, tiel ke mi povis ŝalti la terminalon en la Latin-2an reĝimon kaj tiel samtempe legi slovaklingvajn kaj Esperantajn tekstojn sur la ekrano.

Mia "Latin-2a help alfabeto" (L2HA) tre similis al la via -- nur por ĝ mi uzis la kroatan literon đ, kiu prononciĝas (prononciđas) preskaŭ same. Cetere, por "ŭ" mi uzis na "w" (la litero ù ne troviĝas en la Latin2a signaro, kvankam jes la litero ú).

Do la konata frazo "eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde" aspektis "exošanđo čiužawde".

Mi tamen uzis na L2HA nur por legi, kaj preskaŭ neniam por skribi (plej ofte eĉ neniu sciis ke mi uzas ĝin). Mi havis flikon (patch) por la nur-teksta retfoliumilo lynx, kiu ŝanĝis la substituajn tabelojn por Latin2a vidiga signaro (display character set: Latin 2), ĉar defaŭlte ĝi simple forĵetas la ĉapelojn kiujn ĝi ne povas vidigi (kaj do montrus na "ehosango ciujaude").

Nun, ĉar mi ne plu uzas tiujn terminalojn, mi ne plu uzas na L2HA, sed mi havas bonajn rememorojn pri ĝi, ĉar ĝi estis tre utila kaj ankaŭ amuza por mi ridego.gif

mateno (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruhuhuma 2014 06:52:14

fajrkapo:Tiel, ĉ estas speco de plifortigo de c, ĝ de g, ĵ de j, ĥ de h, kaj s de ŝ...kaj ŭ malplifortigo de u, kaj pro tio la ĉapeleto estas inversa.
(eĉ ĥ devus esti gardata kiel klasika kaj originala litero propra de Esperanto!)
Mi ne plene konsentas. Ekzemple, por slovaklingvano, ja "ĉ" estas "mola c", kaj "ŝ" estas "mola s" (ĉar en la slovaka ili skribiĝas simile: č kaj š), sed la sonoj "j" kaj "ĵ" estas du tute apartaj sonoj, kiuj havas nenion komunan (ĉar na "ĵ" oni skribas "ž" kaj tiu do intuicie estas "mola z" por slovaklingvano) -- krom se oni pensas pri la franca lingvo: tiam la paro "j" kaj "ĵ" iĝas pli "intuicia".

(Noto: tiu koncepto pri "moleco" ekzemple devas aspekti tute absurda al ruslingvano, ĉar en la rusa ekzistas mola kaj malmola variaĵoj de ambaŭ "c" kaj "ĉ".)

De internacia vidpunkto, mi pensas ke ni devas rigardi, ekzemple, na "c" kaj "ĉ" kiel du apartajn literojn, same kiel ekz-e la literojn "m" kaj "n" (ni ne diras ke "m" estas "plipiedigita n" aŭ ion similan).

Simile, "C" kaj "G" fakte iam estis preskaŭ la sama litero por malnovaj romianoj (tial ekzemple la nomo "Gaius" mallongiĝis "C."), ĉar en malnovaj tempoj ĉiu "C" legiĝis "k", kaj fakte "k" kaj "g" estas preskaŭ la sama sono ("g" vere estas voĉigita "k").

Do de la vidpunkto de malnova romiano, "G" estas "speciala litero" aŭ "nura variaĵo de C", dum hodiaŭ kompreneble neniu dubas pri la memstareco de la litero G kaj ĝia rajto je ekzisto.

Preterdire, tiel kiel mi Marteno Miniĥ nomiĝas, mi kompreneble firme porstaras la literon ĥ okulumo.gif

Subira ku ntango