Ke daftar isi

Ĉu estas krizo de la angla lingvo du por la internacia komunikado?

dari morico, 5 Februari 2014

Pesan: 71

Bahasa: Esperanto

willem44 (Tunjukkan profil) 8 Februari 2014 04.18.50

vincas:Mi trovis datumon, ke 44 procentoj de finnoj parolas svedan. Kompare kun angla tio ne estas tre multe.
Sed kial? Ĉar la sveda estas pli malfacila ol la angla. Ili ĉiuj lernas la svedan en lernejoj, sed ne ĉiuj poste povas (aŭ deziras) paroli ĝin.

willem44 (Tunjukkan profil) 8 Februari 2014 07.46.26

morico:Por kvanta vidpunkto, Angla kiel lingvo du progresas rapide. Sed la britaj statistikoj de unu ĝis du miliardoj da homoj kiuj parolus bone Anglan lingvon du estas kiel « vilaĝo Potemkine:  tio estis modela vilaĝo kiu montris al caro ke ĉio estis bone en la rusa Imperio.

Por kvalita vidpunkto, la situo estas tre malbona. 80 ĝis 90% de tiu loĝantaro parolas malbone aux tre malbone Anglan. La koncepto de Generatora Grammatiko de Usona lingvisto Noam Chomski povas doni klarigon. Mi eble interpretas tiun koncepton, ĉar mi nur legis resumon.

En la generatora Grammatiko oni povus diferencigi kvar generatorojn kaj kompari kun Eo.

Generatoro de la sonoj: en Eo unu letero = unu sono kaj reguleco de la akcento.
En angla oni devas lerni preskaŭ du lingvojn, unue skribitan kaj due parolatan.

Generatoro de la verboj: en Eo unu helpa verbo, 12 formoj.
En angla pluraj helpoj, pli ol 100 ne regulaj verboj…

Generatoro de la ne verbaj vortoj: en Eo internacieco kaj eta nombro de radikoj, klareco de la finaĵoj (o,a,e,j,n), regulaj afiksoj. Tre malmulte de homonimoj.
En angla tre granda nombro de radikoj, ofte ne distingo inter adjejtivo, nomo, verbo, multe da homonimoj…

Generatoro de frazoj. La akuzativo en Eo ebligas iom da fleksebleco, kelkajn adaptojn al la formoj de diversaj lingvoj . En angla la ordo de la vortoj estas multe pli rigora.
Jes, la analizo estas tute ĝusta. Eĉ la angloparolantoj mem atestas, ke la angla skribata kaj la angla parolata estas du malsamaj lingvoj. La tuta lernado de la angla certe forprenas multan tempon. Tamen, la realeco hodiaŭ estas, ke oni ne havas elekton. En Eŭropo de facto nun estas du internaciaj lingvoj - angla kaj germana, sed multaj preferas plejparte anglan. Kaj Esperanto povas funkcii kiel bona helpa ŝtupo por sekva lernado de aliaj eŭropaj lingvoj.

lagtendisto (Tunjukkan profil) 8 Februari 2014 10.02.44

willem44:Kaj Esperanto povas funkcii kiel bona helpa ŝtupo por sekva lernado de aliaj eŭropaj lingvoj.
Mi ne komprenas kiel vi igis al tiu rezulto. Esperanto ne multe avertas la lernanton iel kiuj de malfacilaĵoj lingvistikaj atendos al lernanto de lingvoj naciaj.

willem44 (Tunjukkan profil) 8 Februari 2014 10.54.57

spreecamper:
willem44:Kaj Esperanto povas funkcii kiel bona helpa ŝtupo por sekva lernado de aliaj eŭropaj lingvoj.
Mi ne komprenas kiel vi igis al tiu rezulto. Esperanto ne multe avertas la lernanton iel kiuj de malfacilaĵoj lingvistikaj atendos al lernanto de lingvoj naciaj.
Mi perceptas Esperanton kiel kvintesencon de eŭropaj lingvoj (plejparte latinidaj). Estis montrita ankoraŭ en la komenco de la XX jarcento, ke antaŭa lernado de Esperanto faciligas lernadon de franca kaj de latina. La supozo estas, ke se en komenca lernejo infanoj ricevus lecionojn de Esperanto, do ili progresus pli bone kaj rapide en lernado de aliaj fremdlingvoj. Tio estas nur supozo, ankoraŭ ne fakto.

lagtendisto (Tunjukkan profil) 8 Februari 2014 11.25.24

willem44:Mi perceptas Esperanton kiel kvintesencon de eŭropaj lingvoj (plejparte latinidaj). Estis montrita ankoraŭ en la komenco de la XX jarcento, ke antaŭa lernado de Esperanto faciligas lernadon de franca kaj de latina. La supozo estas, ke se en komenca lernejo infanoj ricevus lecionojn de Esperanto, do ili progresus pli bone kaj rapide en lernado de aliaj fremdlingvoj. Tio estas nur supozo, ankoraŭ ne fakto.
Du rimarkoj min lasis dubi ke lingvo Esperanto estus kvintesencon optimuman de eŭropaj lingvoj:

- bazaj de lingvo esperanto estas frostigitis (fundamento)
- Zamenhof ne havis atingon al hodiaŭ ekzistaj datumbazaj linguistikaj

