Berichten: 71
Taal: Esperanto
morico (Profiel tonen) 6 februari 2014 14:50:03
Por invidua vidpunkto, angla lingvo estas unua lingvo du kaj estas necesa por multe da laboroj ktp.
Por 94% de la monda loĝantaro, estas pli bone komuniki kun facila kaj neŭtra internacia lingvo (Ilo) kaj ŝpari miliardojn da horoj de studado.
Eo estas kiel naĝanto kiu havas katenatajn manojn malantaŭ la dorso, ĉar la instruo en lernejoj, la informo en amaskomunikiloj estas tre malfacilaj. Tamen ĝi progresas multe pli rapide ekde unu jarcento kaj kun Interreto.
vincas (Profiel tonen) 6 februari 2014 20:53:05
maratonisto:Ĉar la lingvolerna kapablo de homoj estas diversa. Post 9-10 jaroj de larnado ĉirkaŭ 15-20% parolas la anglan pli-malpli lerte. Multe pli da lernantoj neniam parolos ĝin bone.Sed kial finoj kaj estonoj estas multe pli lertaj en angla lingvo ol ekzemple francoj aŭ hispanoj. Do se finnoj povas lerni anglan lingvon, kial la samon ne povas fari la aliaj.
Eble problemo estas tiu, ke ,ekzemple, francoj aŭ hispanoj ne akceptas anglan lingvon. Sed tio ja ne estas problemo de malfacileco de angla lingvo aŭ lernado, sed estas problemo de volo de mem lernanto.
maratonisto:La angla estas tro kara.Tio estas tre bone. Se vi ĉiam aŭdas anglan lingvo, vi facile ĝin lernos. Sed fakte anglan lingvon estas tro malmulte, alikaze ni ĝin jam parolus pli lerte.
maratonisto:La homaro elspezas pli ol trilionon da eŭroj ĉiujare pro dominado de angla.Nu, mondo neniam estis kaj estos egala. Do pli bone estas havi komunan lingvon ol ne havi entute.
maratonisto:Mi mem lernas la anglan pli ol 40 jaroj kaj ne parolas ĝin bone.Sed kiu kulpas, ke oni malbone parolas anglan. Mem lernantoj, malbonaj metodoj de instruado kaj lernado...
Mia angla ankaŭ estas malbona, kaj mi nun tre bedaŭras ke mi ne lernis anglan lingvon en lernejo sed simple pigris.
willem44 (Profiel tonen) 7 februari 2014 06:46:50
Demian:La verkaĵo, kiun vi legis, estas erara. Sanskrita ne estas artefarita lingvo.Kiel mi memoras, la aŭtoro de tiu artikolo skribis, ke la sanskrita estis kreita per grupo da antikvaj barataj sciencistoj (panditoj), kaj sekve oni povas opinii la sanskritan kiel artefarita lingvo.
Dum jarcentoj, kiam oni uzis sanskritan lingvon en Sudazio, Malajo, kaj Indoĉinio, tiam la socioj de tiuj ĉi lokoj estis diglosiaj. Ili uzis sanskritan por edukado kaj siajn gepatrajn lingvojn por aliaj aferoj. Tiel, la uzado de sanskrita estis pli malpli simila al uzado de latina en Eŭropo, de ĉina en Orienta Azio, kaj de araba en nuntempaj arabaj landoj. Se sanskrito estas artefarita, latina, klasika ĉina, kaj moderna normaligita araba ankaŭ estas artefaritaj. Oni trovas modernajn ekzemplojn de diglosiaj (per du lingvoj) socioj en Azio kaj Afriko.
En Sudazio, angla ludas la rolon, kiun ludis persa ekde 1.300 ĝis 1.850 kaj sanskrita antaŭ tio. En Afriko, franca, angla, kaj portugala estas lingvoj de alta kulturo. La socioj en tiuj ĉi lokoj estas diglosiaj - kie indiĝeniaj lingvoj estas uzataj por ĉiutagaj aferoj kaj eŭropaj lingvoj estas uzataj en komerco, edukado, kaj altnivela politika interparolado.
Ĉu la aŭtoro de tiu verkaĵo konsentus ke angla, franca, kaj portugala uzataj en Azio kaj Afriko estas artefaritaj lingvoj?
antoniomoya (Profiel tonen) 7 februari 2014 07:56:08
maratonisto:Mi mem lernas la anglan pli ol 40 jaroj kaj ne parolas ĝin bone. Mi lernis Esperanton nur 4 jaroj kaj parolas ĝin multe pli bone ol la anglan. Tiu situo estas tipa por plimulto de homoj.Vi absolute pravas. Mia sperto estas identa al la via, kaj laŭ kion mi legis laŭlonge la jaroj (skribite ĉi tie mem de aliaj Lernu-uzantoj), ŝajnas ke tio okazis al multego da homoj.
