Zum Inhalt

Ĉu estas krizo de la angla lingvo du por la internacia komunikado?

von morico, 5. Februar 2014

Beiträge: 71

Sprache: Esperanto

Lakiro (Profil anzeigen) 8. Februar 2014 20:12:24

Paulinho:
goli skribis:Sed la malafabla realaĵo estas: angle parolas milionoble plu ol esperante. La realaĵo estas, ke mi ekis lerni esperanto jam kun deca kiomo de angla
Mi unufoje vojaĝis tra Orienta Eŭropo. (Rusio, Ĉeĥio, Pollando kaj Hungario). KIel mi parolas kelkajn lingvojn, mi faris t-ĉemizon sur kiu oni legis: "Mi parolas la francan mi parolas la anglan, mi parolas la germanan, la hispanan, ktp". Mi ankaŭ skribis "oni parolas Esperanton." En restoracioj, turisma ejoj, placoj kaj hoteloj oni demandis al mi pri la vero pri tio en diversaj lingvoj. Nun, pri la esperanto (jes, eĉ se ĝi estas malĝoje) oni nur demandis min: "Kiu lingvo estas tiu"?
Verŝajne en plimulto da landoj plimulto da homoj ne aŭdis pri Esperanto. Mi kelkfoje demandadis lingvistojn pri Esperanto. Ili nur miras kaj disvastigas la okulojn.

willem44 (Profil anzeigen) 9. Februar 2014 06:41:54

Lakiro:
Verŝajne en plimulto da landoj plimulto da homoj ne aŭdis pri Esperanto. Mi kelkfoje demandadis lingvistojn pri Esperanto. Ili nur miras kaj disvastigas la okulojn.
Lingvistoj devas esti kontraŭ Esperanto, ĉar se Esperanto iĝus disvastigita tra la tuta mondo, do ili perdus sian pecon da pano.))

Lakiro (Profil anzeigen) 9. Februar 2014 08:30:41

willem44:
Lakiro:
Verŝajne en plimulto da landoj plimulto da homoj ne aŭdis pri Esperanto. Mi kelkfoje demandadis lingvistojn pri Esperanto. Ili nur miras kaj disvastigas la okulojn.
Lingvistoj devas esti kontraŭ Esperanto, ĉar se Esperanto iĝus disvastigita tra la tuta mondo, do ili perdus sian pecon da pano.))
Povas esti. Ĉiegale mi ne povas kompreni kial do Esperanto en 21 jarcento restas por plimulto da homoj nekonata. Ĉiuj redemandas kaj petas ripeti nomon de la lingvo. En okdekaj jaroj preskaŭ ĉiuj miaj konatoj kvankam unufoje aŭdis la vorton Esperanto. Hodiaŭa junularo nenion povas diri pri ĝi. Mi opinias, ke nia rusa sistemo de klerigo kaj informado transvivas la krizon.

willem44 (Profil anzeigen) 9. Februar 2014 09:27:20

Lakiro:Hodiaŭa junularo nenion povas diri pri ĝi. Mi opinias, ke nia rusa sistemo de klerigo kaj informado transvivas la krizon.
En nia lando oni tre aspiras lerni fremdlingvojn. La sukceso de Dmitrij Petrov konfirmas tion. Multaj homoj en Rusio ja tre interesiĝas pri fremdlingvoj, sed ne pri Esperanto.

Lakiro (Profil anzeigen) 9. Februar 2014 17:52:18

willem44:
Lakiro:Hodiaŭa junularo nenion povas diri pri ĝi. Mi opinias, ke nia rusa sistemo de klerigo kaj informado transvivas la krizon.
En nia lando oni tre aspiras lerni fremdlingvojn. La sukceso de Dmitrij Petrov konfirmas tion. Multaj homoj en Rusio ja tre interesiĝas pri fremdlingvoj, sed ne pri Esperanto.
Dmitrij Petrov havas fenomenan memoron. Evidente ne ĉiuj homoj kapablas nelongatempe ellerni fremdan lingvon. Nur specialistoj uzas aliajn lingvojn, sed kutima popolo ne aspiras ŝargi sian cerbon. Kio koncernas Esperanton, do pri ĝia ekzisto scias nur apartaj interesantoj.
Tamen mi devas rimarki, ke tuta homaro aŭdis pri la angla, sed ne tre volas lerni ĝin. Eĉ ĝia disvastiĝo ne ludas decidan rolon en vivo de popolo.

willem44 (Profil anzeigen) 11. Februar 2014 05:02:03

Nun ni atendas lian novan televid-kurson "La germana lingvo dum 16 horoj", kiu devas komenciĝi en la plej proksima lundo.)

vincas (Profil anzeigen) 11. Februar 2014 12:07:38

Lakiro:Tamen mi devas rimarki, ke tuta homaro aŭdis pri la angla, sed ne tre volas lerni ĝin. Eĉ ĝia disvastiĝo ne ludas decidan rolon en vivo de popolo.
Ne tre volas lerni?! Angla estas la plej lernata lingvo en la mondo :]]]]]]

antoniomoya (Profil anzeigen) 11. Februar 2014 16:13:06

vincas:Ne tre volas lerni?! Angla estas la plej lernata lingvo en la mondo :]]]]]]
Prave. Kaj samtempe la plej ne sciata kaj la plej ne- aŭ mis-parolata. (Cetere, samkiel okazas kun Esperanto: multe da komencantoj, malmulte da finlernantoj)

Amike.

Lakiro (Profil anzeigen) 11. Februar 2014 16:21:31

vincas:
Lakiro:Tamen mi devas rimarki, ke tuta homaro aŭdis pri la angla, sed ne tre volas lerni ĝin. Eĉ ĝia disvastiĝo ne ludas decidan rolon en vivo de popolo.
Ne tre volas lerni?! Angla estas la plej lernata lingvo en la mondo :]]]]]]
Ne! Ĝi estas la plej sensukcese instruata lingvo. Rendimento de la angla rilate al ĉiuj lernantoj en skoloj estas nula. Sed rendimento de Esperanto estas preskaŭ 100%.

vincas (Profil anzeigen) 11. Februar 2014 18:52:06

antoniomoya:Prave. Kaj samtempe la plej ne sciata kaj la plej ne- aŭ mis-parolata. (Cetere, samkiel okazas kun Esperanto: multe da komencantoj, malmulte da finlernantoj)
Mi dirus sufiĉe sciata, kvankam ĉiopoveco de angla povus esti multe pli granda.
Lakiro:Ne!
Jes!
"It is the most widely spoken language in the world, and the most widely taught foreign language."
Ĝi [angla] estas la plej parolata lingvo en a mondo kaj la plej instruata fremda lingvo.
http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_languages_by_...

Lakiro:Ĝi estas la plej sensukcese instruata lingvo. Rendimento de la angla rilate al ĉiuj lernantoj en skoloj estas nula. Sed rendimento de Esperanto estas preskaŭ 100%.
Ha, montru pli sukcesan nacian lingvon.

Zurück nach oben