Mi opinas: Se oni ne povas decidi al fremdlingvo fiksa, tiam verŝajne ia de planlingvo naturalisma estas helpeme plue ol lingvo Esperanto. Esperanto estas helpeme por partopreni ĉe lingvokomuno de Esperanto. Sed persone kun Esperanto, multe de valoro propedeŭtika por lernu aliajn fremdlingvojn mi ne povis sperti.

willem44 (Tunjukkan profil) 8 Februari 2014 12.22.46

spreecamper:Mi opinas: Se oni ne povas decidi al fremdlingvo fiksa, tiam verŝajne ia de planlingvo naturalisma estas helpeme plue ol lingvo Esperanto. Esperanto estas helpeme por partopreni ĉe lingvokomuno de Esperanto. Sed persone kun Esperanto, multe de valoro propedeŭtika por lernu aliajn fremdlingvojn mi ne povis sperti.
Mi komprenas, laŭ vi lingvoj kiel Interlingua aŭ Latina sino flexione estas preferindaj kontraŭ Esperanto, se oni aspiras atingi bonan propedeŭtan efikon. Tio estas tre probabla, mi ne havas datumojn por obĵeti vian aserton.

lagtendisto (Tunjukkan profil) 8 Februari 2014 12.28.57

willem44:Mi komprenas, laŭ vi lingvoj kiel Interlingua aŭ Latina sino flexione estas preferindaj kontraŭ Esperanto, se oni aspiras atingi bonan propedeŭtan efikon.
Do, mi ne tre ŝatas la ideon de ia de 'kontraŭaĵo'. Sed jes, praktikece mi rifuzus ke al miaj infanoj oni instruus lingvon esperanton aŭ alian fremdlingvon. Ili unue devus lerni kiel uzu korekte sian lingvon surlokan, la lingvon germanan.

Ankaŭ ne ekzistas bezono por ke oni edukus siajn infanoj kia infansoldato de ia de konfuza movado politika por igu pacon en tuta mondo k.t.p. Legu plue pri tiu afero laŭ la ekzemplo de Rolf (angle).

willem44 (Tunjukkan profil) 8 Februari 2014 13.08.59

spreecamper: Legu plue pri tiu afero laŭ la ekzemplo de Rolf (angle).
Tre interesa intervjuo, dankon! Certe, planlingvo estas ilo, sekve ĝi povas esti utila kaj ankaŭ malutila, dependante kiel oni uzas aŭ misuzas ĝin.

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 8 Februari 2014 17.52.45

morico:

Generatoro de la verboj: en Eo unu helpa verbo, 12 formoj.
En angla pluraj helpoj, pli ol 100 ne regulaj verboj…
Estas pli ol 300 malregulaj verboj en la angla sed oni povas grupigi ilin en 7 ĝis 8 arojn (depende de la vidpunkto) sed tamen ekzistas 5 verboj kiuj ne apartenas al iu ajn grupo kaj ili estas tre ofte uzataj: to be, to do, to go, to lay, to make.
Pri la sonoj: dependas de la dialektoj kiom da sonoj ekzistas en la angla. En mia dialekto estas mal pli ĉar mi elparolas "cot" kaj "caught" same. Usonanoj elparolas "girl" kaj "bird" ktp kun sono kiu ne ekzistas en la britaj dialektoj. Ni ankaŭ elparolas finajn "er" malsame kaj ni elparolas senvoĉajn konsonantojn inter voĉaj sonoj kiel voĉajn dum la britoj aŭ elparolas ilin kun voĉo aŭ eĉ, en kelkaj dialektoj, tute ne elparolas ilin. Do "bottle" en la usona estas /bahdl/ dum en Britio /ba:tl/ aŭ eĉ /ba:?l/. En la usona, la dialektoj de la regiono ĉikraŭ la Grandaj Lagoj nun rapide ŝanĝiĝas tiel ke la vojaloj ŝoviĝas supren, antaŭen. Tiel la vorto por "bus" similas al nia vorto por "boss".
La britoj akĉentas ofte francdevenajn vortojn laŭ angla maniero dum ni, en Usono, mantenas la akĉenton ĉe la lasta silabo kiel en la franca (komparu: brita "garage" kun la sama vorto en la usona).
La uzado de preopzicio ankaŭ ŝajnas dependi de la dialekto. En mia regiono la hispana influas la uzadon, tiel ke ni uzas plej ofte "in" anstataŭ "on" aŭ "at".

Paulinho (Tunjukkan profil) 8 Februari 2014 18.29.41

goli skribis:Sed la malafabla realaĵo estas: angle parolas milionoble plu ol esperante. La realaĵo estas, ke mi ekis lerni esperanto jam kun deca kiomo de angla
Mi unufoje vojaĝis tra Orienta Eŭropo. (Rusio, Ĉeĥio, Pollando kaj Hungario). KIel mi parolas kelkajn lingvojn, mi faris t-ĉemizon sur kiu oni legis: "Mi parolas la francan mi parolas la anglan, mi parolas la germanan, la hispanan, ktp". Mi ankaŭ skribis "oni parolas Esperanton." En restoracioj, turisma ejoj, placoj kaj hoteloj oni demandis al mi pri la vero pri tio en diversaj lingvoj. Nun, pri la esperanto (jes, eĉ se ĝi estas malĝoje) oni nur demandis min: "Kiu lingvo estas tiu"?

Kembali ke atas