Sed, tio kio komencas jam ege lacigi min estas relegi kaj relegi, unu fojon post la alia, ree kaj ree, fadenojn post fadenoj pri la angla, ĉiam la angla. Oni jam sufiĉe bone scias kio okazas kun la lernado de la angla.
Ni farus pli bone okupiĝi pli pri Esperanto.
Amike.
vincas (Profiel tonen) 7 februari 2014 09:26:06
antoniomoya:Vi absolute pravas. Mia sperto estas identa al la via, kaj laŭ kion mi legis laŭlonge la jaroj (skribite ĉi tie mem de aliaj Lernu-uzantoj), ŝajnas ke tio okazis al multego da homoj.Eble al vi ĉiuj pli indus ĉesi ploraĉi kaj komenci lernadi :]
Sed, tio kio komencas jam ege lacigi min estas relegi kaj relegi, unu fojon post la alia, ree kaj ree, fadenojn post fadenoj pri la angla, ĉiam la angla. Oni jam sufiĉe bone scias kio okazas kun la lernado de la angla.
Ni farus pli bone okupiĝi pli pri Esperanto.
Amike.
Sed kiu kulpas pri tio.
Unue, mem lernantoj;
due, malbonaj metodoj de lernado kaj instruado;
trie, en nia ĉirkaŭo estas tro malmute anglan lingvon, lernantoj lernas lingvon, sed ne uzas ĝin en sia ĉiutaga vivo. Jes, paroli kun anglaparolantoj eble ne ĉiuj povas, sed lernanto povas uzi lingvon pasive, legi, aŭskulti anglan radion, spekti anglan tv. Angla devas fariĝi simpla fonto de informo. Do eble ne indas vidi nur du nivelojn de angla: nula aŭ flua.
Kaj malfacileco de angla en lerdano malplej gravas.
Kaj konpreneble ni ofte parolas pri angla, ĉar ĝi estas la sola tutmonda lingvo. Tiel paroli pri franca aŭ histana, ĉina ne estas tiel grave, ĉar tiuj lingvoj ne estas tutmondaj.
willem44 (Profiel tonen) 7 februari 2014 10:00:51
vincas:Angla devas fariĝi simpla fonto de informo. Do eble ne indas vidi nur du nivelojn de angla: nula aŭ flua.Ekzakte. Oni plejparte parolas nome la "malbonan anglan", kaj ĝi estas la plej disvastigita komuna lingvo hodiaŭ.
vincas (Profiel tonen) 7 februari 2014 11:27:55
willem44:Ĉu svedoj, norvegoj, finnoj, estonoj parolas "malbonan anglan"?vincas:Angla devas fariĝi simpla fonto de informo. Do eble ne indas vidi nur du nivelojn de angla: nula aŭ flua.Ekzakte. Oni plejparte parolas nome la "malbonan anglan", kaj ĝi estas la plej disvastigita komuna lingvo hodiaŭ.
http://www.ef.com/epi/
willem44 (Profiel tonen) 7 februari 2014 11:36:35
vincas:Mi skribis "plejparte", t.e. se ni rigardus la tutan mondon. Certe, estas esceptoj. Krome, mi persone dubas, ke multaj finnoj vere parolas bone anglan. Sed pri danoj, norvegoj, svedoj - mi volonte kredas. La angla lingvo havas multan komunon kun skandinavaj lingvoj, tial estas facile al skandinavoj lerni ĝin.willem44:Ĉu svedoj, norvegoj, finnoj, estonoj parolas "malbonan anglan"?vincas:Angla devas fariĝi simpla fonto de informo. Do eble ne indas vidi nur du nivelojn de angla: nula aŭ flua.Ekzakte. Oni plejparte parolas nome la "malbonan anglan", kaj ĝi estas la plej disvastigita komuna lingvo hodiaŭ.
http://www.ef.com/epi/
willem44 (Profiel tonen) 7 februari 2014 11:50:04
vincas:Ĉu svedoj, norvegoj, finnoj, estonoj parolas "malbonan anglan"?Ĉu vi ne aŭdis pri tio ?
Angla estas skandinava lingvo
vincas (Profiel tonen) 7 februari 2014 13:20:55
willem44:Jes, mi scias, ke angla estas ĝermana lingvo. Do mi enmetis finnojn kaj estonojn ankaŭ. Ili ja ne estas ĝermanoj.vincas:Ĉu svedoj, norvegoj, finnoj, estonoj parolas "malbonan anglan"?Ĉu vi ne aŭdis pri tio ?
Angla estas skandinava lingvo
http://www.ef.com/epi/
Laŭ ĉi tiu eksploro estonoj okupiĝas 4 lokon, finnoj 7 lokon.
Akaŭ mi vidis datumoj, ke 70 procentoj de finnoj parolas angle. Estonoj nur 50 procentoj. Do mi ne dubas ke finnoj almenaŭ estas pli lertaj en angla lingvo ol averaĝa nivelo.